Jdi na obsah Jdi na menu
 


Ni estas pli ol samideanoj, ni estas civitanoj ✪ reprezentantoj de la esperanta popolo

Ni estas pli ol samideanoj: ni estas civitanoj

Estimataj reprezentantoj de la esperanta popolo,
Per kiu vorto mi alparolus vin antaŭ cent jaroj?

La vorto “samideano” ne aperas en la Universala Vortaro kaj ne troviĝas en la Fundamento de Esperanto. El la diversaj elementoj, la radiko “ide-” mankas en tiuj verkoj, kvankam PIV registras ĝin kiel fundamentan.

En Bulonjo-ĉe-Maro Lazaro Ludoviko Zamenhof alparolis la publikon per “Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj”; same en la festparolado de la dua Universala Kongreso en Ĝenevo. Nur ekde la tria festparolado, en Kembriĝo 1907, kaj precipe en tiu inter ĉiuj festparoladoj, la vokativo kiun li ripetis, eĉ insiste ripetis, estas “Samideanoj” (ne gesamideanoj).

Evidente la vorto “samideano” enkondukiĝis nur post la ĝeneraligo de la vorto “ideo”, kaj pli precize de la esprimo “interna ideo”. Samideanoj estas la anoj de la sama (interna) ideo. Tial “samideano” estis, kaj estas, sentata kiel io pli forta ol esperantisto, pli proksima al esperantismano, eĉ se la esperantismo ricevis reduktivan difinon ĝuste tra la Deklaracio pri Esperantismo, kun minimuma rilato al la “interna ideo” kaj al homaranismo.

La samideanoj kunvenintaj en Kembriĝo diskutis pri la propono krei Esperantistujon, nome organizi kunloĝadon en aparta vilaĝo, kelksemajnan postkongreson. La ekzemplo de Garden City, kiun ili vizitis okaze de kongresa ekskurso, povis esti pli ol inspira.

En tiu atmosfero ĝermis la "Projekto de esperanto-ŝtato realigebla en ses monatoj", kiun Gustave Roy publikigis antaŭ cent jaroj. Lia projekto trovis efemeran plenumon en tiama kuriozaĵo de la internacia juro, la teritorio de Neŭtrala Moresneto, kies jubileon ni honoras hodiaŭ. Vi ne atendu tamen historiografian lekcion. Helpe de la moderna teknologio c-ano Jean-Marie Jacques akompanis vin en virtuala ekskurso, geografie kaj historie. Kaj en la numero 232 de "Literatura Foiro" vi povas legi detale pri nomoj kaj datoj.

Honore al la epizodo de Amikejo, ni rememoru ke ĉi-jare ni festas ankaŭ la sesdekan datrevenon de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kaj la dekan datrevenon de la Pakto por la Esperanta Civito. Tio estas eksterordinara okazo por mediti pri la signifo de esperantisteco, samideaneco, civitaneco.

Ni estas pli ol samideanoj. Ni estas civitanoj. Nome, ni estas esperantismanoj edukitaj al la civitaneco. La civitaneco baziĝas sur la demokratio, kaj la demokratio baziĝas sur la homaj rajtoj. Tio estas la nova Esperantio.

"Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al la alia en spirito de frateco." Tiele la unua artikolo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Kaj la devoj? Se ni postulas rajton, ni supozas ankaŭ agnoski devon rilate la aliajn homojn: kvazaŭ la dua flanko de la sama medalo. Ĉi tiu reciprokeco fundamentas la nocion de responso kiu konsistigas nian liberon.

Ni estas pli ol samideanoj. Ni estas civitanoj. Nome, ni estas homoj kiuj sentas devon al la esperanta popolo, kaj la esperanta popolo tra siaj demokratie elektitaj institucioj sentas devon al ni, la delegitoj de la civitanaro.

Sed ĉu la diritaj konceptoj de demokratio, homaj rajtoj, civitaneco, estas vere universalaj, aŭ ĉu ili estas nur la historia produkto de la okcidenta kulturo? Tiu ĉi demando estas tre insida, ĉar ĝi iel solidaras kun la diskreditantoj de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Tiuj diskreditantoj klopodas senvalorigi la epiteton "Universala", por kiu René Cassin longe batalis. Li zorgis, ke la rajtoj priskribitaj en la Deklaracio estu agnoskitaj ne nur je internacia nivelo. Li montris ke tiuj rajtoj ne koncernas civitanojn aŭ migrantojn el unu ŝtato aŭ alia, sed koncernas la individuojn apartenantajn al la sama frataro. En tiu ĉi ideo situas la universala valoro, kaj tiu ĉi universalismo igas la Deklaracion profunde valora.

La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj atingos baldaŭ sian sesdekan datrevenon. Interalie ĝi estas, kune kun la Pakto de la 10a de aŭgusto 1998, la fundamenta referenco por la Esperanta Civito. Ĝi estas por ni leĝo same valida kiel la Konstitucio. Estas do tute oportune dediĉi al ĝi nian atenton, okaze de la parlamenta sesio 2008. Kaj specife dediĉi la atenton al tiuj punktoj kiuj plej koncernas la esperantan popolon.

La unua koncernas la idealon de paco. La esperanta estas pacifisma popolo. "Standardo nia, de sangverŝo pura, / portas koloron verdan de l' esper' ", versis nia poeto Emeriko Baranyai (Emba). Rifuzi la militon kiel rimedon de internaciaj rilatoj povas konduki al ekvacio: armeo egale al milito. Sed estas inverse. Ne la armeo generas militemon, sed la militemo generas armeon. Se ne ekzistus armeoj, tio ne aŭtomate signifus, ke ne ekzistus militoj. Antaŭ ol ekzistis armeoj, oni batalis organizite laŭ klanoj. Antaŭ ol ekzistis la deviga militservo, oni batalis per mercenarioj, gvidataj de nobelaro. Por esti pli preta al la milito, la tuta socio tendencis strukturiĝi laŭ hierarkia akso.

La armeoj estas la rezulto, ne la kaŭzo de la problemo. Pacifismo bazita nur sur rezigno pri armeoj estas surfaca pacifismo, kiu ne kapablas atingi la radikon de la konfliktoj, kaj sekve ne kapablas deŝiri tiun radikon, kiu ĉerpas nutron el la humo de la homa naturo, samtempe agresema kaj sociema. Eduki tiujn du ecojn, turni ilin de la konflikto inter homoj kaj homoj al la civila protektado ekologie inspirita: jen la defio por mondo en paco, por mondo de paco.

Ni estas pli ol samideanoj. Ni estas civitanoj. La samideanoj povas iluzii, ke la paco koincidas kun la trankvilo, kun la neglekto pri la problemoj, kun la kosmetiko pri movado jam senmova. Por la civitanoj, Paco estas alio. Laŭ la indiana saĝo, "paco ne estas nur la kontraŭo de milito, ne nur la periodo inter du militoj – paco estas multo pli; paco estas la leĝo de la homa vivo; paco estas tiam, kiam ni agas juste kaj kiam inter ni ĉiuj unuopaj homoj kaj ĉiuj popoloj regas justeco." Tia estas la koncepto pri paco, en la nova Esperantio.

La dua punkto koncernas la koncepton de nacio, pli precize: naciŝtato. En alia deklaracio, lanĉita de la franca revolucio, oni parolas pri la rajtoj de la homo kaj de la civitano. Ni scias ke tiun revolucion realigis la tiel nomata “tria ŝtato”, kiun la marksisma sociologio difinas “burĝaro”. Nu, la tria ŝtato aŭ burĝaro ekde la mezepoko ludis kuriozan politikan ludon. Komence ĝi riĉiĝis per la frukto de sia produktado, akirinte la kontrolon super la komercoj. Sekve ĝi pli riĉiĝis pruntante monon al la nobelaro, kiuj malfortiĝis pro la militado. Poste la monarkio (nome la centra povo) bezonis malhelpi la kreskon de tro potenca aristokrataro; kaj la burĝaro profitis tiun bezonon, ricevante de la reĝo pli kaj pli da koncedoj. Fine, kiam la burĝoj aliris ankaŭ la kulturon, ili ne plu kontentiĝis per koncedoj aŭ favoroj: ili renversis la monarkion, negante la ĝistiaman aliancon. Sed ĉu la rilato al mono sufiĉis kiel nova ĉefa valoro en la socio? Ne. Tial, la franca revolucio, kiu estis burĝa revolucio, inventis la ideon de naciŝtato, kun propra jura statuso (la statuto aŭ konstitucio). La nova suvereno estus la popolo, kies suvereneco ne venus el dio, sed el la nacia idealo.

La Esperanta Civito ne aliĝas al la jakobena koncepto de la naciŝtato, kvankam ĝi agnoskas la historian gravecon de tiu revolucio, same kiel la historian gravecon de aliaj, preskaŭ samtempaj: la usona kaj la pola; kaj de postaj revolucioj, en la deknaŭa kaj en la dudeka jarcentoj. Tial ni ne akceptas la du kutimajn pilierojn de la naciŝtata juro: la teritorio kaj la sango; kaj al ili ni anstataŭigis la lingvon. Ĉi tiu estas la granda novaĵo kiu karakterizas nian revolucion: ne la nacia civitaneco, kiel en la Deklaracio de 1789; ne la internacia civitaneco, kiel en la Universala Deklaracio de 1948; sed la transnacia civitaneco bazita sur la komuna neŭtrale homa lingvo.

La jakobena naciŝtato estas en krizo. Tio estas videbla, preskaŭ palpebla ĝuste ĉi tie, en Belgio, en la lando kiu gastigas nin hodiaŭ. Evidente, la jakobena naciŝtato ne estas en krizo pro ni, la Esperantianoj. Ĝi estas en krizo ĉar, unuflanke, desupre ĝin premas la globaliga procezo, kaj aliflanke, desube ĝin trafendas la lokaj identecoj. En tiu ĉi procezo Esperantio prezentas fenomenon unikan, ĉar ĝi partoprenas en ambaŭ flankoj: ĝi estas samtempe kaj parto de la globaliĝo kaj esprimo de nova, diaspora kaj minoritata, identeco. Tial la Esperanta Civito ne strebas fariĝi naciŝtato, sed alispeca subjekto de internacia juro.

Sur tute alia nivelo, ankaŭ Eŭropa Unio estas unika fenomeno. Ĝi estas parto de la globaliĝo, sed samtempe ĝi stimulas la regionismon: ambaŭ procezoj damaĝas la jakobenan naciŝtaton. Kaj tamen ĝuste naciŝtatoj formas Eŭropan Union: kvazaŭ ili mem laborus por sia definitiva malapero. Kaj tio klarigas kial la procezo de eŭropa integriĝo estas longa marŝo kun oftaj startoj kaj same oftaj haltoj: “stop and go”, haltu kaj startu.

Aldone, Eŭropa Unio grandparte koincidas kun interkontinenta armea alianco: EU kreskas kongrue kun tiu alianco, kiu ankaŭ, certagrade, malfavoras la persistadon de unuopaj naciŝtatoj, ne tiel facile akordigeblaj pri strategia aŭ milita celo.

Kiel konstruata subjekto de internacia juro, la Esperanta Civito alternativas ne nur pro sia transnacieco fondita sur la lingvo, bazita sur senteritoria popolo ne etne identigebla: tion ja difinas la epiteto “Esperanta”; sed restas ankoraŭ la vorto “Civito”. Se la adjektivo aludas al la novaĵo de “ius sermonis” kompare al “ius soli” kaj “ius sanguinis”, do al jura revolucio en la makrosocio ne esperantlingva, la substantivo aludas al organiza revolucio en la mikrosocio esperantlingva.

Civito estas nek naciŝtato nek neregistara organizo. Civito estas formulo de kunvivado bazita sur interkonsento, kiu por nia civito estas la Pakto de 1998, ideologie karakterizita per la Kvintezo. Tiu formulo por la nova Esperantio preferas federismon al centralismo, kiu lasta bedaŭrinde estas aplikata en la tuta malnova Esperantio, kaj specife en Universala Esperanto-Asocio. Kaj tiu formulo realigas en la nova Esperantio la demokration, kia ĝin preskribas la artikolo 21 de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj: "La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aŭ ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj."

Ni estas pli ol samideanoj. Ni estas civitanoj. La samideanoj ne bezonas la normojn de juro, al ili sufiĉas la impulsoj de kredo kaj espero. La samideanoj ne faras la revolucion. La civitanoj faras la revolucion. Certe ankaŭ la samideanoj akceptas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj. Kelkaj eĉ pretas organizi pri ĝi jubilean simpozion. Sed al ili interesas nur unu specifa artikolo de la Deklaracio de 1948, nome la dua, kiu tiel tekstas: "Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato". La nuntempa UEA, kongrue al la Manifesto de Prago, fariĝis ia internacia neregistara organizo engaĝita por la apliko de tiu dua artikolo, specife por batali kontraŭ lingva diskriminacio. Tio ne estas malbona. Tio eĉ estas necesa; sed ne estas sufiĉa. Almenaŭ ne por ni, por kiuj gravas la tuta Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.

Ni estas pli ol samideanoj. Ni estas civitanoj. Tial ni rajtas kaj devas esprimi nin ne nur pri unu specifa detalo en specifa artikolo. Nin koncernas la tuta Deklaracio. Kaj tio kondukas nin al la tria, kaj lasta punkto, de ĉi tiu festparolado.

Lige kun nia medito pri paco kaj nia analizo pri naciŝtato necesas dediĉi la atenton al la monda organizo.
La artikolo 28 de la Deklaracio diras: "Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj." Tute certe Unuiĝintaj Nacioj ne plenumas ĉi tiun artikolon. Ĉiuj kiuj interesiĝas pri geopolitiko agnoskas tion. UN, same kiel Ligo de Nacioj, naskiĝis por preventi la militon, sed kun limigita koncepto pri la paco; kaj ĝi evoluis al speco de sindikato de la naciŝtatoj.

Kiel Esperantaj Civitanoj ni ne povas resti indiferentaj pri tio. Ni devas alporti nian kontribuon al la procezo de reformo de Unuiĝintaj Nacioj. Tiun procezon akcelas diversaj elementoj de malkongruo. La plej aktualaj estas tri: la konflikto inter la homaj rajtoj kaj la humanitara juro (konvencio de Ĝenevo); la konflikto inter la homaj rajtoj kaj la rajtoj de la migrantoj, specife la enmigrintoj sen valida dokumento; la konflikto inter la homaj rajtoj kaj la rajtegaleco inter viro kaj virino, rajtegaleco kies normaro aplikiĝas tro malrapide kaj ne homogene.

Sed pliaj elementoj de malkongruo altiras nian atenton: unuavice la malsufiĉa agnosko pri la rajtoj de la popoloj sen ŝtato, inter kiuj situas ankaŭ la esperanta popolo. En tiu ĉi direkto situas la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, 1996.

Antaŭ cent jaroj, manpleno da esperantistoj kombinis sian idealismon al la konkretaj ekonomiaj avantaĝoj de sendependa ŝtato, por eta teritorio ligita al transnacia konzerno. Dum cent jaroj la esperanta parolkomunumo kreskis de aro da movadoj al popolo. Vi estas la avangardo de tiu ĉi fenomeno: vi estas la avangardo de Esperantio. Vi estas la nova Esperantio. Pli ol esperantistoj – Esperantianoj; pli ol samideanoj – civitanoj.

Jubileo, ĉu centjara, ĉu sesdekjara, ĉu dekjara, estas momento perspektivi, pli ol retrospektivi. Espereble ni tion sukcesis ĉi-matene.

Giorgio Silfer, festparolado en Bruselo, 26 julio 2008

 

la fonto www.esperantio.net/index.php

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář