Jdi na obsah Jdi na menu
 


 

SOCIOLOGIA KARAKTERIZO DE LA ESPERANTO-MOVADO

 

Jerzy Leyk, Varsovio, februare 1983 (paĝoj 44 – 49)

Antaŭparolo

Pollingva versio de la nun prezentita eseo estis verkita antaŭ 5 jaroj. Preparante ties esperantlingvan version mi hezitis. Ĉu modifi la tekston aŭ lasi ĝin senŝanĝa? Argumentoj por revizii la enhavon ne malmultis.

Unue, dum la pasintaj kvin jaroj, ekde 1978 ĝis 1983 okazis en la e-movado almenaŭ du gravaj eventoj influantaj ĝian mempriskribon. Temas pri nova tendenco nomebla „raŭmismo“ kaj pri la apero de 400-paĝa vasta studo de P.G. Foster THE ESPERANTO MOVEMENT (Moulton, he Hague, 1982). Raŭmismo, la tendenco kiu produktis en 1980 la Manisfeston de Raŭmo kaj plu evoluas, alportas al la e-komunmo novan koncepton, novan idearon percepti sin mem. El tio sekvas ankaŭ novaj programproponoj. Foster siaflanke, en profunda, bonega sociologia analizo, apogata per enketado, skizas sociologie la diakronan evoluon kaj sinkronan nuntempon de la komunumo. En la verko li malkovras nekonatan vaste bildon de la komunumo. Malgraŭ tioj, mi decidis modifi la enhavon de mia eseo. Kial? Ĉar mi opinias la tekston ne kontraŭanta la raŭmismajn kaj Forster´ajn eltrovojn. Male, mi vidas ĝin plurparte komplementa kaj, iom malmodeste, aŭgura.

Due, hodiaŭ mi pretus alimaniere prezenti kelkajn temojn. Precipe indus doni pli profundajn klarigojn de la fenomenoj prezentitaj en la ĉapitroj 4-a kaj 5-a.

Kelkajn aferojn mi tiam simple evitis – pro malkapablo kohere ilin analizi. Ĉefe temas pri la psikaj kialoj de e-komplekso kaj e-matrico kaj pri la pli detala analizo de diversaj sintenoj de la individuoj al la e-problemoj. Sekve, mi neglektis entute la problemojn de la internaj strategioj kaj agmanieroj rilate ties efikecon. Pro tio la eseo ne donas receptojn kiel agi. Ĝi nur provas pripensigi, kian materialon ni manipulas. Al kiuj leĝoj ĝi subordiĝas ktp.

Trie, la eseo estis intencita por la ne-esperanta publiko. Pro tio, interalie, malpli gravis la mankoj ĵus menciitaj. Mi tamen kredas, ke tiu intenco povas havi ankaŭ pozitivajn ecojn por la esperanto-leganto.

Finfine la eseo ne estis reviziita. Ĝi fotas, do, la imagon pri la e-movado kaj e-komunumo kiun mi havis antaŭ kvin jaroj.

La studo ne povus aperi sen grandaj instigo kaj influo de la e-medio al kiu mi dum jaroj apartenis. Mi dankas ĝin al aro de aktivuloj kaj partoprenantoj de pluregaj seminarioj kaj diskutoj aranĝataj en 70-aj jaroj far Pola Studenta Esperanto-Komitato, kies ano mi estis. Precipe mi dankas al kolegoj Stanisław Kulski, Stanisław Mach, Edward Malewicz, Ryszard Rokicki kaj Walter Żelazny, kun kiuj mi pasigis senlimajn horojn disputante, kverelante, serĉante kaj analizante la fenomenojn de e-movado kaj ties grundoj. Ili sentu sin kunaŭtoroj de multaj tezoj en la eseo. Kompreneble, pri la mankoj respondecas neniu alia ol mi mem.

Varsovio, februare 1983.

La aŭtoro

 

1. Enkonduko

La eseo provas konsideri la esperanto-movadon tra la prismo de la sociogrupo kiun formas la anoj de la movado. Kvankam jam la lingvo mem, sendepende de sia genezo, funkciante inter homoj por komunikaj celoj iĝas fenomeno socia, tamen la rolo kaj funkcio de la lingvo estas en tiu studo flankenmetitaj. La ekzisto de la komunumo uzanta por sin kontakti esperanton, kaj la ekzisto de la organizita movado propaganta la lingvon estas hodiaŭ sociaj faktoj. Kio karakterizas la komunumon? Kiel ĝi estas ligita inter si kaj kun la ekstera socio en kiu ĝi funkcias? Kiel aspektas ĝiaj mekanismoj moviĝaj, integraj kaj malintegraj – jen kion mi provas ĝenerale skizi kaj eksponi.

La suba karakterizo kvankam prezentanta la fenomenon laŭeble tutece, ne povas kompreneble esti kompleta, senmanka. Por parte ekskuzi la aŭtoron pri tio, indas substreki la malmultecon de la ekzistantaj materialoj, en kiuj oni traktus la problemon. Specifaĵo de la esperanto-fenomeno estas i.a. tio, ke treege malmultaj studoj pri ĝi venas de ekstero. La movado, dume, la sociologian mempriskribon, unue, entreprenas nur malofte kaj tiam apenaŭ tuŝas la problemon, kaj due, ĉi-fontaj prilaboraĵoj plejofte estas kadritaj en certa stereotipo. La stereotipo, kiel produkto de la esperanta subkulturo, gvidas al apologiado de la e-komunumo kaj ties aspiroj. Tio estas relative komprenebla fenomeno, ĉar ĝi iusence antidotas la neraran stereotipon de neesperantaj medioj, plenan da antaŭjuĝoj rilate la konceptojn, kiuj direktas la movadon kaj ties anojn. La ekzisto de ambaŭ menciitaj stereotipoj ne malofte tre malfaciligas la ĝustan komprenon inter la esperantaj kaj neesperantaj medioj. La problemo estos traktita en la studo pli detale. Por iasence kompromisi la du, foje malsamajn vidpunktojn, mi akceptis kiel principon la aliron laŭble distancan al la temo, prezentante kaj la pozitivaĵojn kaj la negativaĵojn, kaj la elementojn progresigajn kaj konservemajn, la faktorojn evoluigantajn kaj bremsantajn la disvolvon de la esperanto-socio kaj la aspirojn de la movado. Mi esperas, ke tia starpunkto, kvankam ne povas elĉerpi la temon, ebligos tamen al la esperantaj kaj neesperantaj medioj pli objektive rigardi la e-movadon laŭ la sociologia vidpunkto.

Post tiuj enkondukaj avertoj necesas fiksi kelkajn nociojn fundamentajn por la sekva kuro de la prezentado.

Esperantofono – persono, kiu scipovas praktike utiligi esperanton komunikante aliajn homojn.

Esperantisto – persono konscie subtenanta la pretendojn de e-movado. (t.e. disvastigon de esperanto) aŭ aktive aŭ kiel pasiva membro de e-organizaĵo.

La menciitaj nocioj, kiel pruvas la praktiko, ne estas identaj, nek sin reciproke implicas. Kvankam la plej multo de la esperantofonoj identiĝas kun la movado, tamen tio ne estas regulo. La diferencigo estas krome utila pro la diversa kompreno de la amplekso de la movado mem. Estas afero natura, ke subteni la aspirojn de e-movado eĉ aktive tute ne postulas bonan lingvo-konon. La esperantisto laŭ la supra difino, ne nepre, do, devas esti esperantofono.

 

 

RIM.  

 

La nuntempa e-movado aplikas la nocion „esperantisto“ pli-malpli samcele kiel supre. La personon bone konantan la lingvon kaj aktive partoprenantan la movadon oni foje nomas „vera esperantisto“, kvankam la lasta termino ne estas uzata en la sferoj de la gvidantoj.

La persono ne identiĝanta kun la celon de la movado (t.e. esperantofono, laŭ la supra difino) plejofte ne estas rekonata kiel esperantisto kaj ne posedas alian nomon. Ankoraŭ hodiaŭ eblas renkonti en la movado la komprenon de la vorto „esperantisto“ tiel, kiel estis en la epoko de la elformiĝo de e-socio (1905-a difino laŭ la Bulonja Deklaracio).

En tiu signifo „esperantisto“ egalas al ĉi tie prezentita nocio „esperantofono“.

 

La sekva klariginda nocio estas la esperanto-movado. Utilas apliki du-amplekse la nociojn:

La e-movado en pli vasta senco – iu ajn aktiveco per kiu subteniĝas la koncepto pri esperanto kiel ilo de internaciskala komprenado.

La e-movado en malpli vasta senco – socia aktiveco de iu ajn instanco de e-organizaĵoj, kies rekta celo estas disvastigi esperanton.

Kompreneble, la e-movado en la malpli vasta senco estas aŭtomate ankaŭ la e-movado en la pli vasta senco. La neceso diferencigi ambaŭ ampleksojn de la nocio iĝas ĉiam pli sentebla en lastaj jaroj, kvankam montriĝas utila ankaŭ dum priskribo de la pli fruaj stadioj de e-disvastiĝo. Pli abunde aperas lastatempe formoj organizite trakti esperanton ekster la kadroj de pure esperantistaj organizoj kaj ne kun celo rekte propagandi la lingvon (ekz-e trakti esperanton pure instrumente por utilaj celoj aŭ studi fenomenojn ligitajn kun esperanto).

Esplorante ka rilaton inter ambaŭ difinoj de la e-movado kaj la difinoj de esperantisto kaj esperantofono eblas facile konkludi, ke la e-movado komprenata en la malpli vasta senco grupigas esperantistojn. En la pli vasta senco – ĝiaj partoprenantoj nek devas esti esperantistoj nek esperantofonoj.

Sekvaparte ni esploros la sinsekvajn evolufazojn de la e-movado kaj la procezon de la kreiĝo kaj stabiliĝo de la formiĝanta, sub la influo de la movado, aparta sociogrupo – la esperanto-komunumo kun esperanto kiel ĝia ĉefa komponento kaj faktoro de la socia ligo.

La e-movado (pli vastasence) apartenas al la kategorio de la sociaj movadoj nomataj reformismaj movadoj. Reformismaj movadoj estas tiuj araj (kolektivaj) streboj de la homoj por realigi komunan celon, kiuj:

a) ampleksas limigitajn sociajn rondojn;

b) ne renkontas persekutadon helpe de fizika forto;

c) ne koncernas la esencajn problemojn de la strukturo kaj organizigo de la koncerna socio;

d) la gvidantoj kaj ideologoj de la movado ĝuas liberecon aktivi kaj sin esprimi.

 

La e-movado, almenaŭ laŭ la deklaroj en sia frua periodo enhavis certajn revoluciajn elementojn, kiel ekz-e la rekonstruon de la monda socio al socio sen naciaj konfliktoj. Mankis tamen klara koncepto pri tia strukturo kaj la subteno de pli vastaj sociamasoj. Okazis ankaŭ en certaj landoj, periodo de persekutoj far la ŝtataj aŭtoritatoj kontraŭ la movado (tio ekz-e fariĝis regulo en faŝistaj ŝtatoj).

La tipaj reformismaj movadoj kutime pasas jenajn fazojn:

1) la staton de maltrankvilo kaptanta certan kvanton da homoj malkontentaj pri la aferstato;

2) spontanea serĉado de solvorimedoj, agitado por la konkreta rimedo, formado de la konceptoj kaj vizioj pri nova ordo, en kiu la aktuala aferstato estus elimininda;

3) etendiĝo de la konscio pri komuneco de la celoj en ĉiam pli vastaj rondoj kaj ekapero de la gvidantoj;

4) formulo de la ideologio kaj agprogramo kaj instituciigo de la movado;

5) utiligo de la kreitaj organizaj formoj por realigi la celojn de la movado, la programon kaj la ideologion (en tiu fazo la movado aŭ atingas siajn celojn aŭ fiaskas);

6) kadukiĝo de la asocioj, kiuj fariĝas labor- kaj viv-tenofontoj por la aparato iam kreita por realigi la esencajn celojn.

La e-movado, kiu hodiaŭ havas ĉ. 90 jarojn estas subordigita al similaj evolureguloj. Kiel tuto la movado troviĝas pli-mapli en la kvina evolufazo. En tiu momento okazis tamen tute nova fenomeno, rare renkontata en reformismaj movadoj de nereligia karaktero. Nome, kreiĝis lingvokomunumo baze de la movado. Tio havas por la e-movado signifon fundamentan. Tiu fakto devigas tute alie rigardi la pritakson de la efikoj de la movado kaj ties estontecon. Laŭ la vidpunkto de la celrealigo ĝi estas en la situacio de suspendo: nek ĝin atingis, nek fiaskis. Ĝi kreis novan fenomenon, novajn valorojn – viglan komunumon, kiu fariĝis ĝia bazo, kiu transprenas la establitajn far la movado instituciojn por la propraj bezonoj kaj samtempe liveras inspirojn por kontinui la strebojn de la movado.

 

 

 

2. Formiĝo de la esperanto-komunumo

 

2.1. Kiel ni konstatis pli frue, la unua fazo de la socia movado estas la stato de la maltrankvilo, kiun perceptas pli kaj mapli granda kvanto da homoj malkontentaj pri la aktuala stato de la koncerna afero. Tiu stato...

(fino de la paĝo 49)

 

 

 

ALDONO

 

la literaturo de LEYK:

LEYK, Jerzy: De geo- al heliocentra sistemo. En: Pola Esperantisto 1982: n-ro 3/4, p.
3-25.

LEYK, Jerzy: Sociologia karakterizo de la esperanto-movado. En: Zamenhof. Movado. Doktrino. Ryszard Kraŝko; Jerzy Leyk; Walter Zelazny. Varsovio: Esplorkleriga Centro
de Pola Esperanto-Asocio 1983. 124 p., p. 44-100.

LEYK, Jerzy: Estimata Leganto. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo.
Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 5-19.

LEYK, Jerzy: Esperanto-komunumo: kromrezulto, instrumento, ĉu subjekto? En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio:
Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 47-66.

LEYK, Jerzy: La esperanta socio fronte al la ekstera medio. En: Studoj pri la internacia lingvo. Red. Michel Duc Goninaz. Gent: AIMAV 1987. 156 p., p. 9-25.

laŭ la fonto http://esperanto.net/literaturo/tekstoj/camacho/liturgifoir.html

 

Groups Google

soc.culture.esperanto

 


Ĉu 19?  Ĉu 20?

Wacha Balazs , by way of red. Eventoj, L. Szilvasi eventoj@hungary.net, 18.10.1997

Antaŭ preskaŭ 20 jaroj Jerzy Leyk finverkis  la Pollingvan (pra)version de sia Sociologia karakterizo de la Esperanto-movado.  Tamen ĝi aperis nur en 1979, en "Studia Esperantologiczne", Katowice. La esperantlingva versio, certe evoluigita, aperis en Varsovio, en la jaro 1983-a, kun la titolo Movado, en la libro Zamenhof, Movado, Doktrino. -- Sube mi resumos kelajn ideojn proksimume kaj laŭ mia propra esprimmaniero.
   
Leyk sekvas sociologojn, kiuj funkciadon de komunumo ne identigas kun la asertoj au celdeklaroj de la komunumanoj, sed kiuj provas kompreni, kiel la koncerna komunumo vivas, kuntenas kaj reproduktas sin. La Esperanto-movadon li kvalifikas kiel unu el la t. n. reformismaj movadoj: tiajn movadojn karakterizas, ke ili celas modifi ion  en la funkciado de la socio, ke ili ampleksas (nur) parton  de la socio, ke ili ne (perdifine) renkontas perforton. Reformismaj movadoj havas siajn tipajn fazojn ekde sporada kaj disa apero de ideo ĉe diversaj individuoj, tra formiĝo de noformalaj societoj ĝis stabila organiziĝo ks. Oni ne laŭleĝe povas antaĝvidi la finon de reformismaj movadoj: iliaj komunomo kaj organizoj ja povas plenumi sian starigitan celon, sed ili povas ankaŭ uzi la organizajn kadrojn elformitajn sen plu strebi al la starigita celo. -- La celoj mem (simile kiel celoj en eklezioj)  ne nur montras laŭespere atingotan staton, sed ankaŭ determinas la vivopraktikon de la individuoj kaj de la tuto de la komunumo. La komunumon povas kunteni, stabiligi komunaj celoj, komunaj simboloj, komunaj kulturaĵoj ks. La celo kaj la efektiva socilogia funkciado de la komunumo povas esti forte diferencaj. (Ekz. Klubo havas la celon "kreski", sed la klubanoj efektive malkontentiĝas, se la nombro de la klubanoj superas dudek, kaj do ilia persona signifo en la klubo malkreskas: ekzistas "populaciaj plafonoj".) Poemoj, himnoj, koloroj, kunven-formoj ks. povas karakterizi certan komunumon kaj havi rolon en ĝia konservado.
 
Se paroli konkrete pri la E-movado, ĝi, laŭ Leyk, havas la sekvajn etapojn: 1) Kreiĝo de la E-movado (1884-1920): 2) stabiliĝo de la E-komunumo 3) Estonta eventuala plia stabiliĝo (aŭ velko)....

La duan etapon li plu dividas surbaze de la ĉefaj stabiligaj mekanismoj/formoj de la priparolata etapo. Tiaj estas: 1) ideocentrismo (laŭ Leyk inter 1905-7: gravas la ideo pri nova komunikada ordo); 2) esperanto-centrismo (gravas  la lingvo Esperanto) kaj 3) organizo-centrismo (post la dua mondmilito gravas la organizaĵoj).

Interesa estas la ĉapitro en kiu Leyk ekzamenas la rilaton inter la Esperanto-komunumo kaj la ekstera medio. Li revuas la ĉefajn valorojn kiujn esperantistoj sekvas/konfesas/posedas: li ekzamenas, kion esperantistoj aspiras kaj kiel tion la ekstera medio perceptas. Li konstatas ke la esperantistaro estas tipa diaspore vivanta komunumo kun komunaj idealoj. Kiel sekvon de tiu stato li traktas la izoliĝadon disde la ekstera medio. La movado pli kaj pli koncentras sian forton je si: ĝi ne plu sufiĉe strebas konsciigi la eksteran medion pri la motivoj de sia ekesto. Sekvas "deklara ekspansieco".

"La deklara ekspansieco konsistas el:
- nur deklara trakto de la problemoj disvastigi esperanton,
- agitado por lerni Esperanton aŭ aliĝi al la komunumo anstataŭ vastaj kampanjoj konsciigi pri la celoj kaj motivoj de la movado..."

Leyk difinas kaj analizas la Esperanto-komplekson. La e-komplekso rezultas el la diverĝo inter la aspiroj de la komunumo. Kaj ĝia efektiva reguliga mekanismo (fortikigi la ekziston de la sociaj portantoj de la lingvo).

La E-komplekso alprenas ... tri ĉefajn formojn:
 -- prozeliteco, t. e. la strebo "konverti" aliajn... ofte agreseme...
 -- kaŝo de sia kontakto kun Esperanto...
 -- eskapo de la ĝisnunaj priesperantaj interesiĝoj pro la perdo de iluzioj..."


Mi ne plu citos lin. Mi nur memorigas, ke Jerzy Leyk fariĝis gvidanto de la Pola branĉo de raŭmismo. Li, praktike, agadis kaj elpaŝis ankaŭ  por relativa memstareco de junularaj kaj ceteraj organizaĵoj sub PEA.

Homoj pli ol mi kompetentaj pri sociologio, relegu la Lejkaĵojn!

Blazio Vaha

la fonto https://groups.google.com/forum/#!msg/soc.culture.esperanto/xHAybVAoh7U/Y0B0OA4hrL0J

 

 

 

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář