Jdi na obsah Jdi na menu
 


Serĉante kunlaborantojn por 1905 Fundamento de Esperanto nacilingve

Ni revenu al la radikoj de la Zamenhofa heredaĵo, kaj ni helpu al pli-bon-kvalitigo de la esperantistaro! en elektronika libro

Originalo-1905-Fundamento-de-Esperanto-L.Zamenhof-v16.8.2014.pdf     

ordigis 2014 Jan Pospíšil

Francaise, English, Deutsch, Русский, Polski

Ekzercaro, unu originalo en Universitato de Kalifornio

Postparolo, Resumo, Alvoko por kunlaboro (klaku)

 

 

Antaŭparolo

Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, — estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo...

 

 

Postparolo

Oni strikte konsciu, kio en la Fundamento en tiu ĉi aranĝo/ordigo apartenas al la neŝanĝebla fundamento/bazo de la Internacia Lingvo Esperanto (nigre, verde, en dika kadro), kaj kio estas en ajna nacia lingvo aldonita (ruĝe). Unue mi ellaboris la version en la ĉeĥa lingvo, por ke mi ebligu al ĉeĥoj bone kompreni kaj efektive lerni la Internacian Lingvon, kaj por ke mi ebligu al esperantistoj efektive komenci lerni la ĉeĥan lingvon. Ĉar mi lernas la hispanan kaj la indonezian lingvojn, mi laboras sur la hispana kaj indonezia versioj, por ke mi ebligu ankaŭ al hispan-parolantoj kaj al indonezi-parolantoj efektive komenci lerni la Internacian Lingvon. Evidente la Fundamento povas roli kiel dudirekta instruilo kun forta propedeŭtika valoro. Kio temas pri la 5 Fundamentaj lingvoj (kiujn aldonis Zamenhof en ĉiu paragrafo en formo de 5-lingva tabelo de vortoj), necesos ekz. en angla versio aldoni maldekstre ruĝan kolonon kun la anglaj vortoj en moderna angla lingvo, ĉar ja la 5-lingvaj vort-tabeloj (kiujn skribis Zamenhof mem) estas parto de la neŝanĝebla Fundamento. Zamenhof mem menciis en la Antaŭparolo, ke en la anglaj vort-listoj povas esti eraroj, des pli ke nuntempa angla lingvo povas uzi por la Fundamentaj Esperantaj vortoj diferencajn tradukojn, ol oni tradukis en la jaro 1905. La samon necesas fari kun la ceteraj Fundamentaj lingvoj. Bedaŭrinde novaj reeldonoj de la Fundamento en naciaj lingvoj aperas preskaŭ ĉiam kun la Antaŭparolo en Esperanto, kio estas al komencanto por nenio (nula utileco), ĉar li/ŝi ankoraŭ ne scias Esperanton. Tial estas tre grave kaj necese, ke jam komencanto de Esperanto klare kaj precize sciu en sia nacia lingvo el la Antaŭparolo, kiom multe gravas la Fundamento. Longjaraj esperantistoj ofte nur balbutas, aŭ tre neklare esprimas sin en Esperanto, estante tiel „eternaj komencantoj“, ĉar ili neniam legis la Fundamenton, kaj ne povis kompreni (ne studis, ne legis) la tekston de la Antaŭparolo al la Fundamento, kiu per la Deklaracio estis kune kun la Fundamento leĝigita/aprobita dum la unua Universala Kongreso. En la Esperanta gazetaro (kaj la papera kaj la elektronika) oni konstatas, ke ekzistas nuntempe nur kelkmiloj da tre spertaj Esperanto-parolantoj tutmonde (verŝajne poliglote aktivantaj, do tiuj kiuj aktive regas plurajn lingvojn), sed ekzistas ankaŭ milionoj da duon-kleraj balbutantaj, malbone parolantaj esperantistoj eternaj komencantoj. Ni revenu al la radikoj de la Zamenhofa heredaĵo, kaj ni helpu al pli-bon-kvalitigo de la esperantistaro!

 

Resumo

La teksto de Zamenhofa Fundamento havas pli da supertempaj surfacoj/ebenoj/niveloj. Unuavice temas pri „baza leĝo“ (simila al konstitucio de ŝtato), kiu estis akceptita en la 1-a monda kongreso de esperantistoj (vidu Deklaracio de esperantismo en la fino de tiu ĉi libro). Plue temas ankaŭ pri ilustrado de la Zamenhofa stilo (ekzercaro, paragrafoj), kiu estas rekomendata, kaj ankaŭ liaj religiaj starpunktoj en la tekstoj de Fundamento (ekz. „preĝu al Sankta Virgulino“, pri alveno de  Savonto, pri pardono de homa kulpo, tio estas klaraj Bibliaj akcentoj, kiuj indus/meritus memstaran studon). Temas ankaŭ pri fiksado de tiamaj realaĵoj (sablujo, azoto ktp.). Por komencantoj devus la Fundamento esti la unua lernolibro kaj por progresintoj la daŭra referenca fonto. Por kreantoj/kreontoj de vortaroj kaj de lernolibroj estas la amplekso/volumo de la gramatikaj reguloj kaj de la vortprovizo deviga baza font-materialo. Tiel ĉi Zamenhof (subtenita per la Deklaracio de la 1-a Kongreso) certigis daŭran senŝanĝecon kaj kompreneblecon de la lingvo. Por ke oni malhelpu/defendu la lingvon kontraŭ damaĝa efiko de lingvaj reformemuloj (en ĉiu historia epoko) kaj kontraŭ la disigaj sociaj influoj interne de esperantista movado (speciale en la pli altaj  intelektulaj kaj societaj postenoj en la movado, kiel oni observas tion eĉ en nuna tempo), estas necese, ke ĉiu sekvanto kaj uzanto de la Internacia Lingvo Esperanto estu detale konatiĝinta kun/lerninta la Fundamenton. La Bazaj/Fundamentaj Eŭropaj Lingvoj, el kiuj Zamenhof ĉerpis dum kreado de la Bazoj/Fundamento de Esperanto, estas la franca, la angla, la germana, la rusa kaj la pola lingvoj. Kaj tio ĉi estas sendispute forta alvoko por ĉiu esperantisto, por ke li/ŝi dank al la propedeŭtika valoro de Esperanto kaj la 5-lingva lingva materialo enhavita en la Fundamento lernu almenaŭ unu bazan eŭropan lingvon, kaj tiel ĉi helpu al disvastigado de la Internacia Lingvo Esperanto en la mondo, ĉar en la plimulto de la mondo oni parolas per la indo-eŭropaj lingvoj.

  

Alvoko por kunlaboro

Mi petas ĉiujn esperantistojn, kiuj nun legas tiujn ĉi liniojn, kontaktu min por kunlabore verki/ordigi/aranĝi la Fundamenton de Esperanto kun aldona via nacia lingvo. Mi faras la laboron per Microsoft Word 2007 (per kiu mi povas editi la tekstojn) kaj poste savas la rezulton al la mult-platforma PDF-formato legebla (kaj needitebla) per Adobe Reader XI. (oni tamen povus editi la PDF-tekston, se oni havus ekz. multekostan Adobe PDF editor PRO (per kiu oni povas editi). Ni povas per ret-poŝta komunikado iom-post-iom kunmeti/ordigi la tekstoj en via nacia lingvo. Pli spertaj kunlaborontoj povas ricevi de mi la font-tekstojn kaj fari la finan tekst-aranĝon mem. Ne forgesu, ke la sama aspekto kaj aranĝo de la tesktoj havas sencon, se oni celas, ke la rezultoj servu kaj al komencantaj esperantistoj lerni la Internacian Lingvon, kaj servu ankaŭ al jam spertaj esperantistoj lerni iun elektotan nacian lingvon, kiun ni tiel ĉi preparos en koncerna nacia aranĝo de la Fundamento por lerni ĝin. La tekstoj de Fundamento de Esperanto estas du-direkta lerno-helpilo.

ingjanpospisil@gmail.com ingjanpospisil@uea.org ingjanpospisil@seznam.cz

https://janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/cv-in-english.html  (klaku al eo)

 

Elektronika libro: Originalo-1905-Fundamento-de-Esperanto-L.Zamenhof-v16.8.2014.pdf

deŝutebla ĉi tie: http://uloz.to/xN3oqVcy/originalo-1905-fundamento-de-esperanto-l-zamenhof-v16-8-2014-pdf

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář