Jdi na obsah Jdi na menu
 


6-e Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

12. 12. 2014

objekto Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la ĉefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”. “Nerekta objekto” nomiĝas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaŭ “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaŭ “dativa objekto”.

12.2. La rolfinaĵo N

12.2.1. N – bazaj reguloj

La finaĵo N povas almetiĝi kiel finaĵo de diversspecaj vortoj.

  • O-vortoj: domo domon, hundo hundon, virino virinon, seĝoj seĝojn, vidoj vidojn

  • A-vortoj: ruĝa ruĝan, granda grandan, virina virinan, verdaj verdajn, knabaj knabajn

  • personaj pronomoj: mi min, ĝi ĝin, ili ilin, oni onin

  • tabelvortoj je U, O, A kaj E: kiu kiun, iu iun, ĉiuj ĉiujn, kio kion, ĉio ĉion, ia ian, nenia nenian, tiaj tiajn, tie tien, ie ien

  • lokaj E-vortoj: urbe urben, strande stranden (E-vortoj sen loka signifo ne povas ricevi N-finaĵon)

Legu ankaŭ pri N-finaĵo ĉe ne-Esperantigitaj nomoj.

La finaĵo N staras ĉiam post eventuala J-finaĵo: domojn, hundojn, virinojn, ruĝajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.

Se O-vorto havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finaĵon N:

  • grandan domon

  • domon ruĝan

  • tiun domon

  • tiajn domojn

  • tiun domon grandan

  • tian malgrandan domon antikvan

  • la malgrandajn domojn

  • domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn

Perverba priskribo de O-vorto tamen ne havu N-finaĵon: Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj.

Signifo «

N-finaĵo povas montri:

Kiam frazparto kun N-finaĵo (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, ĝi rolas kiel komplemento (N-komplemento) aŭ kiel priskribo (N-priskribo). Tradicie oni diras, ke la N-finaĵo de N-komplemento aŭ de N-priskribo estas anstataŭaĵo de ia rolvorteto. Ofte oni ja povas alternative uzi rolvorteton.

Se oni pasivigas frazon, la objekto fariĝas subjekto. N-komplementoj kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo.

N kune kun rolvorteto «

N-finaĵo povas kunlabori kun loka rolvorteto. Tiam N montras direkton.

Iafoje N-finaĵo kunlaboras kun la rolvortetoj anstataŭ kaj krom. Tiam N montras objekton.

Rolvortaĵoj kun N-finaĵo «

Ofte N-finaĵo kunlaboras kun E-vorto en rolvortaĵo: responde vian leteron, rilate tion.

 

12.2.2. N por objekto

Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.

En multaj situacioj iu aŭ io agas rilate al iu aŭ io alia. Iel oni devas montri, kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni faras distingon inter la aganto (kiu havas nenian rolmontrilon) kaj la objekto (kiu havas N-finaĵon). La vortordo ne ŝanĝas la bazan signifon:

  • Kato mordas hundon.

  • Kato hundon mordas.

  • Mordas kato hundon.

  • Mordas hundon kato.

  • Hundon kato mordas.

  • Hundon mordas kato.

Pro la N-finaĵo, ĉiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La unua varianto kun la ordo “subjekto - ĉefverbo - objekto” estas la plej ofta vortordo en Esperanto, sed ĉiuj variantoj estas tute eblaj. Ili donas diversajn nuancojn kaj diversajn emfazojn.

  • Mi amas vin.

  • Mi vin amas.

  • Vin mi amas.

  • Vin amas mi.

  • Amas mi vin.

  • Amas vin mi.

Ĉiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras “mi”, kaj la amo iras al “vi”.

Signifo «

La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Tipaj objektoj «

Plej tipa objekto estas io, kio neniel kaŭzas la agon de la ĉefverbo, nek mem agas iel, sed kio estas iel rekte “trafata” aŭ “tuŝata” (en konkreta aŭ abstrakta senco) de ago, kiun faras aŭ kaŭzas la subjekto. La ago do iras de la subjekto (aktiva aganto) al la objekto (pasiva ricevanto de la ago):

  • Mi batas Aleksandron.FE.9 Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la batoj.

  • Infano, ne tuŝu la spegulon!FE.20 La spegulo estus konkrete tuŝata.

  • Mi amas la patron.FE.8 La amo “trafas” la patron en abstrakta senco.

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.FE.18 La N-finaĵo montras la celon de la amo.

  • La patro donis al mi dolĉan pomon.FE.10 La pomo estis “trafita” de movo. Ĝi estis movita de li al mi.

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6

Malpli tipaj objektoj «

Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Ĉe multaj verboj la objekta rolo estas alia. Ĝi povas esti ekz. posedaĵo (havi, posedi, teni, aĉeti...), perceptaĵo (vidi, aŭdi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, aŭskulti, atendi, atenti, serĉi, trovi...) aŭ kreaĵo (fari, krei, produkti, ripari, difini...):

  • En la tago ni vidas la helan sunon.FE.10 Efektive la lumo venas de la suno al niaj okuloj. La suno do iel kaŭzas la vidadon. Tamen la suno aperas gramatike kiel objekto, ĉar tiel funkcias la verbo vidi.

  • Unu vidvino havis du filinojn.FE.11 La filinoj apartenis al la vidvino. Ili troviĝis ĉe ŝi.

  • De la patro mi ricevis libron.FE.9 La libro moviĝis al la subjekto.

  • En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.M.202 Ŝi estas kvazaŭ loko, preter kiu okazis moviĝo.

  • Dio kreis la homon el la tero.FA3.117 La objekto ne vere estis trafita de la krea ago, ĉar ĝi eĉ ne ekzistis antaŭ la ago.

  • Li kantas tre belan kanton.FE.40 La objekto ne vere estas io, kion la ago trafas, sed montras la enhavon de la ago.

  • En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon.FA1.225 La objekto estas la ago mem. La ĉefverbo fari ne montras mem ian klaran signifon. Nur per la objekto malgrandan vojaĝon oni ekscias, kiu estis la efektiva ago.

Objekto kiel priskribo «

Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto ankaŭ povas esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, kiu montras objektan agon:

  • Trovinte pomon, mi ĝin manĝis.FE.22Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin manĝis.

  • Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj.FA3.54 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj perdintaj sian brilon....al la lokoj, kiuj perdis sian brilon.

  • Koncerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma klereco.M.26 ≈ Kiam la afero koncernas la muzikon...

  • Li vidis ĉaron tirantan bovon.Li vidis bovon, kiu tiris ĉaron. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan ĉaron. Estas plej bone eviti N-finaĵan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finaĵon, ĉar la rilatoj inter la vortoj fariĝas malklaraj.

  • Li estos dirinta al mi la veron.FE.24 La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo.

N-finaĵa objekto ankaŭ povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo estas ekstreme malofta: La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo. La ĉaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto: La tirado de la ĉaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.

Pasivigo «

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon. Tiam la objekto fariĝas subjekto.

Ne uzu N-finaĵon ĉe perverbaj priskriboj «

Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktiĝas al io. Frazparto, kiu rilatas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo, kiu neniam havas N-finaĵon: Tio estas tri seĝoj. Mi estas kuracisto. Ŝi fariĝis doktoro. Mia patro nomiĝas Karlo.

Ankaŭ ne uzu N-finaĵon ĉe perverba priskribo de objekto: Mi trovis la filmon tre bona.

Ne uzu N-finaĵon ĉe postmetita subjekto «

La subjekto de verbo povas stari ankaŭ post la ĉefverbo. Ĉe iuj verboj tia vortordo estas tre ofte uzata. Ne uzu N-finaĵon ĉe tiaj subjektoj:

  • Hieraŭ okazis grava afero. (= Grava afero okazis hieraŭ.) Subjekto de la ago okazis estas grava afero. Ne diru: *Hieraŭ okazis gravan aferon.* Se oni aŭdas tian frazon, oni devas sin demandi, “kio okazis la gravan aferon”. Sed “okazi” ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas trafata de tiu ago. La verbo “okazi” havas nur unu (ĉefan) rolanton: tio, kio okazas. Tiu rolanto ĉiam aperas kiel subjekto, kaj do ne havu N-finaĵon.

  • Restis nur unu persono. (= Nur unu persono restis.) La persono estas tiu, kiu faris la agon “resti”. Ne diru: *Restis nur unu personon.*

  • Aperis nova eldono de la libro. (= Nova eldono de la libro aperis.) Ne diru: *Aperis novan eldonon de la libro.*

Objekto sen N-finaĵo «

Sufiĉe ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, ekz. ne-Esperantigita nomo aŭ alia fremda vorto, citaĵo, kvanta vorteto, kvanta E-vorto, ambaŭ, I-verbo, ke-frazodemanda subfrazo. En tiaj okazoj oni devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je, dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*°.

“Nerekta objekto” «

En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankaŭ nerektan objekton. La nerekta objekto estas tiu, kiu ricevas ion, aŭ tiu, kiu profitas aŭ malprofitas de la ago. En Esperanto oni uzas ĉefe la rolvorteton al por montri tiajn signifojn: Al leono ne donu la manon.FE.7 La reĝidino donis al li glavon.FA1.198 Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

Ĉe iuj verboj ricevanto/profitanto/malprofitanto povas aperi aŭ kiel al-komplemento, aŭ kiel objekto kun N-finaĵo. Tiaj verboj havas alternativajn frazkonstruojn.

 

12.2.3. N por mezuro

Mezuraj komplementoj kaj priskriboj ofte havas N-finaĵon. Plej ofta estas tempa mezuro, sed aliaj mezuroj funkcias tute same.

Tempa mezuro «

N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.

Plej ofte tempomezura N-frazparto estas komplemento de verbo:

  • Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.FE.29...dum du tagoj kaj unu nokto.

  • Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26...dum tuta horo.

  • Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.FE.40

  • Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas eĉ unu minuton.OV.531

  • Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.FE.31

  • Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj.M.20

  • La edziĝa festo daŭris ok tagojn.FA1.12

  • Tio daŭris nur malgrandan momenton.FA1.136

  • Ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno.Jĝ.14 La festeno daŭris sep tagojn.

  • Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko.FE.13 Por montri, kiom da fojoj io okazas, oni uzas normale nur N-finaĵon. Oni povus uzi je, sed tio estas malofta.

  • Ŝi aĝis tridek jarojn. Moderna esprimo. Zamenhof dirus: Ŝi havis aĝon de tridek jaroj.

  • La horloĝo malfruas kvin minutojn....per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto:

  • Li estis dudek du jarojn aĝa....je dudek du jaroj aĝa.

  • La horloĝo estas kvin minutojn malfrua.

  • Mi aŭskultis paroladon de la prezidanto du horojn longan. La A-vorto longan estas rekta priskribo de paroladon. La mezuro du horojn estas rekta priskribo de la vorto longan. La N-finaĵo de longan estas objekta. La N-finaĵo de du horojn montras mezuron de la longeco. En tiaj okazoj, kiam rekontiĝas du malsamsignifaj N-finaĵoj, povas esti pli bone uzi je por la mezuro: ...paroladon je du horoj longan. Se la A-vorto staras post sia O-vorto, povas esti pli klare, se oni metas la mezuron post la A-vorto: ...paroladon longan je du horoj.

  • Unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili.FA1.194 Unu momenton montras la kvanton de tempo, kiu pasis post io.

  • Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita.Rt.62 Unu tagon montras tempan distancon. Unu tago pasis de la eksciado ĝis tiu tempo, kiun montras antaŭe (= “antaŭ tiam”, “antaŭ tio”, “antaŭ tiu tago” k.s.).

Rimarku, ke ne eblas uzi Unu tagon *antaŭ* ni per niaj spionoj eksciis... Antaŭ estas rolvorteto, kaj devas stari antaŭ io, kies frazrolon ĝi montras.

Eblas uzi antaŭ kiel rolmontrilon de la tempodaŭro mem, sed tio donas iom alian sencon: Antaŭ unu tago ni eksciis...Unu tagon antaŭ nun ni eksciis...Hieraŭ ni eksciis... Tute simile oni uzas post kaj poste: Unu momenton poste ŝi malaperos. (= Unu momenton post tiam ŝi malaperos.) Post unu momento ŝi malaperos. (= Unu momenton post nun ŝi malaperos.)

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de E-vorteca vorteto:

  • Ŝi estas du jarojn kaj tri monatojn pli aĝa ol mi. Rimarku, ke N-priskribo de plimalpli montras diferencon: Dek jarojn aĝa montras aĝon. Dek jarojn (mal)pli aĝa montras aĝodiferencon.

  • Mi tre bedaŭras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn pli frue.L1.322

  • Mi alvenis duonan minuton tro malfrue, kaj tial maltrafis la trajnon. Duonan minuton montras diferencon.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ kunlabori kun tempa post-komplemento aŭ tempa antaŭ-komplemento por kune montri tempon. Tia N-frazparto iamaniere priskribas la tutan postan komplementon (kune kun ĝia rolmontrilo):

  • Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon.FA4.186 Pasis du tagoj post “tio”.

  • Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon.Js.23

  • Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kongreso.OV.460

Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de posteantaŭe: Du tagojn poste ŝi forveturis... Longan tempon poste Josuo... ...publikigita tri monatojn antaŭe.

Oni uzas N-finaĵon ankaŭ por montri tempopunkton.

Diversaj mezuroj «

Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de spaca longeco, alteco, larĝeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili respondas al la demandoj kiom?, kiel multe, kiel malproksime?, kiel longe?, kiel alte?, kiel profunde?, kiel peze? k.s.:

  • Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn.FE.14 Naŭ frankoj ne estas objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston.

  • Li [...] ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron.BV.61...per/je kelkaj paŝoj...

  • Vi devas kuri pli ol cent mejlojn.FA2.71

  • Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon.FA1.228

  • La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe.Nm.35

  • La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli.

  • La maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis la malgranda Niko.FA1.23

  • La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. La mezuro estas priskribo de la vorto alta.

  • Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo.FA1.163

  • Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.

  • La domo estis ducent metrojn distanca. Ducent metrojn estas mezura priskribo de la vorto distanca.

  • Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn.Gn.7 Dek kvin ulnojn montras diferencon de alteco, ĉar ĝi priskribas la vorton pli.

  • Ŝia pakaĵo estis tridek kilogramojn peza, sed la lia estis ankoraŭ dek kilogramojn pli peza.

  • Ili konstruis ducent metrojn altan turon....turon altan je ducent metroj.

  • Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide.OV.102

  • Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.M.192 Duonon (da spesmilo) ne estas objekto, sed mezura priskribo de tro. Vera objekto estas tro multe.

Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finaĵon, sed ĉiam je: Je cent metroj staris alia homo.Cent metrojn for “de la koncerna loko”... La urbo situas je dekkilometra distanco....dek kilometrojn for “de la koncerna loko”.

Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-frazparto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun ĝia rolmontrilo):

  • Kelkajn paŝojn malantaŭ Eva staris fremda viro. La mezura N-frazparto kelkajn paŝojn precizigas la lokan komplementon malantaŭ Eva montrante la distancon inter Eva kaj la viro.

  • Unu metron sub la akvosurfaco naĝis ŝarko.

  • La tegmento elstaris almenaŭ tri metrojn trans la rando de la verando.

  • Elizabeto parkis la aŭton unu metron de la trotuaro.

  • Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo.FA4.111 1 klafto ≈ 2 metroj.

Mezura priskribo de O-vorto «

Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton de: aĝo de dudek jaroj, longo de du metroj. Oni povas ankaŭ uzi A-vorton: dumetra longo.

Mezuro sen rolmontrilo «

Mezuro povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

  • Dek du monatoj estas longa tempo. Dek du monatoj estas ĉi tie subjekto.

  • Pasis cent jaroj.FA3.47 (= Cent jaroj pasis.) Cent jaroj rolas kiel subjekto.

  • La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj.Er.26 La mezuroj estas perverbaj priskriboj de la subjektoj la longo kaj la larĝo.

 

12.2.4. N por tempopunkto

Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finaĵo estas anstataŭigo de tempa rolvorteto, ordinare en:

  • Unu tagon estis forta pluvo.FA2.152En unu tago...

  • Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna.FA1.232

  • Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino.FA2.14

  • Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.M.111

  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12En la dudek dua tago de Februaro...

  • La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco.FA3.92

  • La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno.M.140

  • La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien.FA3.61En la sekvanta dimanĉo...

Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo ofte montras precizan konatan tagon: dimanĉon = “en certa konata dimanĉo”, eĉ se oni ne uzas la. En tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece:

  • Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto.L2.250 Temas pri unu klare difinita lundo.

  • Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bileton.FA3.61En la sekva merkredo...

En la komenco de letero oni ofte uzas N-finaĵon por montri la daton (kaj iafoje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo: (ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas la skriban formon, ekz. 12. Majo 1994.

En hor-esprimoj oni uzu je, precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato:

  • Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.

  • Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.

Tempopunkto sen rolmontrilo «

Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

  • Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE.20 Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjektoj (aŭ eble kiel perverbaj priskriboj de nenio).

  • La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17 La unua fojo, ke... estas perverba priskribo de tio.

 

12.2.5. N por direkto

N-komplementoj kaj N-priskriboj povas montri direkton. Tiam ili respondas la demandojn al kiu loko?, en kiu direkto? k.s.

Direkto estas normale mova, kio signifas, ke io moviĝas cele al io. Tamen ekzistas ankaŭ senmova direkto, kio signifas, ke io estas turnita en ia direkto sen moviĝi tien. La du specoj de direkto ne ĉiam estas distingeblaj. Direkta N-finaĵo ordinare montras direkton movan, sed iafoje temas pri direkto senmova.

Sola N-finaĵo ĉe O-vorto «

Oni povas montri movan direkton per N-finaĵo ĉe O-vorto, kiu ne havas alian rolmontrilon:

  • Morgaŭ mi veturos Parizon.FE.28...al Parizo.

  • Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.FK.254...al Hindujo.

  • La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon.FK.209

Praktike oni tiamaniere uzas solan direktan N-finaĵon preskaŭ nur ĉe propraj nomoj de urboj, landoj k.s., kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj, kaj nur kiam temas pri iro al la interno de io.

Nuntempe tia ĉi uzo de sola direkta N-finaĵo fariĝis iom malofta. Multaj nuntempe preferas uzi la rolvorteton al: al Parizo.

Ankaŭ eblas uzi N-finaĵon post loka E-vorto: Parizen.

N kun loka rolvorteto «

Direkta N-finaĵo povas uziĝi ankaŭ kune kun loka rolvorteto, ekz. en, sur kaj sub. Kiam loka rolvorteto montras simplan pozicion, oni uzas ĝin sen la finaĵo N. Sed se oni volas montri, ke io moviĝas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub k.a.), sed en la praktiko oni uzas ĉiam direktan N-finaĵon:

  • sur la tablo = en pozicio sur la tablo sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo

  • sub la granda lito = en loko sub la granda lito sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito

  • La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi).FE.26

  • La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin).FE.26 La birdo flugas al la interno de la ĉambro.

  • Marta metis la libron sur la tablon.M.128 Ĝi estis en alia loko, kaj ŝi movis ĝin al la tablosurfaco.

  • Mi jam devas iri en la regnon ĉielan!FA1.23 Mi nun ne estas en la regno ĉiela, sed mi jam devas iri al la interno de tiu loko.

  • Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon.FA1.8

Nur kiam esprimo kun loka rolvorteto rilatas al vorto, kiu estas klare mova, kaj se klare temas pri moviĝo al la koncerna loko, uzo de direkta N-finaĵo estas nepra:

  • La vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto.FE.39 Oni povus diri sur la branĉojn, sed pendiĝi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finaĵo ne estas deviga.

  • Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino.M.45 La verbo sidiĝi precipe esprimas ŝanĝon de korpopozicio, ne movon, kaj tial Zamenhof preskaŭ ĉiam uzis ĝin sen N-finaĵo por direkto. Sed se oni volas esprimi aŭ emfazi, ke la sidiĝanto moviĝas al la koncerna sidloko, oni ja povas diri sidiĝi sur seĝon, sidiĝi en fotelon, k.s.

  • Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno.Er.4 Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaŭ povas diri sur azenon.

  • Sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj.M.22 En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo.Jr.36 Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

  • Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas ĉi tie tre malforta, sed ankaŭ eblas diri en mikrofonon.

Eĉ se la verbo estas mova, ne nepre temas pri moviĝo al la loko montrita per la loka rolvorteto:

  • Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.Er.23 Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam troviĝis sub la ŝarĝo. Poste ĝi tie falis.

Ankaŭ ĉe aliaj lokaj rolvortetoj ol la plej oftaj en, sur kaj sub oni uzas direktan N-finaĵon laŭ la samaj principoj:

  • Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon.Er.10...al loko antaŭ mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo.

  • Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron.Lv.1...al (loko) apud la altaro.

  • La virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino.M.8...al (pozicio) ĉirkaŭ la kolo...

  • Oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj.Rĝ1.21 Li estis en la urbo, sed oni movis lin al loko ekster la urbo.

  • Li metis ĝin [= la nukson] inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis.FA3.89 Li metis la nukson en lokon inter la pordo kaj la sojlo.

  • Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi.

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj.

Subkomprenata celo «

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin:

  • Jakob enfosis ilin sub la kverko.Gn.35 Oni ne diras sub la kverkon, ĉar la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

  • Oni metis antaŭ mi manĝilaron.FE.34 Mankas direkta N post mi, ĉar oni povus diri: Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron.

Tamen ne estas eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Figura direkto «

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon por esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj. En + N-finaĵo do povas montri statoŝanĝon, moviĝon de unu stato aŭ formo al alia: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon.Jr.31 La popolo Izraela dividiĝis en du partojn.Rĝ1.16

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton «

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ĝis, el kaj de. Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-finaĵon: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus *al al mi*).

N post lokaj E-vortoj «

Oni povas meti la finaĵon N ankaŭ post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko:

  • hejme = en la hejmo hejmen = al la hejmo

  • urbe = en la urbo urben = al la urbo

  • ekstere = ekster io eksteren = al la ekstero de io

  • Ni veturas Romen.Ni veturas al Romo.Ni veturas Romon.

  • Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn.FA1.153 Internen = al la interno, en la internon.

N-finaĵo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron aŭ tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto, sed ili tamen ne povas ricevi N-finaĵon.

Ankaŭ tabelvortoj je E montras lokon, kaj povas ricevi N-finaĵon por direkto:

  • tie = en tiu loko tien = al tiu loko, en tiu direkto

  • kie = en kiu loko kien = al kiu loko, en kiu direkto

  • ĉie = en ĉiu loko ĉien = al ĉiu loko, en ĉiu direkto

  • ie = en iu loko ien = al iu loko, en iu direkto

  • nenie = en neniu loko nenien = al neniu loko, en neniu direkto

  • Ni iru, sinjorino, ien aliloken.M.109...al iu alia loko.

Mallogika uzo de direkta N «

Direkta N aperas ankaŭ en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finaĵo principe estas mallogika, ĉar plu, renkonte, tiudirekte kaj ree ne montras lokon. Iafoje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufiĉas, sed en reen la N-finaĵo estas neevitebla, ĉar simpla ree signifas denove, refoje, plian fojon:

  • Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo.FA1.163

  • Mi ekiris renkonten al ŝi. Simpla renkonte sufiĉas.

  • La ŝtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed eble iom malpli klara.

  • La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen.FA2.146

Atentu, ke en vortkunmetaĵoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE + la rolvorteto en: reeniri = “iri reen” aŭ “denove eniri”. Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.

 

12.2.6. N por aliaj signifoj

N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron, tempopunktondirekton, sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:

  • Mi ridas je lia naiveco.FE.29Mi ridas pro lia naiveco.FE.29Mi ridas lian naivecon.FE.29

  • Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo. Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon.M.178

Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je. La regulo pri klareco tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj rolvortetoj de kaj el, ĉar N mem estas almova rolmontrilo. Iafoje oni tamen uzas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finaĵo, la buso estas objekto de la ago “eliri”. Estas tamen plej klare diri: Ili eliris el la buso.

Pozicio «

N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Oni povas diri, ke N anstataŭas la rolvorteton kun. Tia N-komplemento ĉiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aŭ direkto:

  • Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?Rt.70...kun la kapo malsupren.

  • Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la supron malsupren?Rt.130

Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:

  • Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.

  • Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), ĝi ne havu N-finaĵon, ĉar ĝi estas perverba priskribo de la objekto, kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.

 

PMEG

40. Gramatiko en la Fundamento

La libro Fundamento de Esperanto estas la bazo de Esperanto. Ĝi enhavas ĉapitron kun la nomo Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto en Kvin Lingvoj. Tiu ĉapitro enhavas la famajn 16 regulojn. Estas ofta miskompreno, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Fakte la nombro de reguloj estas multege pli granda. Eĉ estas 17 reguloj jam en la Fundamenta Gramatiko, ĉar ĝi komenciĝas per instruo pri la alfabeto, kiu ne estas numerita. Krome en la parto Ekzercaro troviĝas pli da reguloj, kaj per rektaj instruoj, kaj per ekzemploj.

La Fundamenta Gramatiko estas tamen la plej grava gramatika regularo de Esperanto. Ĝi estas la bazo de ĉiuj aliaj reguloj. La teksto povas tamen en kelkaj lokoj ŝajni konfuzita el vidpunkto de moderna lingvoscienco. Oni memoru, ke la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradicia stilo, kaj tute el Eŭropa vidpunkto. Por ĝuste kompreni la tekston oni ne nur devas havi ĝeneralajn sciojn pri Eŭropaj lingvoj, sed oni devas ankaŭ konsideri, ke la tiutempa lingvoscienco estis malpli evoluinta ol la nuntempa. Oni devas kompreni la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj. Por ĝuste kompreni estas ofte absolute necese kompari kun la praktikaj ekzemploj en la Ekzercaro. Oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematikecan aŭ logikecan sistemon de aksiomoj, ĉar tiel ili ne estis verkitaj.

La Fundamenta Gramatiko en la Fundamento estas en la lingvoj Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pola, sed ne en Esperanto. En la libro Fundamenta Krestomatio troviĝas Esperanta versio (p. 239-241), sed tiu versio, kvankam grava, ne estas oficiala leĝodona versio, kiel la versioj en la Fundamento.

La kvin nacilingvaj versioj ne estas tute samaj. En iuj versioj troviĝas aferoj, kiuj mankas en aliaj. La Esperanta versio, kiu sekvas ĉi-poste, estas kunmetaĵo de la kvin nacilingvaj tekstoj. Ĝi enhavas ĉiujn regulojn, reguletojn, komentojn kaj ekzemplojn de ĉiuj kvin versioj de la Fundamenta Gramatiko, krom la instruoj pri elparolo, kiuj estas ĉi tie forlasitaj. La vortelekto estas grandparte bazita sur la Esperanta versio en la Fundamenta Krestomatio. La nacilingvaj versioj enhavas ankaŭ nacilingvajn tradukojn de Esperantaj ekzemploj. Tiuj estas forigitaj krom en du lokoj (reguloj 3 kaj 16).

Por tiuj, kiuj volas detale studi la diferencojn inter la kvin versioj, ekzistas en la naŭa kaj deka eldonoj de la Fundamento aldonaĵo nomata Kompara Teksto de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko. Tie estas detale montrite, kio troviĝas en kiu versio. Oni ankaŭ povas legi la Fundamenton en la Reto.

 

PMEG

 

La Fundamento de Esperanto

La Fundamentaj Ekzercaro kaj la Antaŭparolo aperis antaŭe kiel ekstraj aldonoj al PMEG. Ekde PMEG 11 ili tamen ne plu enestas, ĉar nun ekzistas en la Reto prezentoj de la kompleta Fundamento de Esperanto:

 

La jenaj fonto-mallongigoj estas uzataj en PMEG:

BV

Dickens, Charles: La Batalo de l’ Vivo. Tradukis el Germana traduko L. L. Zamenhof. Stead’s Publishing Office, London, Britujo; Hachette kaj K., Paris [Francujo], sen dato

DL

Dro Esperanto [Zamenhof L. L.]: Dua Libro de l’ lingvo Internacia. Kajero No 1. Ĥ. Kelter, Varsovio [Rusujo], 1888. Represo en Unua etapo de Esperanto 1878-1895. (iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof, originalaro I). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1989.

FA1

Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Unua Volumo. Tradukis [el Germana traduko] D-ro L. L. Zamenhof. Dua eldono, Heroldo de Esperanto, Bruselo [Belgujo], 1965. Represo en fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono. (iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof, volumo 7). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1990.

FA2

Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Dua Parto. Tradukis [el Germana traduko] Dro L. L. Zamenhof. Esperantista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1926. Represo en fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono. (iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof, volumo 7). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1990.

FA3

Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Tria Parto. Tradukis [el Germana] traduko Dro L. L. Zamenhof. Esperantista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1932. Represo en fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono. (iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof, volumo 7). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1990.

FA4

Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Kvara Volumo. Tradukis [el Germana traduko] L. L. Zamenhof. Unua eldono, Heroldo de Esperanto, Bruselo [Belgujo], 1963. Represo en fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono. (iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof, volumo 7). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1990.

FAnt

La Antaŭparolo en Zamenhof, Fundamento de Esperanto

FE

La Ekzercaro en Zamenhof, Fundamento de Esperanto

FG

La Fundamenta Gramatiko en Zamenhof, Fundamento de Esperanto

FK

Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto. Aperas en PMEG nur ekzemploj el Krestomatiaj tekstoj, kiuj estas certe Zamenhofaj. Vidu p. 446 en la Krestomatio.

Gm

Ŝalom Alejĥem: La Gimnazio. Tradukis L. L. Zamenhof. 1a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1924 (eldonita en unu volumo kune kun Rn)

H

Shakespeare, W[illiam]: Hamleto. Reĝido de Danujo. Tradukis L. L. Zamenhof. Librairie Hachette et Cie, Paris [Francujo], 1902

IT

Goethe, [Johann Wolfgang von]: Ifigenio en Taŭrido. Dramo en kvin aktoj. Tradukis L. L. Zamenhof. 3a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1929

L1

Leteroj de L.-L. Zamenhof. I. 1901-1906. Prezentis kaj komentis G[aston] Waringhien. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris [Francujo], 1948

L2

Leteroj de L.-L. Zamenhof. II. 1907-1914. Prezentis kaj komentis G[aston] Waringhien. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris [Francujo], 1948

LR

Zamenhof: Lingvaj Respondoj

M

Orzeszko, Eliza: Marta. Tradukis L. L. Zamenhof. 4a eldono, Editions françaises d’espéranto, Marmande [Francujo], 1968

OV

Zamenhof, L. L.: Originala Verkaro. Kolektis kaj ordigis Joh[annes] Dietterle. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig [Germanujo], 1929

PE

Zamenhof, L. L.: Proverbaro Esperanta. Alfabete ordigis kaj provizis per indeksoj C[amille] Rogister. Stafeto, La Laguna [Hispanujo], 1961 (Rimarku, ke la numeroj de la “proverboj” estas en tiu ĉi eldono tute aliaj ol en la originala Proverbaro Esperanta.)

Rn

Heine, Henri [Heinrich]: La Rabeno de Baĥaraĥ. Tradukis L. L. Zamenhof. 1a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1924 (eldonita en unu volumo kune kun Gm)

Rt

Schiller, Frederiko [Friedrich]: La Rabistoj. Tradukis L. L. Zamenhof. 2a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1928

Rz

Gogol, N[ikolaj] V[asilievič]: La Revizoro. Tradukis L. L. Zamenhof. 2a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1928

UL

Dr Esperanto: Meždunarodnyj Jazyk [“La Unua Libro”].

UV

La Universala Vortaro en Zamenhof, Fundamento de Esperanto

Bibliaj ekzemploj «

La Sankta Biblio, Malnova kaj Nova Testamentoj tradukitaj el la originalaj lingvoj. Brita kaj Alilanda Biblia Societo, Londono, Britujo; Nacia Biblia Societo de Skotlando, Edinburgo [Britujo], sen dato

La Malnovan Testamenton tradukis Zamenhof, sed poste “Biblia Komitato” reviziis la tekston (laŭ peto de Zamenhof). Ekzemploj el la Malnova Testamento estas do plej ofte plene Zamenhofaj, sed iafoje povas esti diferenco inter la Biblia teksto kaj la origina Zamenhofa traduko.

Ciferoj post mallongigo de Biblia libro montras numeron de ĉapitro.

La jenaj mallongigoj de Bibliaj libroj estas uzataj en PMEG:

AK Alta Kanto de Salomono Kr2 Kroniko, Libro Dua
Am Amos Lv Levidoj, Tria Libro de Moseo
Cf Cefanja Miĥa
Dn Daniel Ml Malaĥi
Er Eliro, Dua Libro de Moseo Naĥ Naĥum
Es Ester Neĥ Neĥemja
Ez Ezra Nm Nombroj, Kvara Libro de Moseo
Gn Genezo, Unua Libro de Moseo Ob Obadja
Hoŝea Pk Plorkanto de Jeremia
Ĥb Ĥabakuk Pr La Predikanto
Ĥg Ĥagaj Ps La Psalmaro
Ij Ijob Re Readmono, Kvina Libro de Moseo
Jes Jesaja Rĝ1 Reĝoj, Libro Unua
Juĝistoj Rĝ2 Reĝoj, Libro Dua
Jeĥezkel Ru Rut
Jl Joel Sm1 Samuel, Libro Unua
Jn Jona Sm2 Samuel, Libro Dua
Jr Jeremia SS La Sentencoj de Salomono
Js Josuo Zeĥarja
Kr1 Kroniko, Libro Unua

 

 

Pri la aŭtoro de PMGE: http://eo.wikipedia.org/wiki/Bertilo_Wennergren

Enreta versio de kompleta verko PMGE: http://bertilow.com/pmeg/

La elŝutebla versio: bertilow.com/pmeg/elshutebla/pmeg_15.0.zip

 

 

 

↑ reen al la enhavo   al la sekva ĉapitro 7-e Vikipedio

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář