2-e Nova Plena Ilustrita Vortaro
*akuzativ/o Λ Kazo en diversaj lingvoj, kiu, se uzata sen prep., esprimas interalie la rektan objekton de la verbo; analoge en E-o la funkcio, markata de la morfemo n: uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativoZ. Rim. 1 Malkonsilinde estas uzi akuzativon anst. prep. kiu signifas deiron, formovon kaj tiel kontraŭdiras la almovan signifon: oni diru: eliri el urbo, ne: eliri urbon. Rim. 2 Z. uzis la akuzativon post agsubstantivo: akceptu mian koran dankon por la elekto min kiel honoran membron; la konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento […] forte subtenas la gentan ŝovinismon.
akuzativo de direktoZ. En E-o la uzo de n por montri la almovon, aŭ sola: mi veturos ParizonZ; aŭ post prep. ne montranta la almovon: mi vojaĝas en HispanujonZ; analoge, por montri novan staton, rezultantan de ago: disrompi vazon en mil pecojn; organizi popolon en regnon.
anstataŭa akuzativo. En E-o la uzo de n kiel anstataŭaĵo de prep. en la tempaj, daŭraj, mezuraj k.a. adjektoj: mi promenis la tutan tagonZ; la domo estas tri metrojn larĝa ktp.
sisterona akuzativoŜ (fm) Malĝusta uzo de la akuzativo (pro iama gazeteto, eldonata en Sisterono, kaj en kiu la akuzativo estis mistraktata): elingigu la sisteronajn akuzativojn!W.
Z = L.L.Zamenhof, Ŝ = R.Schwartz, W = G.Waringhien, pp = se paroli pri
Kompletan tekston de Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto vi povas legi tie ĉi:
http://vortaro.net/#akuzativo (necesas salutvorto de http://eo.lernu.net/index.php ) http://vortaro.net/
↑ reen al la enhavo → al la sekva ĉapitro 3-e Gramatiko de Malovec