Jdi na obsah Jdi na menu
 


Esperanta Civito celas esti subjekto de internacia juro

Esperanta Civito

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanta Civito celas esti subjekto de internacia juro, kun federisma strukturo kiu reprezentu la Esperantio-anaron.

Pakto por la Esperanta Civito (1998)

La Pakto por la Esperanta Civito estas lanĉita en Ĉaŭdefono (Svislando), fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de Esperanta PEN-Centro kaj de ERA, sub la prezido de György Nanovfszky. La Pakto de la 10-a de aŭgusto 1998 konsistas el ideologia premiso (la Kvintezo, raŭmisme inspirita) kaj el organiza parto. Ĝi celas:
a) solidarecon inter la paktintaj establoj;
b) solvi ĉe komuna Kortumo la eventualajn konfliktojn inter la paktintoj;
c) krei la embrion de la Esperanta Civito. Estas elektita la Evolukomisiono de la Pakto.

Propono de Konstitucio, elekto de Kortumo (1999)

La dua Forumo aprobas en la 29-a de julio 1999 la proponon de Konstitucio de la Esperanta Civito, en Karolovaro (Bohemio), okaze de la SAT-kongreso, sub la prezido Yves Peyraut. Estas elektita la Kortumo.

Konstitucio (6/2001)

Post dujara diskuto, la Konstitucio estas promulgita en Sabloneto (Italio) fare de la tria Forumo, kiu samtempe fariĝas unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento. La Evolukomisiono preparas la unuajn elektojn de la Senato. La Kortumo estas renovigita. (2-a de junio, 2001) Ĉeestas en Sabloneto: SAT (observanto, prezidas), Akademio de Esperanto (observanto), Esperanta PEN, Esperantista Kulturdomo Razgrad, E-Societo Vraca, Itala Interlingvistika Centro, Kultura Centro Esperantista, LF-koop, Teatro Espero Varsovio, redakcioj de "Debrecena Bulteno", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro". Senkulpiĝis kaj salutis ELTE (E-Fako), RE/LOdE kaj Keppel Enderby (UEA-prezidanto).

Unuaj elektoj de la Senato (12/2001)

Unuaj elektoj de la Senato (15-a de decembro, 2001). Rajtas baloti la membroj kaj la abonantoj de la establoj aliĝintaj al la Pakto. Konkuras du listoj, kun propraj politikaj, kulturaj kaj sociaj programoj: la Blanka, kun ĉefkandidatoj Vinko Oŝlak (Slovenio/Aŭstrio) kaj Nelly Holevitch (Bulgario/Nederlando), kaj la Verda, kun ĉefkandidatoj Walter Żelazny (Pollando/Francio) kaj Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario). La simbolo de la Blanka Listo estas fiŝo, la slogano "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj"; la simbolo de la Verda Listo estas arbo kun radikoj, la slogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito". La Verda Listo gajnas kun 70% de la voĉoj. La Evolukomisiono ĉesas ekzisti.

Unua sesio de la Civita Parlamento (2002)

Unua sesio de la Civita Parlamento, en la Urbodomo de Loklo, Svislando (23-a kaj 24-a de februaro 2002). La Forumo proklamas la balotrezulton de la Senato. La 19 senatanoj estas: Walter Żelazny (Konsulo), Ljubomir Trifonĉovski (Vickonsulo), Marie-France Conde Rey, Judit Felszeghy, Anatolo Gonĉarov, Lidia Ligęza, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Andrea Montagner, Bertil Nilsson, Mayra Nunez Hernandez, Marco Picasso, Tiziana Rogora, Dieter Rooke, Jan Stanisław Skorupski, por la Verda Listo; Vinko Oŝlak, Nelly Holevitch, Alessandro Beltramini, Anna Laszay, por la Blanka Listo. La Forumo elektas ankaŭ la novan Kortumon: Giorgio Silfer, Leen DEIJ, Zofia Banet Fornalowa.

Okaze de la unua kunsido de la Senato, sen. Nunez Hernandez, Picasso kaj Rooke formas la Ruĝan grupon, daŭre en la majoritato, sed teknike sendependan. La Konsulo proponas por la Kapitulo la sekvajn vickonsulojn: Trifonĉovski (internaj aferoj), Conde-Rey (socialaj aferoj), Nilsson (kulturaj aferoj), Nunez Hernandez (Tria Mondo), Oŝlak (informado). La nomumo de la lasta donas al la registaro signifon pli ol majoritatan.

La Senato interalie aprobas la leĝon pri la Civitana Registro, kaj la rekomendon pri la deviga depono ĉe la ĉefaj E-bibliotekoj. Ĝi decidas interalie ke la Civito aliĝos al la Monda Socia Forumo (Porto-Alegro), partoprenos en la Internacia Konferenco de Federismo (San-Galo) kaj ke la Vickonsulo, invitita al la renkonto de bulgaraj intelektuloj kun Papo Johano Paŭlo la 2-a, salutos lin nome de la Esperanta Civito.

Plej rimarkinda posta evento, el politika vidpunkto, estas la deklaro pri la baldaŭa milito (la 18-a de marto 2003). Temas pri la unua efektiva konfrontiĝo kun la ekstera mondo, kaj pri kvalita diferenciĝo de la cetera Esperantio, kiu silentis pri la problemo, escepte de SAT.

La organo de la Esperanta Civito estas "Heroldo komunikas".

Kritikoj

Malmultaj esperantistoj konsentas kun la kreo kaj celoj de la Civito. Multaj jam kritikis ĝiajn fondajn ideologiojn. En la du jaroj antaŭ la Projekto de Konstitucia Ĉarto kaj fondo de la Civito, la verkisto Jorge Camacho kolektis diversajn kritikojn pri la Civito en sia verko La liturgio de l' foiro. Jouko Lindstedt tiam skribis, ke La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". Diversaj esprimoj estas uzataj por priskribi la "Esperantan civiton" : "la rondeto de Giorgio Silfer", "La Polpo" kaj "la Vespejo". Sinteze la "Esperanta Civito" aperas al multaj kiel malgranda grupo kiu laboras sub la aŭtoritata gvido de sia ĉefo kaj kutimas eluzi tre malagrablajn rimedojn por etendi sian influon. Sed ĉar tio estas ĉiam pli vaste konata, la influo de la grupeto ne kreskas. Ekzemple Jan Stanisław Skorupski partoprenis nur la unuan kunsidon de la "civita parlamento", sed, kiel la sola inter senatanoj, ne enmetis la ruĝan skarpon kaj ne ĵuris - neniam komencis agadon.

Oni povus konsideri kritiko la ŝercan fondon (en aprilo 2007) de la Esperanta Respubliko.

Eksteraj ligiloj

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář