Jdi na obsah Jdi na menu
 


5 putraj pomoj en la okcidenta socio

15. 12. 2013

» Esperanto-paĝoj » 5 putraj pomoj en la okcidenta socio

 

Kiel pensas Usonaj kristanoj pri la nuntempa krizo en la Okcidenta "Eŭro-Usona civilizo".

 

Putra pomo N-ro 1

MARKSISMA KOMUNISMO


Ĉi putra pomo estas bazita sur kvar falsaj ideoj:
> 1 Ne ekzistas Dio kaj la homo estas la nura alte evoluinta animalo kun neniu espero de alia vivo.
> 2 Vero estas relativa. Estas nenia ĝusta moraleco de la vivo. Ĉiu havas la rajton decidi por si mem, kio estas por li bona kaj malbona.
> 3 Unupartia registaro devus posedi ambaŭ riĉecon kaj rimedojn de produktado en la tuta lando por disdoni la riĉecon, al kiu ĝi ŝatas. La celo estas ke la registaro havu monopolon pri la ekonomio, politiko, edukado kaj religio .
> 4 Homa naturo estas tre formebla kaj ŝanĝeblas per ŝanĝo de la medio.

Do homoj vivos en paco kaj harmonio kaj malbonaj trajtoj de la homo mem malaperos.

Tamen, la komunismo, kiu pledis por tiuj 4 falsaj ideoj venis al la kruelaĵoj kaj genocido de tutaj popoloj - la prezo por tiuj falsaj ideoj estis 60 milionoj mortaj senkulpaj civitanoj.
Malamo de Dio estis kaj estas kaj estos la pela forto antaŭen de la komunismo.
"Homoj forgesis Dion, jen kial ĝi okazis ... " (Solĵenicin)

Putra pomo N-ro 2

DARVINA EVOLUO

1800 Charles Darwin eldonis la teorion ke la homaj estaĵoj evoluis el malsupraj formoj
vivo. Tio kondukis al la konkludo, ke ne ekzistas vera senco de la vivo, ke ni estas ĉi tie kiel la rezulto de blinda hazardo, vaneco. Karl Marx estis tiel ekscitita kun la ideo ke Darvinon demandis, ĉu li povus dediĉi sian faman libron pri komunismo, Das Kapital, al li. Darvino rifuzis, sed la rilato inter tiuj du falsaj kredoj estas tre reala.

Tamen , pli kaj pli da homoj komencas kritike konsideri la evidentecon por kaj kontraŭ Darwin-teorio de evoluado, multaj trovas ke por la Darvinaj konkludoj strange mankas iu ajn scienca apogo.

Michael Denton, molekula biologo: "Oni devus atendi, ke la teorio kun kardinala
signifo, teorio kiu laŭvorte ŝanĝis la mondon, devus esti io pli ol la metafiziko, io pli ol mito. Tamen, Darvin-teorio de evoluo ne estas pli aŭ nenio malpli ol granda kosmogena mito de la dudeka jarcento.
"

Putra pomo N-ro 3

FREUDA PSIKOLOGIO

La aŭstra neŭrologo Sigmund Freud, la patro de psikoanalizo, kondamnis la PEKOn kaj enkondukis SEKSAn LIBERECOn kiel rimedon por eviti mensajn kaj emociajn perturbojn.

Do kiel Freud-ideoj ankoraŭ disvastiĝas tra la mondo, tiel rezultis en liberigon de la entrepreno kaj la seksa moralo 20a jarcento - malfermas la vojon por vasta korupto.

Phillip Johnson, leĝo-instruisto: "Ĉiu historia lernolibro de la 20-a jarcento prezentas tri gravajn pensulojn: Darwin , Marx kaj Freud. Ĉiuj tri estis konsiderataj 'sciencaj' (kaj sekve multe pli fidindaj ol iuj 'religiaj') dum sia publika disfloro. Jam Markso kaj Freud estas en dekadenco, kaj eĉ iliaj malfortigitaj grupoj de la sekvantoj, kiuj asertas, ke iliaj trovoj estis bazitaj sur metodiko nur fore komparebla al tiu de la eksperimentaj sciencoj. Mi estas konvinkita ke la falo, dekadenco de Darvino estas proksima. Kaj ĝia falo estos sendube la plej potenca el la tri."

Putra pomo N-ro 4

SEKSA REVOLUCIO

Kontraŭkoncipaj piloloj en la 50-aj jaroj en Usono. Uzata ekde 1960. Forigis altan riskon de senintenca gravedeco. Kaj tio helpis lanĉi la seksan revolucion de la 1960-aj jaroj en granda parto de la mondo. Konsekvence plejparte komenciĝis malmorala revolucio, kaj malgraŭ la kontraŭkoncipaj piloloj, nur pli da nedeziratajn gravedecojn okazas nun ol iam.

La problemo kuŝas en la uzo de la metodo por eviti la sekvojn de tia permesilo por malĉastado.

La rezulto estas kreskanta nombro da vundoj turmentantaj nian socion nuntempe, eksplodanta seksa promiskueco, epidemio de sekse transdonitaj malsanoj, rompitaj hejmoj kaj familioj, senbrida pornografio, misuzo de infanoj, seksa perverseco, ktp.


Putra pomo N-ro 5

NEADO de DIO kaj MALPERMESADO de PREĜO

En 1962 kaj 1963 la usona Supera Kortumo, estrita de la liberala estro justeco Earl Warren, publikigis decidon malpermesi la preĝon kaj legadon de la Biblio en usonaj publikaj lernejoj. Tiu forigo de Dio el la eduka sistemo ankaŭ okazis en la plejparto de la mondo.

Eksa reganto de Arkansaso kaj prezidanta kandidato Mike Huckabee: "Ni estas demandantaj kial ekzistas tiom da perforto en lernejoj. Ja, ni sisteme forigis Dion de niaj lernejoj! Ĉu ni miru ke la lernejo fariĝis loko de masakro?" (Intervjuo en Fox News, Decembro 14, 2012) .

Fakte, la elpelo de Dio el lernejoj estis sekvita per akcelita kresko de ĉiuj specoj de sociaj malbonoj.

 

Usonaj kristanoj, la gazeto Good News, proponas solvon laŭ la Biblio:

2 Timoteo 3:1-4; kaj Romanoj 12:1-2

Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj. Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion.

Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo. Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

 

 

Plenan tekston en la angla vi povas legi ĉi tie:

http://www.ucg.org/files/issues/pdf/good-news-november-december-2013.pdf

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář