Jdi na obsah Jdi na menu
 


5-e Plena Analiza Gramatiko

11. 12. 2014

(estas elektitaj nur kelkaj lokoj, kiuj mencias la akuzativon – la analiza vidpunkto estas komplika)

 

Klarigo: Z., aŭ z (en supra indekso) ĉiam signifas: Zamenhof (la uzo de menciata gramatikaĵo pere de Zamenhof, do modela uzo)

 

Kazoj

§ 34 Kazoj ekzistas tri: nominativo, kiu signas, ke la vorto funkcias kiel subjekto aŭ predikativo; akuzativo, kiu signas, ke la vorto funkcias kiel rekta objekto aŭ adjekto; prepozitivo, t.e. substantivo antaŭata de prepozicio, kiu signas, ke la vorto funkcias kiel nerekta objekto aŭ adjekto.

 

Rim. I. En la Fundamenta Gramatiko Z. diras: "Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo ... La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicio ... " Por pli granda oportuno, ni proponas tie ĉi la nomon "prepozitivo" por ĉiuj tiuj aliaj kazoj, cetere pli multaj ol la tri aluditaj en la Fundamento.

 

Propre oni povus distingi tiom da kazoj, kiom da prepozicioj ekzistas en la lingvo: genitivo (de), dativo (al), instrumentalo (per),  elativo (el),  terminativo (ĝis),  sociativo (kun),  komitativo (kune kun),  privativo (sen), kaŭzalo (pro),  finalo (por) ktp. Sed tio estus nur balasto. Pli simple estas paroli pri de-prepozitivo, al-prepozitivo, per-prepozitivo ktp.

 

Nur ĉe la tabel-pronomoj ni parolas pri genitivo, ĉar ĉe ili tiu kazo estas esprimata ne per prepozitivo, sed per speciala finaĵo (kies).

 

La nominativo estas nur negative montrata, per signo nula: patro estas nominativa, ĉar mankas signo de alia kazo.

 

La akuzativo estas montrata per la finaĵo -n, kiu almetiĝas tiel al la plurala, kiel al la singulara formo: patro-n, patroj-n.

La prepozitivo estas montrata per unu el la prepozicioj metita antaŭ la vorto: de la patro, al la patro, ĉe la patro, pri la patro, sen la patro ktp.

 

Deklinacio

§ 40 Kiel la komunaj, la propraj nomoj deklinaciiĝas laŭ nominativo, akuzativo kaj prepozitivo. Por la akuzativo, oni uzas simple -n, kiam ili finiĝas per prononcata vokalo: Elisanz, Dante-n, Hugo-n, Bordeaux-n, Athenaj-n. Oni uzas -on, kiam ili finiĝas per prononcata konsonanto: Shakespeare-on, Lajpcigon, Lebanononz. Tamen Z. plej ofte evitis la akuzativan finaĵon ĉe neasimilita nomo, kaj por tio li simple antaŭmetis deklinacieblan vorton: s-ron Boiracz.

 

§ 45 DUA PERSONO

§ 46 TRIA PERSONO

§ 64-65-66

Unu ne havas genitivon, kaj eĉ la singulara akuzativo estas ĝis nun neuzata; oni tiuokaze trovas tute mallogike la nominativan formon: li fabrikis unu (= unun) el la plej belaj horloĝoj; mi ne scias la signifon de tiuj du vortoj, ĉar en la vortaro mi trovis nek unu ( = unun) nek alian; kaj tiu nevarieco povas okazigi malklaraĵon: unu el viaj fratoj lasu ĉe mi!Z ( = unun! ).

 

Kiel ni ĵus diris, okazis pluraj provoj reveni al la Z-a uzado, sed ili ne prosperis. Ili efektive renkontas ne nur jam solidiĝintan kutimon, sed ankaŭ la fakton, ke por okcidentlingvano la distingo inter la du specoj de nedifineco estas iom delikata, dum ĝi ŝajnas pli facila ĉe la lingvoj, kiuj — ĉu latina, ĉu rusa — ne posedas difinan artikolon. Al tiuj ĝenoj oni devus krome aldoni la neregulecon de unu: al ĝi mankas en tiu senco kaj akuzativo kaj pluralo (en tiu okazo Z. uzas ne unuj, sed certaj).

Jen kial multaj (Kabe, Lippmann, Bennemann, Setälä ktp.) opiniis, ke po tiaokaze estas adverbo, kaj ili uzis en la rektobjekta po-esprirno akuzativon, laŭ la sola zamenhofa ekzemplo: al ĉiu li donis po kvin dolarojnZ. Aliaj persistis ĉe la nominativo, laŭ la konstanta zamenhofa uzado. Ŝajnas do necese esplori detale tiun po-esprimon: ili ricevis po kvin pomoj.

Ĝia specialaĵo estas, ke ĝi esprirnas per unu komplekso samtempe du aferojn: la distribuataĵon (pomoj) kaj la distribu-manieron (po-kvin).

Ĉe la analizo do ili disfalas en du partojn, kaj po apartenas ekskluzive al la distribu-maniera parto, do al la numeralo. Efektive, oni ne povas diri: ili ricevis po pomoj; sen la numeralo po fariĝas sensenca. Do po kvin pomoj post la forpreno de kvin aŭtomate reduktiĝas je pomojn, kio evidente pruvas, ke po ne havas gramatikan rilaton al la substantivo pomoj.

§ 87

Rim. II. En la po-afero (nominativo aŭ akuzativo?) interluktas la gramatika logiko kaj la tradicio. Tamen, ankaŭ la tradicio ne estas tiel firma. Multaj bonaj aŭtoroj ja uzas akuzativon, kaj ankaŭ mem Z. deklaris: "estas malfacile ankoraŭ diri, kiu (akuzativo aŭ nominativo) estas la pli bona, kaj tial ambaŭ estas uzeblaj kaj bonaj". Tion li skribis en 1891, kaj lia "ankoraŭ" montras, ke li fidis la uzadon por solvi la problemon. Sed la uzado ankoraŭ nun ne definitive fiksiĝis, kaj tial ni sentas nin liberaj pledi por la konkludo de la ĉi-supra logika esploro, t.e. favori en tiu okazo la uzon de la akuzativo.

C. - Faktitiva voĉo

La fundamenta senco de la faktitivo estas: fari, ke iu aŭ io faru aŭ suferu agon. En la faktitivo do troviĝas du agoj: la ago kaŭzanta kaj la ago kaŭzata.

La ago kaŭzanta estas esprimata per igi. Tiu igi povas esti sufiksoido, kaj ĝi povas esti memstara (vd. § 103); oni do devas aparte paroli pri la sinteza formo (ekz-e: kaptigi) kaj pri la analiza (ekz-e: igi kapti). Krome, ĉi tie ni povas paroli ankaŭ pri lasi, kiu estas iel surogato de la faktitiva voĉo.

l. Sinteza formo. Ni vidos (§ 351. 3. a-d.), ke la kaŭzata ago povas esti aktiva (dormigi.: igi dormanta) kaj pasiva (konstruigi: igi konstruata). Ĉe netransitivaj verboj, kompreneble, ĝi povas esti nur aktiva; ĉe la transitivaj, ĝenerale, ĝi estas pasiva. Tamen ekzistas esceptoj (vd. § 351.3.c-d).

Ĉar ĉe la sinteza formo la ĉefelemento estas igi, la ĉefan sencon de la vorto portas tiu ĉi igi. Ĝi difinas do la sintaksan funkcion de la verbo. El tio sekvas:

a) ke la refleksivo resendas ne al la subjekto de la kaŭzata ago, sed al la subjekto de igi: ili lernigis sian langon paroli malveronz ( vd. § 161, A., Rim. 11).

b) ke la subjekto de la kaŭzata ago neniam povas esti esprimata per agant-adjekto (de). Tio estas evidenta, se oni uzas faktitiv-pasivon; ekz-e, se Petro konstruis domon laŭ la komisio de Paŭlo, la domo konstruita de Petro estis konstruigita de Paŭlo; estas klare, ke "konstruigita de Petro" ne povas esprimi, ke la domon konstruis Petro. Same malĝuste estus do en aktivo: Paŭlo konstruigis de Petro domon.

La subjekton de la kaŭzata ago do oni devas esprimi alimaniere:

aa) se la kaŭzata ago estas aktiva, ties subjekto iĝas la rekta objekto de la faktitivo: li atentigis ŝin.

bb) se la kaŭzata ago estas pasiva, kaj ties subjekto, per la tuta faktitiva ago, ricevas ian profiton aŭ malprofiton, spiritan, materian, korpan, oni uzas al: li sentigos al vi sian skurĝonz. Tiaj verboj estas ekz-e: vidigi, aŭdigi, sentigi, konigi, sciigi, lernigi, glutigi, manĝigi, trinkigi, havigi, heredigi, akirigi, perdigi, evitigi al iu (= igi vidata, aŭdata, sentata de iu).

La uzon de al ĉi-okaze komprenigas, se oni anstataŭigas la suprajn faktitivajn verbojn per simplaj verboj havantaj similan sencon: vidigi (= montri) al iu: lernigi (= instrui) al iu.

cc) se la subjekto de la kaŭzata ago ne profitas aŭ malprofitas mem el la ago faktitiva, ĝi povas esti rigardata kiel simpla instrumento de la kaŭzanta ago; do oni povas uzi per: la domo estis konstruigita de Paŭo per Petro; amuzigi la gastojn per aktoroj; pentrigi sian bildon per fama artisto. La uzon de per ĉi-okaze komprenigas, se oni anstataŭigas la faktitivan verbon per simpla verbo havanta similan sencon: portigi (= sendi) leteron per servisto; kiel ĉi tie iu sendis, la servisto portis la leteron, same, en la supra lasta ekzemplo iu pentrigis, la pentristo pentris la portreton.

2. Analiza formo. La memstaran igi tuj sekvas la subjekto de la kaŭzata ago, en akuzativo, poste sekvas la verbo de la kaŭzata ago, en infinitivo, kaj fine la objekto de la kaŭzata ago: li igis lin legi la libron. (Vd. § 233, Rim. II kaj III).

Ĉe la analiza formo, la kaŭzata ago ĝenerale estas aktiva. Tial, kiam la sinteza formo estas uzata nur kun pasiva senco de la kaŭzata ago (vd. § 3. a.), oni uzas la analizan formon por signi ties aktivan sencon: konstruigi (domon) - igi (arkitekton) konstrui. Male, oni ne uzas ĝin, kiam ankaŭ la sinteza formo signas aktivan agon kaŭzatan: oni ne diras igi stari, sed simple starigi.

Tamen, oni povas signi per la analiza formo ankaŭ pasivsencan kaŭzatan agon. Tio okazas, kiam la sinteza igi devas ligiĝi al igi-kunmetoj: li igis purigi la veston; li igis pintigi la krajonon.

Rim. IV. Kiel ni vidis, la subjekto de la kaŭzata ago, ĉe la analiza forma, staras tuj post la verbo igi. Tio povus doni rimedon por distingi inter la aktivsenca kaj pasivsenca kaŭzata ago en tiaj okazoj: li igis la soldatojn mortigi (la soldatoj mortigis) - li igis mortigi la soldatojn (la soldatoj estis mortigitaj). Same: li igis la ĉevalon manĝi (manĝanta) - li igis manĝi la ĉevalon (manĝata). Nome, en tiaj okazoj post igi oni povus subkompreni la mankantan subjekton de la aktivsenca kaŭzata ago: li igis (onin) manĝi la ĉevalon. Sed tia distingo, kvankam eble utila en kelkaj okazoj, ne estas farata.

3. Lasi. Ĝi estas analoga al la memstara igi. Sed inter ili estas klaraj diferencoj:

a) Dum la senco de igi estasfari (ke iu faru), lasi signifas: ne malhelpi (ke iu faru): ŝi lasis lin foriri (ne malhelpis, ke li foriru). Oni do ne uzu lasi anstataŭ igi; tiaj ekzemploj de Z. devenas eble de lia malinklino al la memstara igi: li lasis (igis) poluri sian kronon.

b) La ne malhelpata ago povas esti pasivsenca tute simile al la kaŭzata ago ĉe igi, sed nur, se ĝia subjekto identas kun tiu de lasi; ekz-e: ŝi lasis sin trompi (esti trompata). Se ne, ĝi estas aktivsenca: ŝi lasis sin trompi(ke li trompu). Kp. § 155. Rim. II.

La kvar sencoj de lasi alternas en la prefiksoid-kunmetoj: allasi (permesi, akcepti); delasi (ne plu teni, lasi foriri); ellasi (lasi eligi; forrestigi, ne signi, ne mencii); enfasi (lasi eniri);forlasi (lasi, restigi sola forirante); postlasi (restigi post si); preterlasi (lasi netusita preterpasante); tralasi (lasi trairi); translasi (lasi transpreni). Kiel oni vidas, lasi estas ec pli "elasta verbo" ol meti.

3. Akuzativ-prepozitivo. La akuzativo montras almovon, do anstataŭas almovan prepozicion (sub la liton = al (ĝis) sub la lito). Vd. §§ 191- 192. Escepton vd. § 87 A.

 

SUPLEMENTOJ DE AD-SUBSTANTIVO

135 Ili akceptas kvin formojn: l. prepozitiva substantivo; 2. akuzativa substantivo; 3. adjektivo; 4. infinitivo; 5. propozicio. Kvankam pro la libera ludo de la lingvelementoj, ĉiu el tiuj kvin formoj povas ofte ŝanĝiĝi en alian, ni studos ilin aparte.

11. Akuzativa suplemento.

Ne temas nun pri la escepta akuzativa objekto, kiun ni aludis en § 135.

l. a. Male, oni trovas, tute regule, akuzativan suplementon post adsubstantivo por montri la almovon, la celon, la direkton al iu punkto; tio estas analoga al la uzo de akuzativa direkto-adjekto (vd. § 190. 3.).

Tiu akuzativo povas esti substantiva aŭ adverba: mia vojaĝo Hispanujon; dum la irado hejmenz.

Oni uzas tiun akuzativan suplementon nur post substantivoj, kies radiko mem signifas movon: iro, alpaŝo, flugo, flugado, fuĝo, grimpado, invado, kuro, almarso, proksimiĝo, reveno, veturo, vojaĝo ktp. La adverba akuzativo estas la plej ofte uzata formo, pro la jam rimarkita malinklino al la uzo de akuzativa suplemento post substantivo; tamen, oni ĝenerale preferas la substantivan formon ĉe la landnomoj.

11. Substantiva suplemento.

Ĉi povas stari sub formoj: akuzativa aŭ prepozitiva.

a) Akuzativa suplemento. Oni trovas ĝin post adjektivoj esprimantaj spacan, tempan aŭ metaforan dimension, por precizigi tiun dimension:

homo, tri paĝojn distanca de mi; parolado du horojn longa; milionon valora artaĵo; ili elfosis reton de kanaloj, kelkmilojn da mejloj longan (B); la stacio estas nur unu mejlon malproksima de la ponto (K); pakaĵo tri kilogramojn peza; tridek jarojn aĝa; Esperanto estas multajn fojojn pli facila, ol ĉiu natura lingvo.

Oni rimarku, ke tiu akuzativa suplemento staras preskaŭ ĉiam antaŭ la adjektivo; cetere, oni atentu, ke per ĝi oni esprimas nur mezuron, ne lokan situon: oni diras ja: la domo estas tricent metrojn malproksima, sed: la domo estas malproksima de la preĝejo (kaj ne: la preĝejon).

b) Prepozitiva suplemento. Same kiel la baza ligilo inter du substantivoj estas de, la baza ligilo inter adjektivo kaj substantivo estas je. Sed, ĉar tiu prepozicio estas pure abstrakta ilo, sen io senta aŭ logika koloro, baldaŭ oni emis uzi aliajn pli konkretajn kaj signifoplenajn; tiun tendencon iniciatis Z. mem ("la pli kompetentaj esperantistoj en la lasta tempo ne senprave evitadis tiun ĉi vorton" - 1894) kaj, se ĝi estas bedaŭrinda laŭ la vidpunkto de la simpleco, ĝi estas aprobinda el arta vidpunkto.

Nun, oni uzas je preskaŭ nur en la sekvantaj okazoj:

l. por anstataŭigi la mezuran akuzativon, kiam la mezursuplemento estas plurvorta: ili estis malproksimaj unu de la alia je vojaĝo de tri tagoj (malproksimaj tritagan vojaĝon estus ebla, sed malpli klara); aŭ kiam la adjektivo estas modifita de komparacia adverbo: tiu knabo estas pli malpeza ol lia frato je du kilogramoj; la "longulo" estis je tuta kapo pli alta, ol ĉiuj aliajz.

2. post adjektivoj signifantaj abundon aŭ senigon: abunda, graveda (graveda je astroj), piena, riĉa (je brutojZ ), sata, inkluziva, ekskluziva, kripla (je la dekstra kruro), dezerta, libera (je tiuj mankojZ), nuda, sena, senigita ktp.

3. post kelkaj adjektivoj, kies rilato al la suplementa substantivo estas malfacile difinebla: inda (je honoroZ), kapabla (je ĉioZ), kontenta (je sia sortoZ ), malsana (je la stomako), malseka (je sango); feliĉa je monludo, malfeliĉa je amo; lama (je ambaŭ piedojz ).

REKTA OBJEKTO

178 Rektan aŭ akuzativan objekton oni trovas post la transitivaj verboj (vd. § 119. A). Ne estas necese citi tiujn verbojn; oni rigardu la Plenan Ilustritan Vortaron pri la transitiveco aŭ netransitiveco de certa verbo.

Pri la objekto oni demandas per kion, kiun; per tia demando oni povas elserĉi la rektan objekton el frazo. Ekz-e: oni batis la knabon. - Kiun? La knabon. Do knabon estas la rekta objekto.

Kiuj ne havas devigan akuzativon en sia lingvo, tiuj povas, en okazo de dubo, orientiĝi pri la rekta objekto per tio, se la koncernan frazelementon ili anstataŭigas per la vira personpronomo, kiu havas en ĉiu lingvo apartan akuzativan formon. Ekz-e: oni batis la knabon - oni batis lin se la pronomo estas akuzativa ankaŭ la substantivo devas esti tia.

Rim. I. Estas (= ekzistas) postulas ne rektan objekton (kiel F, il y a; G es gibt), sed subjekton, do nominativon: estas aferoj, kiuj ... Same: restas, ŝajnas, mankas, aperas. Latinidlingvanoj ofte eraras pri tio, precipe ĉe postmetita subjekto kaj uzas erare akuzativon: ŝajnas eraron, ke ... ("sisterona akuzativo" tion nomis R. Schwartz laŭ tiu-urbeta gazeteto, en kiu svarmis tiaj eraroj).

Rim. II. La rekta objekto staras ĉiam en akuzativo, krom se ĝi estas:

a) pronome uzata numeralo: el la kvar pomoj, unu mi manĝis kaj tri mi kunportis; unu el viaj fratoj lasu ĉe miz. Tiaokaze oni metu la numeralon ĉiam antaŭ la subjekton aŭ post la predikaton, ne inter tiujn du.

b) kvanta adverbo: oni aŭdas multe da birdoj (multajn birdojn); donu al mi iom da kafo (malmultan kafon);diri kelke da vortojZ (kelkajn vortojn).

Kiam la rekta objekto estas enkondukita per la kvanta esprimo pli ol unu, oni rajtas uzi la nominativon: oni estus evitinta pli ol unu miskompreno, skribis Giosjean-Maupin, ĉar la analizo ja estas: pli multajn miskomprenojn ol unu miskompreno (vd. § 33, B. l.). Tamen, en tiaj okazoj Z. uzas la akuzativon: mi povus nutri pli ol unu familion, verŝajne pro la analogio de: pli ol du homojn; la akuzativigo estas cetere pli konsilinda, ĉar en kelkaj okazoj ĝi helpas forigi miskomprenon: unu ĉevalo helpas pli, ol unu homo (donas pli grandan helpon, ol unu homo); unu ĉevalo helpas pli ol unu homon (ne nur unu homon).

c) citaĵo: sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵojz (ŝtofon nomatan Bismark); mi sendas al vi 20 vortarojn, 5 "Gefratoj" kaj 5 "Neĝa Blovado"Z (5 librojn tiele nomatajn); la "Gazette de Lausanne" mi ricevisz. Kp. § 132, ll, Rim. ll.

d) aparta okazo estas la kunmetitaj adjektivoj (Kp. § 68c): ĉe ili Zamenhof, konforme al sia konstanta opinio, ke oni uzu akuzativon nur en okazo de klara neceso, akuzativigas nur la duan: mi ricevis vian vortareton "hebrea-internacian"; vortaron Esperanta-rusan. G. W.

 

 

DAŬRIGO https://janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/5-e-plena-analiza-gramatiko--daurigo-.html

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář