Jdi na obsah Jdi na menu
 


13 hipotezoj - daŭrigo

3. 10. 2014


elsendojn kaj la Eo-movado mem ankaŭ ne posedas proprajn tiajn staciojn. Ekzistas neniu (signifa) Eo-gazeto, kiu estus aĉetebla en la kioskoj de la urboj. La Eo-movado mem posedas neniun vere interesan Eo-periodaĵon, precipe tagĵurnalon, kiu serioze raportus en E-o pri la aktualaj problemoj de la mondo, kaj neniu Eo-periodaĵo troveblas en la nacilingvaj listoj de aboneblaj gazetoj. Neniu signifa politikisto aŭ intelektulo en la mondo pledas por E-o. Neniu surstrata preterpasanto scias kio estas E-o. Neniu stratmontrilo indikas la vojon en Eo, neniu homo surstrate scipovas E-on, krom e-istoj, kiujn en sia vivo oni apenaŭ renkontas krom en Eo-aranĝoj mem. Neniu utila varo estas produktita de la Eo-movado, kaj E-o mankas grandparte kiel lingvo de la faka literaturo. Ktp. La Eo-movado eĉ ne klopodas plibonigi tiun staton. Ĉar la e-istoj neniam reale komprenis la mekanismojn de la funkciado de la “ekstera mondo”, ekzemple rilate la regulojn de la rilatoj kun politikaj instancoj kaj kun ĵurnalistoj kaj ankaŭ rilate la principojn de la lingvoinstruado, ili misfaris kaj fuŝis la rilatojn kun tiuj instancoj regule kaj konstante kun la rezulto, ke tiuj malserioze konsideris kaj ignoris la movadon de stranguloj, frenezuloj kaj utopiistoj (en la negativa senco). Aliflanke, la e-istoj kutime primokis kaj kondamnis siajn kritikantojn kiel ignorantojn kaj malkomprenantojn de historie grava afero kaj rifuzis iliajn konsiderojn kiel stultecon kaj kalumniojn. La fanatika “desubisma” propagando, la plumpaj klopodoj konvinki la “desuprajn” decidantojn pri la “supereco” de E-o kaj la subjektiva (aŭ neobjektiva) argumentado flanke de la e-istoj en la rilatoj kun edukministerioj, akademiaj kaj aliaj ŝtataj instancoj povis havi nur kontraŭproduktivajn sekvojn kaj kontribuis al tio, ke la ideoj de la e-istoj estis grandparte rifuzitaj. La stulta klopodo de iuj fanatikaj Eo-propagandistoj diskrediti la kritikantojn kaj mokantojn pri Esperanto, kiuj nomis la e-istojn “utopiistoj”, kiel la “utopiistojn” mem, perfekte ilustras la paranojon de certaj e-istoj, kiujn la realisma pensado evdente forlasis. Ĉiuj iom gravaj kaj signifaj homoj de la “ekstera mondo”, kiuj ne senkondiĉe apogis Esperanton, estis konsiderataj kiel malamikoj de Esperanto. La instruado de E-o povis esti nur eksperimenta kaj restis limigita al la porinfana kaj libertempa instruado kaj al efemeraj privataj ‘pedagogiaj’ iniciatoj, kies signifo estis grave supertaksita de la Eo-propagando, despli ke profesiecaj kaj modernaj instrumetodoj, lernmaterialoj kaj instruistoj raris aŭ entute mankis. La tradiciajn antaŭjuĝojn pri E-o la Eo-movado ne sukcesis elsarki ĉe la “ekstera mondo” dum 125 jaroj. Ĉi tiu fiasko kondukis al novaj frustracioj flanke de la e-istoj, pri kiuj ili grandparte mem kulpas. En Okcidento la fanatikaj/fundamentalismaj (Eo-) “pacedukistoj” kaj “pedagogoj” rakontis al siaj lernantoj plej diversajn strangaĵojn, teoriaĵojn kaj fantaziaĵojn pri E-o, tiel ke iliaj klopodoj ne povis trafi fekundan grundon, pasante preter la interesoj kaj bezonoj de la celpublikoj kaj devis finiĝi kiel eraraj en la sensignifeco. En orienta Eŭropo, kie E-o estis tro kunplektita kun la politiko kaj la ideologio, E-o verŝajne ankaŭ diskreditiĝis kaj malaktualiĝis kiel ‘komunisma afero’. Do, kulpigi la “eksteran mondon” pri la malsukceso de E-o do ne eblas. Ĉar la e-istoj fakte disponas nenion esencan, gravan, signifan kaj allogan, kio povus veki la intereson de la “ekstera mondo”, ĉi tiu “ekstera mondo” sekve ankaŭ ne interesiĝas pri E-o. Karakterize por la e-istoj ŝajnas ankaŭ esti, ke ili ŝajne apenaŭ reale interesiĝas pri la gravaj temoj kaj aktualaj problemoj de la “ekstera mondo”, tiel ke ili ĝenerale restis nereflektitaj en iliaj kunvenoj okazintaj en la “verda geto”, kie oni limigis siajn mediokrajn diskutojn al internaj problemoj, al banalaĵoj kaj bagatelaĵoj kaj okupiĝante ĉefe pri si mem. Ŝajnas, ke la Eo-movado ne kutimas esprimi iun vidpunkton pri grava monda temo, ankaŭ ne pri homaj rajtoj, paco kaj milito, kvankam la Eo-movado konsideras tiujn temojn iusence kernaj, integraj, fundamentaj kaj principaj. Ŝajnas do, ke la e-istoj kutime evitas temojn, kiuj ne koncernas E-on. Ĉu pri tiu stranga indiferenteco de la e-istoj rilate al gravaj mondaj temoj kulpas nur la tradicia neŭtraleco de la Eo-movado, estas malfacile diri.64 Ankaŭ la provo kaj klopodo enkonduki temojn, kiuj ne rilatas E-on, en la Eo-movadon, montriĝis malfacila afero. Tiu fatala kaj erara sinteno kaŭzis, ke la gravaj temoj kaj problemoj de la “ekstera mondo” restis nereflektitaj kaj netraktitaj de la Eo-publico kaj Eo-movado mem, eble kun kelkaj literaturaj esceptoj. Tial mankas ankaŭ grandparte la Eo-tradukoj de la moderna monda literaturo (ofte oni povas aŭdi la dubindan argumenton, ke traduki literaturajn verkojn al E-o ne necesas, ĉar ili jam ekzistas en la naciaj lingvoj kaj sekve ne estas bezonataj en E-o). Kvankam la Eo-movado okazigis en la pasinteco kelkajn komunajn seminariojn kaj konferencojn kun aliaj NROj, serioza kaj daŭra kunlaboro de la Eo-movado kun aliaj reprezentantoj de la civila socio praktike ne okazis kaj ne okazas, inter alie pro tio, ke tiuj NROj ne interesiĝas pri E-o kaj ĉar la Eo-movado evidente ne emas kunlabori kun tiuj NROj.
65


64 Ĉi tiun fenomenon de la indiferenteco pri eksteraj temoj kaj la fokusiteco al internaj problemoj praktike ilustras Eo-kongresoj, en kiuj prelegoj pri nee-istaj temoj kutime estas malbone vizitataj, ĉar la publiko ĝenerale ŝajnas preferi aranĝojn, kie oni traktas Eo-problemojn, eĉ se tie oni konstante ripetas kaj remaĉas la samajn malnovajn aferojn.
65 Por plibonigi la kunlaboron kun NROj oni povus sugesti al UEA translokiĝi al Bruselo, Strasburgo aŭ Ĝenevo, kie troviĝas la oficejoj de multaj NROj, ankaŭ por esti fizike pli proksimaj de ili.


10. Kiom longe ke Esperanto ne havos la oficialan statuson aŭ agnoskon de iu grava instanco kiel oficiale uzata lingvo, tiom longe ĝi restos privata iniciato kaj ne povos ludi publikan rolon en Eŭropo, UN ktp. Ŝajnas, ke la politikistoj de la ŝtatoj-membroj de EU kaj UN apogas la multlingvismon kiel dogmon kaj konsideras la anglan kiel realan universalan lingvon. Esperanto ludas nenian rolon, despli ke neniu politikisto persone pledas por la bezono aŭ dezirindeco de ‘artefarita’ lingvo, al kiu ĉia publika subteno ŝajne mankas. Krom eble en iuj privataj konferencoj, kiuj estas organizitaj de e-istoj mem kaj subvenciitaj per mono de UN kaj EU, ĉefe por trakti lingvajn, esperantistajn kaj EU/UN-temojn kaj en kiuj E-o servas kiel traduklingvo (kio en principo estas pozitiva afero),66 E-o neniam povis, povas kaj povos ludi oficialan rolon en la Eŭropa Unio (EU) aŭ UN kaj tie okupi iun oficialan pozicion en ties lingvopiramido (aŭ lingvohierarkio), ekzemple kiel help- aŭ traduklingvon, tiom longe ke al ĝi mankas la oficiala agnosko aŭ oficiala statuso kiel konstitucia lingvo en iu ajn membro-ŝtato de EU kaj UN. Al Eo eĉ mankas la statuso kiel lingvo de minoritato. Agnoskitaj povas esti nur Eo-organizaĵoj kiel NROj, kun kiuj EU, UN au unuopaj ŝtataj instancoj ktp. eventuale pretas kunlabori sur certaj kampoj. Sekve, ĉar kiel lingvo Eo oficiale ne ekzistas, plej verŝajne ĝi ankaŭ ne povas ludi ian rolon kadre de la oficialaj EU- kaj UN-konceptoj pri lingvolernado, helptradukado, multlingvismo, edukado aŭ io alia, spite al la kredo de iuj tro optimismaj e-istoj, kiuj asertas, ke tio estas principe ebla. Antaŭvideble, ankaŭ en estonteco la agnosko de E-o kiel oficiala lingvo en iu ajn ŝtato de Eŭropo restos ege malverŝajna (eĉ en San Marino aŭ Vatikano), same la aldono de E-o al la oficialaj lingvoj de UN (kio estus vera atingo por E-o). Ĉu al la eŭropanoj nur mankas la politika volo por enkonduki aŭ adopti E-on sur la ebenoj de EU kaj ties membro-ŝtatoj, kiel asertas iuj e-istoj kaj interlingvistoj, eble estas tro simpla kaj tro supraĵa klarigo, kiu ne kovras la tutan veron, ĉar la kialoj troviĝas pli profunde en la historio. Krom la politika volo flanke de eŭropaj kaj internaciaj politikistoj, mankas al E-o ankaŭ la kredinda objektiva kaj ĝenerale akceptita argumentaro, kiu estus necesa kaj decida por fari ĝin akceptebla en EU, UN ktp. (ekzemple analoge al la signifo de la latina lingvo, kiu daŭre estas vaste instruata kaj uzata en Eŭropo, kvankam ĝi ne estas oficiala lingvo de EU). La e-istoj ofte forgesas, ke E-o estas nur pure privata afero kaj ne disponas pri gravaj tradicio, apogo kaj lobio en Eŭropo (kvankam E-o kaj planlingvistiko ja estas esence eŭropaj fenomenoj). Se oni decidus enkonduki E-on, tiukaze eble ankaŭ aliaj intereso-grupoj (kiel la framasonoj, marksistoj, nudistoj aŭ rokmuzikistoj) insistus pri la deviga enkonduko de siaj ideoj kaj projektoj la lernejojn, kaj la katolika eklezio verŝajne komencus postuli la enkondukon de la romkatolikismo kiel ŝtatan religion (kion en Eŭropo oni volas ĝuste eviti), ktp. Oficiale, la ideo enkonduki iun ‘lingua franca’ en EU, eĉ se temas pri la angla lingvo, ne estas aktuala en la tagordo kaj tabua. Kiel konate, en EU validas la dogmo de la multlingvismo, ĉar la multlingveco de Eŭropo estas kaj restos konsiderata de la eŭropanoj kiel grava valoro en si mem, kiu estas ankaŭ integra faktoro de la eŭropa identeco.67 Eŭropo povas havi ĉi-rilate nur unu realan opcion: La multlingvismon.68 Arteficiale trudita eŭropa identeco ne estas akcepebla de la eŭropanoj. Pro tio, ankaŭ la akcepteco de Esperanto en Eŭropo estas tre malfacila. Pro tio, la strebado de la e-istoj por konvinki aŭ persvadi eŭropajn politikistojn kaj funkciulojn de EU pri la utileco, bezono aŭ eĉ neceso de la enkonduko de E-o69 ŝajnas esti dume sensenca, senespera kaj vana, despli ke neniu EU-instanco pledas por E-o aŭ pretas serioze konsideri la pledojn de la e-istoj (ĉiuj ĝisnunaj ‘lingvaj’ komisaroj malaprobe rilatis al E-o). Krom tio, oni povas supozi, ke la koncernaj instancoj de EU probable jam estas sufiĉe bone informitaj pri E-o kaj en principo konas la argumentaron de la e-istoj kaj do ne bezonas plian propagandan kampanjon flanke de la Eo-movado, despli se tiu kampanjo enhavas neobjektivajn, strangajn kaj stultajn ‘informojn’. La samaj principoj kaj reguloj cetere validas ĉe UN kaj Unesko (kie la sinteno al E-o eble estas iom pli favora) kaj ĉe la ŝtatoj mem (inter kiuj kelkaj tute favore rilatis/as al Eo). Konklude: Se la homaro (kaj la politiko) volintus adopti E-on kiel ‘universalan lingvon’, ĝi estus verŝajne jam delonge enkondukinta ĝin, eble eĉ sen la trudita fanatika propagando de la Eo-movado. Sed ĉar la premo, apogo, intereso, bezono kaj postulo flanke de la popoloj por enkonduki tian projekton mankis, ĝi ne estis enkondukita.

66 Ekzemple iuj konferencoj de EEU, UEA kaj iuj Landaj kaj Fakaj Asocioj aŭ la Nitobe-simpozioj (kiuj lastatempe bedaŭrinde ne plu okazis).
67 En tiu koncepto estas klare, ke ne ĉiuj lingvoj povas esti samnivele traktataj kaj uzataj en la praktiko, kvankam oni almenaŭ klopodas ne intence diskriminacii iun lingvon (kiel iuj e-istoj riproĉas al EU).
68 Vd. ekzemple: Christoph Pan, Beate Sibylle Pfeil: Die Volksgruppen in Europa. Ein Handbuch. Ethnos 56. Wien 2000.
69 Kiel sugestis ekzemple prof. Bociort (2007), kiu opinias, ke oni devas “konvinki politikistojn (…), ke la celoj de la Eo-movado kongruas kun la celoj de la internacia demokratia koncepto”.

11. La rolo kaj efiko de la interreto por Esperanto estas limigitaj kaj supertaksitaj. Ŝajnas, ke la e-istoj kredas, ke la interreto detruis tradiciajn organizajn strukturojn de la Eo-movado sed samtempe kredas, ke la interreto savos E-on. Kiel montras pluraj kazoj kaj ekzemploj, ŝajnas ke la rolo, utilo kaj potencialo de la interreto por la akirado de novaj materiaj kaj nemateriaj (t.e. homaj kaj kulturaj) resursoj por E-o estas treege supertaksitaj kaj limigitaj, kaj la investado de relative altaj monsumoj en diversajn Eo-retprojektojn estis/as verŝajne grandparte vana. Ŝajnas, ke per la klopodoj de la interreto la dezirataj rezultoj kaj efikoj kiel la renovigo de la Eo-movado kaj kreskigo de la membro-nombroj ĝis nun ne okazis kaj verŝajne ankaŭ estonte ne okazos (male, la membro-nombroj en la tradiciaj Eo-organizaĵoj stagnas aŭ eĉ falas, malgraŭ la interreto), ĉar la kaŭzo(j) situas en la Eo-movado mem. Iom draste kaj ĝenerale dirite: En la pasintaj jaroj eĉ unu nova e-isto ne aperis, kiu povus transpreni respondecojn en la tradiciaj Eo-organizaĵoj (plej drasta la situacio estas en UEA, kie de jardekoj pli malpli la samaj konataj funkciuloj sinsekvas en estraraj oficoj). Per aliaj vortoj: La propagandaj retujoj, per kiuj la Eo-movado celas allogi kaj varbi novulojn, tute ne sufiĉas por daŭre efika gajnado de novaj realaj e-istoj (mi ne parolas pri pseŭdo-e-istoj de la tipo Esperantotur k.s.). La imago de certaj Eo-propagandistoj, ke pere de la interreto eblas pli facile atingi la tutan homaron ol en la antaŭ-interreta epoko, estas teorie eble prava, sed en la praktiko tamen tro naiva kaj trompa. Kvankam miliardoj da uzantoj konstante cirkuladas kaj vagadas en la virtuala mondo de la interreto por serĉi ion interesan kaj utilan, por propagandi siajn ideojn aŭ postlasi siajn opiniojn kaj mesaĝojn, pri kiuj ili esperas, ke aliaj uzantoj ilin rimarkos kaj legos, unue estas nur relative malmultaj e-istoj, kiuj faras tion, due nur relative malmultaj uzantoj intence trafas Eo-retpaĝojn por serioze interesiĝi pri E-o aŭ por aliĝi al la Eo-movado. Povas esti, ke ĝis certa grado. tradiciaj (asociaj) strukturoj estas anstataŭitaj kaj anstataŭeblaj de novaj virtualaj strukturoj. Sed ŝajnas, ke la lojaleco en la interreto estas ĝenerale tre supraĵa kaj fragila kaj daŭras kutime nur tre mallonge (en cat-forumoj tiuj kontaktoj povas dauri pli longe.70 La pacienco de la uzantoj por resti pli longe sur unu konkreta retpaĝo estas tre malgranda kaj kutime daŭras ne pli longe ol kelkaj minutoj aŭ sekundoj. Ĉi tiu mallonga vizito-tempo estas decida por la uzantoj ĉu resti pli longe sur la elektitaj paĝo(j) kaj ĉu serioze ekinteresiĝi pri la prezentita temo. Okazas, ke kiel svarmoj la uzantoj vizitegas iun konkretan retpaĝon, se sur ĝi aperas iu sensacia novaĵo (ekzemple skandalo de Paris Hilton, elekto de nova nobelpremiito, balotoj en Usono, eŭrokrizo en Grekio, nova milito en Israelo, sensacia goalo en futbalo aŭ fiaskinta EU-pintkonferenco), tiel ke la komputiloj preskaŭ krevas, por svarme forlasi ĝin denove kaj perdi la intereson, kiam la aktualaĵo pasis. Kompare kun aliaj, la Eo-movado certe havas nenian similan aktualan sensacion por mesaĝi, tial uzantoj ne svarme vizitas Eo-retpaĝojn (kiam Fidel Castro siatempe proklamis sin “soldato de Esperanto“, tiu novaĵo ankaŭ ne skuis la mondon, kaj la katolika homaro ne amase lernas Eon, kvankam la papo en Romo diras dufoje jare siajn salutvortojn en E-o).71 Tiel funkcias la merkatika logiko en la interreto (vd. la koncernan fakliteraturon). Supozeble ekzistas retpaĝoj, ekzemple pri Elvis Presley, Beatles, Rolling Stones, kancero kaj aidoso, usona politiko, nacisocialismo, indiĝenaj popoloj en centra Ameriko, sovaĝaj bestoj en Afriko, virinoj en la araba mondo, milito en Sirio aŭ revolucio en Egiptio, kiujn vizitas miloj aŭ milionoj da homoj, dum la retpaĝoj de la Eo-movado (ekzemple pri denaskismo, afrika agado, UEA, Civito aŭ SAT) estas multoble malpli ofte frekventataj. La teknikaj statistikoj, kiujn la interret-provajderoj provizas al la retestroj kaj klientoj kaj kiuj indikas milojn da vizitoj de iuj Eo-retpaĝoj, donas neniun realan informon pri la kvalito de la koncernaj uzantoj kaj pri ilia reala interesiĝo pri E-o, sed precipe nutras la iluziojn de la dubinda, blufa kaj fanfarona Eo-propagando, sed evidente apenaŭ generas novajn realajn esperantistojn, asociajn membrecojn aŭ gazet-abonojn.72 La ĉefajn amaskontaktojn en la mondo nuntempe absorbas vaste utiligataj sociaj retoj kiel Fejsbuko, Tvitero, JuTubo k.a., kiuj kunigas pli ol 2 miliardoj da uzantoj (ĉi tiu cifero verŝajne jam estas eksa). La mobilizado de homoj per Esperanto per tiuj medioj ĝis nun ne okazis. En tiu giganta senlima universo de virtualaj informoj kaj kontaktoj la izolitaj, nekonataj kaj privataj Eo-retportaloj komplete perdiĝas kaj havas neniun veran ŝancon esti reale konsiderataj kaj utiligataj, despli ke ili estas grandparte

70 Sed kiel montras ekzemple Libera Folio, la diskutoj en tiu forumo estas ne aparte fruktodonaj kaj grandparte sensencaj, ĉar el la komentoj kaj kritikoj tie faritaj la Eo-movado ŝajne ne eltiras la necesajn konsekvencojn. Kritikistoj, kiuj substance kontraŭdiras la opinion de la Esperanto-“mainstream”-plimulto, estas tuj suspektataj kiel speco de anti-esperantistoj aŭ klasifikitaj kiel mensmalsanuloj. Sed tiu sama sinteno estis observebla en principo jem en la antaŭ-interrertepokaj Eo-organizaĵoj.
71 Certan valoron de sensacia novaĵo eble havis la komuniko pri la pereo de la franca Eo-akademiano F. Simmonet en incendio, kiu aperis en loka franca gazeto.
72 Tia iluzio estas ekzemple lernu.net, pri kiu Tonkin fieras, ke oni registris la centmilan membriĝon. Sed kie estas tiuj centmil novaj ‘e-istoj’? Alia kurioza afero estas la situacio de la Eo-lernado kaj -reklamado en Hungario (vd. http://www.liberafolio.org/2013/esperanto-reklamo-1-7-milion-foje-dum-1-jaro-en-hungario).

seninteresaj kaj sensubstancaj. Lige kun tio alia problemo estas, ke oni tute ne atingas la publikon, kiun oni celas atingi, eĉ ne per la teknike plej perfekte faritaj retpaĝoj (ekzemple en Afriko, Azio kaj Latinameriko, kie multaj homoj ne havas aliron al la interreto). Kaj la e-istojn mem en Eŭropo kaj Nordameriko, kiuj plejparte utiligas la interreton, mem la uzado de tiuj propagandaj retportaloj ne tro interesas, ĉar krom kelkaj informoj kaj dubindaj komentoj ili enhavas nenion interesan aŭ utilan, eĉ ne reklamon. Esperanta Vikipedio estas malproksima de scienca (aŭ faka) utiligeblo kaj la traduka kvalito de Guglo estas tro malbona (sed tio ne malhelpas, ke tiuj projektoj estas senkritike laŭdataj kaj propagandataj de la UEA-estraro kaj de aliaj73 kiel epokfaraj ktp., ĉar ili havas Eo-version74). Krom kelkaj vere inovaciaj retprojektoj, kiuj reale kreis novajn plusvalorojn kaj sukcese implementis la novajn teknologiojn (ekzemple la elektronika librokatalogo de UEA, la enretigo de NPIV sub vortaro.net, Libera Folio, TROVANTO kaj la rete disponeblaj skanitaj Eo-revuoj de la viena nacia biblioteko), la plimulto de la ceteraj retprojektoj de la Eo-movado daŭre aplikas malnovtipajn metodojn. Ankaŭ la interretaj diskutforumoj ne superas la kompare primitivan nivelon de banala kaj efemera ĉat-babilado, kiun ĉiu serioza homo rajtas eviti kaj forgesi. Granda problemo de la interreta laboro estas ankaŭ, ke la retpaĝoj rapide malaktualiĝas kaj ke mankas sufiĉaj (homaj kaj monaj) resursoj kaj kapacitoj por ilin konstante renovigadi, aktualigadi kaj redaktadi. La datena rubaĵo, kiun tiuj neaktualigitaj retpaĝoj ofte postlasas, estas sufiĉe ĉagrena sperto por la uzantoj, kiuj serĉas ion esencan kaj aktualan. Sed la konstanta aktualigado povas esti temporaba kaj multekosta ekzerco por retestroj kaj sponsoroj, kiuj devas funkciigi kaj financi tiujn projektojn, se ili devas esti farataj profesie. Ankaŭ tiun ĉi aspekton la responsuloj de retprojektoj subtaksis. Sendube, la komputila kaj la interreta teknologioj, kiuj apartenas al la plej geniaj kaj revoluciaj inventoj kaj atingoj de la homaro, povas efike helpi kontaktojn, subteni aktivecojn kaj rapide akceli la interŝanĝon de informoj, en neniam antaŭe konata maniero. Sed ili havas ankaŭ siajn limojn, sian propran logikon kaj siajn malavantaĝojn, kiuj povas havi rektajn pozitivajn aŭ negativajn sekvojn por la (laboro kaj psiko de la) homoj kaj kiujn oni devas koni, se oni volas sukcese labori per tiuj rimedoj. Fakte, nek la interreto mem, nek la ŝanĝiĝinta rilat- kaj komunikad-kulturo en si mem, kiun la interreto kaŭzis (kaj kio estas kutima afero kiam la teknologioj ŝanĝiĝas), estas la ĉefa problemo, sed la malkapablo de la Eo-movado adapti sin al tiuj profundaj kulturaj kaj strukturaj ŝanĝoj por efike utiligi la novajn teknologiojn por la propra avantaĝo, kaj por krei novajn plusvalorojn.75 Eĉ se multaj e-istoj aktive utiligas (konsumas) la interreton, tio ne signifas, ke E-o estas multe utiligita kaj savita. Kredi, ke la interreto anstataŭas la tradiciajn produktojn, estas eraro (vd. la ekzemplojn de la anstataŭado de paperaj gazetoj per retaj gazetoj, presitaj libroj per elektronikaj libroj k.s.). La problemo estas, ke la plimulto de Eo-organizaĵoj tute ne disponas strategion aŭ vizion perinterretan, ĉar mankas la ideoj, fantazio, kapabloj, talentoj, fakaj konoj, spertoj, fakuloj kaj mono. Tiel ŝajnas, ke en la “virtuala” mondo la e-istoj ripetas en principo la samajn erarojn, kiujn ili jam faris en la antaŭ-interreta epoko. Alia heredaĵo de la malnova pensmaniero estas, ke oni hezitas publikigi interesajn artikolojn en la interreto kaj preferas presi ilin en izolitaj fakrevuoj, kiuj estas kutime malfacile akireblaj, se oni ne abonas ilin. Aliflanke, multaj interesaj publicaĵoj aperintaj en interreto mankas en bibliografioj ktp.76 Do, nur post profunda kaj serioza analizo de tiuj procezoj kaj problemoj ekzistos la senco plani kaj krei novajn kaj multekostajn retportalojn, kiuj estas promesplenaj kaj povas garantii certagradan longdaŭran efikon. Anstataŭ vane investi grandajn sumojn en novajn retprojektojn, kies utilo kaj kvalito estas dubindaj kaj kies rezultoj necertaj, la Eo-movado prefere unuavice plibonigu la kvaliton de sia informado, interna kaj ekstera, per la interreto. Poste oni pripensu, kiaj enhavoj kaj servoj povus esti utilaj por la uzado de E-o kaj por e-istoj, malnovaj kaj novaj. Novuloj aŭtomate aperos, se ili malkovras ion interesan kaj utilan. Malgraŭ ĉiuj problemoj tamen ŝajnas, ke la bona volo en la Eo-movado ja ekzistas, sed ial oni ne kapablas efektivigi ĝin, tiel ke aperu bonaj rezultoj kaj novaj realaj sukcesoj per kaj sen la interreto.

73 Vd. La Ondo de Esperanto 1/2013.
74 Groteska kazo lige kun la gugla tradukmaŝino estis iu ‚oficiala’ tradukaĵo, kiun la israela UEA-estrarano Amri Wandel, kiu plej laŭte propagandis la guglan tradukmaŝinon, faris en 2011 lige kun la forpaso de Josi Ŝemer, el la hebrea lingvo al E-o, uzante la guglan tradukilon, kaj publikigis ĝin en interreto. La traduko montriĝis tiom fuŝa kaj mizera, tiel ke la aŭtoro devis, post admono, retiri kaj redakte korekti ĝin ‚mane’ por esti publikigebla. Pozitive ĉe Vikipedio estas, ke ĝi provizas Eo-terminojn, kiuj ne ekzistas en PIV.
75 Ekzemple pri la nova retujo de UEA ‘respondecas’ UEA-funkciuloj, kiuj ne vere interesiĝas kaj praktike ne fakas pri la interreta teknologio kaj kies ĵurnalisma kompetento estas limigita.
76 Retpaĝoj ofte malaperas (kaj kun ili ankaŭ iuj dokumentoj, kiuj en si mem estus tute utiligeblaj kaj valoraj). Pro tio estas malfacile inkluzivi tiajn materialojn en bibliografioj, pro kio iuj bibliografiantoj simple rezignas.

12. Pri la fiasko de la Esperanto-movado kaj la mizero de Esperanto kulpas la esperantistoj mem. Esperanton ruinigis la e-istoj mem. Povas esti, ke, kiel la e-istoj kredas, aliaj kulpas pro la fiasko de E-o. Do, ne la angla lingvo aŭ Usono aŭ la kapitalismo aŭ la liberismo aŭ la interreto nek la “ekstera mondo” nek la idistoj kulpas pri la fiasko de Esperanto kiel “mondlingvo”, sed unuavice kulpas la fatalaj miskalkuloj, fuŝoj kaj eraroj de la Eo-movado, do pri la mizero de E-o kulpas la e-istoj mem. Kulpas ilia ideologieca, naiva kaj unuflanka-subjektiva traktado de la aferoj, ilia fanfarona kaj blufa, ĉarlatana kaj mensoga Eo-propagando, ilia neobjektiva informado pri Eo, ilia nerealisma perceptado de la “ekstera mondo”, al kiu ili prezentas Eon kiel ion “superan”, “genian” kaj “nepre necesan”, kvankam E-o estas vaste ignorata de la homaro kaj ĝia stato grandparte mizera kaj senespera. Kulpas la sektemaj, fundamentalismaj, radikalismaj, ekstremismaj, alternativismaj kaj utopiismaj trajtoj de la Eo-movado, kulpas la malprofesieco, la malkompetenteco, la provizoreco kaj la neefikeco de la Eo-agado, la banaleco kaj stulteco de la diskutoj, la blinda (kaj vana) entuziasmo, la ridindeco kaj abarteco de la Eo-propagandistoj kaj, kiel dirite, la fatalaj eraroj faritaj de la Eo-movado en la pasinteco. Ĉio tio kondukis al misaj pritaksoj, falsaj konkludoj kaj eraraj pozicioj rilate la defendadon de la “sankta afero”, al la bizara supertaksado de ĝia signifo kaj al la groteska idealigo kaj nekritika traktado de la propraj aferoj, kaj finfine al la nekredindeco de la asertoj kaj argumentoj de la Eo-movado ĉe la “ekstera mondo” kaj al ĥimera kaj fantoma bildo de Eo mem. Pro tiuj kaŭzoj kaj problemoj suferas praktike ĉiuj Eo-organizaĵoj kaj ĉiuj seriozaj e-istoj, kiuj vane baraktis/as kontraŭ la idiotismo de la Eo-propagando, gvidita grandparte de malkompetentuloj, stranguloj kaj stultuloj, kies menso ofte ŝajnas esti programita kontraŭ la racio. La baza problemo de la Eo-movado estas, ke ĝi servas kiel ideala platformo por la agado de plej diversaj idiotoj kaj kretenoj, kiuj mem ne rimarkas, ke ili preskaŭ totale ruinigas en si mem seriozan projekton per sia abvoja maniero trakti kaj vidi la aferojn. La longdaŭraj regado kaj kontrolado de la Eo-movado fare de la Eo-fundamentalistoj kaj de la samaj malnovaj amikaroj, koterioj kaj ties lakeoj,77 kiuj dominas la diskutojn kaj decidojn en estraroj, komitatoj kaj komisionoj ekde jardekoj, per sia praktika pasiveco kaj kretena, infaneca kaj sensenca diskutado blokas kaj malhelpas la spiritan renoviĝon de la Eo-movado, kiun ĝi tiom bezonus. La ‘tradicia’ sinteno kaj pensmaniero de tiuj funkciuloj, kiuj ne nur neniam reale reanalizis la verecon, aktualecon kaj taŭgecon de siaj propraj konvinkoj, opinioj kaj vidpunktoj, kiujn ili rigide defendadis dum la tuta vivo, iliaj rigida kaj sistema rifuzemo rilate al la kritiko, opinioj kaj ideoj esprimitaj de aliaj, kiuj ne kongruas kun la propraj, kaŭzis, ke la potenciale interesita publiko estis forpuŝita kaj definitive perdita por E-o; ilia malkapablo reformi kaj modernigi la Eo-movadon kaj solvi ĝiajn problemojn, kvankam ili kelkfoje eĉ parolis kaj skribis pri la neceso de ŝanĝoj kaj reformoj, kondukis E-on al gravega stagnado kaj profunda ekzista krizo, eĉ en la sakstraton kaj en dilemon, verŝajne en la abismon sen reala ŝanco por eliro. La problemo estas, ke la regantaj movadaj klikoj, al kiuj naiveco, hipokriteco, malhonesteco kaj ciniko ne estas fremdaj, ne nur vetis je la malĝustaj politikaj partneroj,78 sed ankaŭ ne havis taŭgajn ideojn por alternativa strategio je la dispono por renkonti la defiojn de la 21a jarcento krom la reproduktado de foruzitaj receptoj de la ‘malnova vino en novaj tuboj’. La vero estas, ke tiuj klikoj nur ŝajnigis seriozecon, sed ili baze neglektis la problemojn de la afero, kies solvado tute ne interesis ilin, ĉar ili sciis, ke ĝi ne estas solvebla. Se temis pri konkretaj temoj kaj solvendaj problemoj, ili ne sciis kion fari, prezentis iun nebulan ideon, pri kiu post la kongreso neniu plu parolis, aŭ silentis, malaperis, kabeis. Post kiam ili vane vetis je la komunistoj, kaj je Unesko, iuj ankaŭ je EU, kiuj praktike nenion povis fari por E-o, ili vetis je la interreto, aŭ eble sekrete je Soros (la “plej fia kapitalisto de la mondo”, kiu tamen estas konata kiel sponsoro de noblaj projektoj), sed ankaŭ tio montriĝis nur iluzio. Oni povas nur esperi, ke tiuj fiaskintaj funkciuloj baldaŭ forlasos la Eo-scenon.79 Anstataŭ al la “fina venko” ili kondukis Eon al la fina velko. Eĉ pli katastrofe: Dum jardekoj tiuj ‘gvidantoj’ de la Eo-movado nutris la iluziojn de miloj de e-istoj per belaj paroladoj, kiuj kiel en religia sekto sincere kredis iliajn vortojn kaj frazojn kaj ne rimarkis, ke ili estis trompitaj. Sed ĉar la novaj aŭ pli junaj e-istoj ofte ripetas esence la samtipajn argumentojn pri E-o, kiujn jam la malnovaj generacioj disvastigis, ekzistas nur malgranda espero, ke io

77 Karakterize por tiuj koterioj estas, ke ili ne nur konstante flatas, laŭdas, aplaŭdas, dankas, mencias, invitas kaj referencas unu la aliajn, sendepende de la (mal)signifo kaj (mal)valoro de iliaj diroj kaj faroj. Ili ankaŭ strebas al la plena kontrolado de la Eo-movado, kiun ili parte utiligas ankaŭ kiel platformon por siaj privataj kaj profesiaj celoj. En principo ĉiuj gravaj pozicioj, premioj kaj honoraj titoloj estas disdonitaj inter la anoj de tiuj koterioj. Eĉ por gravaj funkcioj la konvenaj kronprincoj estas jam sufiĉe frue anticipe trovitaj en la sama medio kaj staras je la dispono por la ‘elekto’ (ĝenerala publika diskuto kutime ne okazas, sed nur formala aprobo fare de la sama koterio mem), por ebligi al la malnovaj gvidantoj daŭre okupi la povon en la Eo-movado.
78 Alude al iu eldiro de H. Tonkin en iu intervjuo publikigita en la festlibro je lia honoro en 2010.
79 La ĉefajn personojn, kiujn la aŭtoro de la hipotezoj konsideras kulpaj kaj respondecaj kaj kiuj devus laŭ li nun forlasi tiun scenon, vd. sub http://www.liberafolio.org/2012/la-hanoja-kongresa-rezolucio#1344270720.

ŝanĝiĝos aŭ pliboniĝos en la tradicia ‘mentaleco’ de la e-istoj, inter kiuj tamen troviĝas ankaŭ kelkaj, kiuj perdis la iluziojn kaj komprenis, ke la revo estas elrevita kaj la lingva eksperimento finita.80

Resume: Ĝis nun ni kritike traktis kaj analizis 12 punktojn, kiuj ŝajnas esti centraj simboloj por konsistigi la ‘filozofion’ aŭ ‘teorion’ aŭ ‘doktrinon’ aŭ ideologion de Esperanto kaj kiuj do estas, implicite aŭ eksplicite, konsidereblaj kiel integraj teoriaj eroj, funckiiloj, apogiloj aŭ pilieroj de tiu filozofio’, aŭ ‘teorio’, aŭ ‘doktrino’ aŭ ideologio: 1. Esperantismo (kiel difinita en 1905) aŭ “interna ideo” (sed ne homaranismo de Zamenhof kaj juddevenaj konsideroj), 2. Facila lingvo, 3. Idealismo, alternativismo kaj utopiismo, 4. Kritiko de la (hegemonio de la) angla lingvo, 5. Ĉefe maldekstra politika orientiĝo, 6. Valoroj de humanismo, pacismo kaj homaj rajtoj, 7. Neŭtraleco, 8. Interlingvistiko, 9. Komplikaj rilatoj kun la “ekstera mondo” kiel amiko kaj malamiko, 10. Strebo al la oficiala statuso kiel help- aŭ laborlingvo en mondaj organizaĵoj, 11. Interreto (prefere ol printmedioj) kiel rimedo por disvastigi la aferon, 12. Kredo ke pri la malsukceso de E-o kulpas ne la e-istoj sed aliaj. Laŭ nia kritiko, la signifo de la menciitaj trajtoj estis senlime troigitaj de la esperantistoj por karakterizi kaj propagandi la Esperanto-projekton, tiel ke ili fariĝis centraj punktoj de la t.n. Esperanto-mitologio,81 kaj eĉ pli malbone - perdis la kredindecon ĉe la “ekstera mondo“ kaj eĉ ĉe parto de la e-istaro mem, kies nombro reduktiĝas pli kaj pli. Je la fino, ni volas kiel 13an punkton ankoraŭ aldoni la konsideron, ke Esperanto verŝajne malaperos, se la e-istoj ne kapablos kaj ne sukcesos renovigi ĝin.

13. Esperanto malaperos se ĝi ne sukcesos kvazaŭ reinventi sin. Povas esti, ke, kiel la e-istoj kredas, iam en la estonteco E-o aŭ alia planlingvo venkos kaj estos enkondukita mondskale. Pri la krizo kaj degenero de la Eo-movado kaj la ŝrumpado de asociaj membraroj estis jam diversokaze faritaj provoj klarigi la fenomenon. Ĉio menciita estis en principo pli malpli trafa kaj prava, kvankam eble ne kompleta kaj iom supraĵe kaj precipe nesufiĉe honeste traktita kaj ne ĝisfine pripensita kaj analizita. Ŝajnas, ke la e-istojn malgraŭ ĉia pseŭdo-optimismo ĉirkaŭas tre malagrabla sento de krizega situacio, kiun ili evidente ankoraŭ ne pretas honesti konfesi kaj eltiri el ĝi la ĝustajn kaj necesajn konkludojn. Mi ne pretendas liveri plenan analizon de la fenomenoj kaj problemaro, pro kiuj E-o suferas. Oni povus fari longegan konkludan analizon, sed resume oni povas limigi la konsiderojn al la sekvantaj konstatoj kaj asertoj pri la faktoroj, kiuj kaŭzis kaj influis la krizon kaj degeneron de E-o. Kun la krizo kaj degenero de E-o koincidis la malapero de la ‘malnova mondo’ – fakte estas inverse (en tio la falo de la komunismaj reĝimoj, la fino de la Malvarma Milito, la malfermo de la landlimoj kaj la globala venko de la borsa kapitalismo (kiu ŝajne fajfas pri socialaj valoroj) ludis centran rolon.82 En tiu unika historia procezo E-o evidente perdis sian signifon, sian pozicion, ĉar ĝi ne plu estis bezonata kaj utila por la politika propagando kaj por la turismo en orienta Eŭropo, kiu liberiĝis de la politika kaj socia kontrolado fare de la komunistoj, kiuj totale ruinigis tiujn landojn, politike, ekonomie, socie-morale. La landaj Eo-asocioj perdis la subvenciojn de la ŝtato, fariĝis privataj organizaĵoj, pri kiuj preskaŭ neniu plu volis serioze okupiĝi, kaj rapide disfalis. Eĉ kiel hobio E-o perdis sian signifon, ĉar la homoj en la iamaj socialismaj landoj ne plu havis tempon okupiĝi pri E-o kaj iom post iom perdis la intereson pri ĝi, ĉar ili devis okupiĝi pri aliaj vivekziste pli esencaj taskoj. Pri la eventuala politika-ideologia diskreditiĝo de E-o ni parolis supre. Tiel okazis, ke kun la komunisma sistemo ankaŭ la Eo-movado estis preskaŭ tute forbalaita. Sed ankaŭ en okcidenta Eŭropo kaj aliloke en la mondo oni opiniis, ke E-o definitive ne povas ludi la rolon, kiun iam ĝi celis ludi.83 Por la ekonomio, komerco kaj

80 Sur la relanĉita retpaĝaro de uea.org oni legas esence la saman malnovan propagandan blufan fatrason, kiun oni legis ankaŭ en la malnovaj finvenkismaj informilaroj. Ŝajnas, ke UEA ignoris la kritikon aŭ nenion lernis el ĝi.
81 Pri la Eo-“mitologio” jam okupiĝis en simpla priskriba formo sed populara kaj trafa maniero M. Sikosek en la libro Esperanto sen mitoj.
82 Ĉi tie mi ne diskutas, ĉu la kapitalismo estas bona aŭ ne. Cetere iam iu sovetia e-isto, se mi bone memoras Podkaminer, klopodis pruvi, ke en la kapitalismo E-o ludas malpli grandan rolon ol en la socialismo kaj ke ĝi povas havi favorajn perspektivojn nur en la socialismo. Povas esti ke ankoraŭ aliaj faktoroj malfortigis Eon, ekzemple la krizo de diversaj tradiciaj sociaj, politikaj kaj religiaj movadoj (kvankam en 2000-10 la membraro de la katolika eklezio kreskis tutmonde je 20%), la perdo de la kredo en ideologiojn, la ŝanĝiĝoj en la vivkutimoj kaj pensmaniero de la socio ktp., ĉar ĉio tio altgrade subfosis la valorojn, kiuj validis dum longa tempo en la ‘malnova mondo’ kaj je kiuj ankaŭ multaj e-istoj kredis. La nova rolo de la angla lingvo estis traktita jam supre.
83 La Eo-elsendoj de Svisa Radio Internacia estis abolitaj en 1992 ĝuste kun la argumento de la responsuloj de la radiostacio (kiel obeantoj de la svisa registaro), ke la angla lingvo transprenis la rolon, kiun Eo volis ludi. Ĉe Pola Radio funkciis verŝajne similaj pensstrukturoj flanke de la gvidantaro, kvakam la nuligo de la polaj Eo-elsendoj estis longe prokrastita kaj

scienco/tekniko E-o havis nenian signifon, kaj la Eo-kulturo troviĝis en mizera stato. Nenie en la mondo E-o havis la statuson kiel lingvo, nenie E-o estis oficialigita (eble kun iuj sensignifaj esceptoj). Do, Eo fariĝis speco de ĥimero, aŭ fantomo, bela memoraĵo el pasintaj tempoj, pri kiu la novaj generacioj nenion plu scias. Tio estas ne nur seniluziiga, sed katastrofa rezulto post 125 jaroj da propagando por E-o. Pro la manko de materia kaj kultura substanco E-o, kiu esence restis limigita al siaj funkciadoj jen kiel bela niĉa hobio de simplaj naivaj libertempo-revuloj (precipe en Okcidento), jen kiel taŭga rimedo cinike uzita de senskrupulaj ruzaj kaj hipokritaj oportunistoj kaj ĉarlatanoj por profesiaj celoj por fari dubindan politikan propagandon (precipe en Oriento) – ambaŭ flankoj ruinigis E-on –, fariĝis seninteresa kaj malgrava muzea objekto kaj perdis siajn iamajn allogon, aktualecon kaj politikan apogon. Nek la argumento pri la lernfacileco de E-o povis ankoraŭ helpi al ĝia saviĝo, nek la dubinda certigo, ke la enkonduko de ‘neŭtrala’ internacia planlingvo solvos la ‘lingvan problemon’ en la mondo aŭ entute plibonigos la mondon, konvinkis la ‘homaron’ kaj la politikistojn pri la neceso enkonduki tian lingvon. Tiaj asertoj estis nuraj fabeloj, same kiel la dubindaj diraĵoj kaj skribaĵoj pri paco, amikeco kaj amo, estis nuraj fabeloj de iuj ĉarlatanoj kaj propagandistoj, ekzistantaj praktike en ĉiuj landoj kie ekzistas e-istoj, kiujn kredis kaj rakontis nur la e-istoj, kies senlima fantazio kaj kies iluzioj per tia kredo estis nutritaj. Tiu drastega kaj tragika signifoperdo sendube havis fatalajn sekvojn por la internacia utiligo de E-o. La internaciajn rilatojn pli efike efektivigas kaj priservas la naciaj lingvoj, antaŭ ĉio la angla lingvo, kiu kvazaŭ venkis kiel universala ‘lingua franca’, fakte jam delonge (oni ofte forgesas la fakton, ke jam en la tempo de Volapük la angla lingvo ludis internacie elstaran rolon). Post 1989/90, kiu praktike povas esti konsiderata kiel la jaro de la morto de Esperanto (kvankam E-o ŝajne estas senmorta), la angla lingvo ricevis, inter alie pro la enkonduko de la interreto, kiu estis inventita kaj evoluigita en Usono,84 tutmonde novan grandan puŝon antaŭen (intertempe la angla lingvo nombras minimume 1,5 miliardojn da uzantoj ĉe 375 milionoj da denaskaj parolantoj). Laŭ tiuj ciferoj la angla lingvo estas la plej multe parolata lingvo en la mondo.85 Certe, la manko de la politika volo ludis ian rolon por la nedezirindeco kaj fiasko de E-o kiel ‘mondlingvo’, sed sen pliaj klarigoj tiu argumento estas tro supraĵa kaj ne sufiĉas. La e-istoj ofte forgesas, ke la enkonduko de planlingvo neniam estis serioze debatita kaj restis senŝanca, malgraŭ iuj esperodonaj (sed efemeraj) rezolucioj en Ligo de Nacioj kaj Unesko, kiuj devis stimuli la politikan interesiĝon de la membro-ŝtatoj kaj nutris la troan optimismon de la e-istoj. Malgraŭ tiuj rezolucioj, neniu serioza politika forto en la mondo iam ajn reale interesiĝis kaj okupiĝis pri la enkonduko de planlingvo, eble kun la escepto de portempa provizora, eksperimenta kaj fakultativa lerneja instruado. Montriĝis, ke la amasoj ne profitis la lernadon de E-o, ĉar ili konsideris ĝin ne sufiĉe universale disvastiĝinta (ĉi tiu punkto eble estas la plej esenca, plej objektiva kaj plej vera el ĉiuj problemoj de E-o). Kutime la homoj respondis al la demando pri E-o: “Bela ideo, sed la angla venkis”. La politikistoj hezitis aŭ rifuzis fari konkretajn decidojn favore al E-o, kvankam ekzistis kelkaj amikoj de la ideo. Por la enkonduko de E-o mankis la ĝenerala desuba premo kaj apogo de la popoloj mem por pravigi ĝian enkondukon per desupra decido aŭ post demokratia baloto. Tiel, la diskuto pri E-o kaj la Eo-agado restis ne nur altgrade efemera, sed ankaŭ limigita precipe al privataj NRO-cirkloj kaj iniciatoj de e-istoj, laŭ sia graveco eĉ ne kompareblaj kun tiuj kun NROj, kiuj okupiĝas pri verdismo kaj ekologio, samseksemo, virinaj rajtoj k.s., ĉar tiuj kampoj estas esencaj kaj altrange aktualaj politikaj postuloj.86 Estas do klare, ke ne eblas ĉefe kulpigi la francojn, britojn aŭ usonanojn, al kiuj la e-istoj volonte riproĉas la praktikadon de “lingva hegemonio” aŭ “lingva imperiismo” per siaj nacilingvoj, kaj ke ili evitis, malhelpis kaj finfine faligis la enkondukon de planlingvo, konkrete: E-o. Ankaŭ la ĉinoj, rusoj, vjetnamanoj, irananoj, araboj, kubanoj ktp. (kiujn la e-istoj konsideras mem viktimoj de la okcidenta koloniismo kaj iusence la ‘naturaj’ aliancanoj de la Eo-movado) ne enkondukis E-on en siajn lernejajn programojn. La fakto estas, ke ĉie en la mondo mankis la premisoj kaj kondiĉoj, la interesiĝo, la akcepteco kaj la deziro por enkonduki kaj adopti planlingvon, eĉ ĉe la ‘lingve’ laŭdire plej subpremitaj fariĝis aktuala nur post la aliĝo de PL al EU. La radiostacioj en Havano kaj Pekino daŭre misuzas E-on por politika propagando kaj tiel do faras al E-o tre malutilan servon (kvankam la e-istoj ĝenerale erare kredas la malon).

84 Pli ol 80% de la elektronikaj datenoj estas anglalingvaj.
85 Ĝia ‘konkurenco’ estas nur la lingvoj ĉina (1,10 miliardo da uzantoj ĉe 982 milionoj da denaskaj parolantoj), hindia (650/460), hispana (420/330), franca (370/79), araba (300/206), rusa (275/165), portugala (235/216), bengala (233/215), germana (185/105), japana (128/127) kaj korea (78/78). En la statistiko pri plej multe parolataj lingvoj en la mondo oni povas forgesi E-on, ĉar kun siaj kelkmil parolantoj ĝi simple ne aperas en ĝi. Vd. http://www.weltsprachen.net. Pri la sociologia evoluo de la lingvoj okupiĝis precipe la lingvisto Harald Haarmann.
86 En GDR la Eo-asocio kaj interlingvistiko havis la saman oficialan statuson kiel la fotografoj, filatelistoj, naturamikoj, konservistoj de monumentoj, amatoraj historiistoj, k.s. (kadre de la Kulturligo).

popoloj. Samtempe, la Eo-movado mem simple restis tro malforta kaj tro malsignifa por atingi decidojn pri pli vasta enkonduko de E-o. Tiel, la tuta projekto restis iluzio de la e-istoj kaj ties simpatiantoj. Por aparteni al la Eo-movado eĉ ne necesis bone scipovi la lingvon, kio klarigas la ĝenerale malaltan lingvan nivelon de la e-istoj.
Malgraŭ tio, la Eo-movado ne povas plendi. Ĝi ludis sufiĉe fortan rolon en la 20-a jarcento, atingante sian kulminon en la 60-80-aj jaroj, precipe en 1987 per la plej granda UK en la historio de la planlingva movado. La Eo-movado ludis sian historion rolon en konkreta historia periodo, aŭ kunteksto, kiam furoris la lukto kontraŭ la koloniismo, la subpremado kaj ekspluatado de popoloj, kontraŭ la naciismo, ŝovinismo kaj imperiismo. La Eo-movado povis profiti de la fluo de grandaj maldekstrismaj idealismaj, alternativismaj kaj utopiismaj politikaj-ideologiaj movadoj, kiel la marksismo-socialismo-komunismo, kiuj furoris en la 20-a jarcento kaj kulminis en formo de socialismaj ŝtatoj, kie E-o ŝajnis trafi idealan simbiozon kun la reganta vtata ideologio. Post la kolapso de la socialismaj ŝtatoj en 1989 ankaŭ la kun ili ligita ideologio ŝajnis perdi sian aktualecon, sian signifon kaj sian influon (kvankam la subpremado de la homaj rajtoj kaj la sociaj maljustecoj en la mondo ne finiĝis, kaj kvankam la socialistoj kaj komunistoj kredas, ke la marksismo ankoraŭ ne mortis). Alian triumfon E
-o festis, kiam la e-istoj povis proklami, ke ĝi venkis ĉiujn aliajn planlingvajn konkurentojn, kio okazis plej malfrue en la 50-aj jaroj. Sed tio jam estis ĉio.
Sed en la ‘nova mondo’, en kiu la novaj generacioj ne plu konas E-on, videble aktualas tute aliaj politikaj prioritatoj kaj sociaj valoroj ol la enkonduko de internacia ’neŭtrala’ planlingvo: Komence de la 21-a jarcento la naciaj registaroj kaj internaciaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj devas konsideri prioritatojn kiel la lukton kontraŭ la malriĉeco, malsato kaj senlaboreco ĉie en la mondo, kontraŭ la ekspluatado de infanoj kaj la senalfabetismo, kiel la preventon de ĉiuspecaj malsanoj kiel aidoso, tuberkulozo kaj malario, kiel la lukton kontraŭ la demografiaj malekvilibroj kaj la laŭnombra plimultiĝo de parto de la homaro, la malpurigo de la natur-ĉirkaŭaĵo, ktp. Oni devas okupiĝi pri la protekto de la klimato kaj pejzaĝoj, la garantiado de sufiĉaj nutraĵoj, pura trinkakvo kaj vivnecesaj naturresursoj, pri la evitado de detruaj naturkatastrofoj kaj de la militoj, pri la akcelo de la armea malarmado kaj pri la prevento de la terorismo. Atingitaj devas esti la daŭraj politika kaj ekonomia stabilecoj, la socia paco kaj la pli justa disdivido de la mono kaj de la riĉeco. Ŝajnas, ke en tiuj evoluprocezoj la ideo de internacia planlingvo kredeble ludas nenian rolon.
Do, pri la degenero kaj fiasko de E-o kulpis parte eksteraj kaj parte internaj kaŭzoj, kiuj devus esti ankoraŭ pli profunde kaj detale analizitaj de la Eo-movado. Sub la aktualaj ĝeneralaj kaj movadaj cirkonstancoj, la perspektivoj de Eo kiel lingvo kaj movado ŝajnas esti ĉiukaze pesimismaj: Pro la atendebla drasta ŝrumpado de membraroj de Eo-organizaĵoj kaj pro la iom-postioma forvelkado de la postmilita generacio kaj kun ĝi la malaperado de malnovaj Eo-strukturoj, Esperanto, egale ĉu “finvenkisme” aŭ “raŭmisme” perceptita kaj propagandita, havos nenian realan perspektivon aŭ estontecon ludi la rolon de “mondlingvo”, eĉ ne de “help-“ aŭ “laborlingvo” de ajna internacia organizaĵo. Ŝajnas, ke neniuj novaj potencialaj publikoj ankoraŭ interesiĝas pri ĝi, aliĝos al ĝi kaj engaĝiĝos por ĝi (krom eble la eterna samtipa feria publiko, kiu havas por E-o mem kiel lingvo nenian veran valoron). La intelekta kaj spirita potencoj kaj potencialoj de la Eo-movado grandparte elĉerpiĝis, ĝia kultura, scienca kaj profesia niveloj estas simple tro malaltaj por povi ludi elstaran internacian rolon. La intelekta produktiveco en la Eo-movado estas ege malforta. La Eo-movado pli kaj pli reduktiĝis al klubejo ĉefe por izolitaj veteranoj, kiuj serĉas kontakton kun aliaj samideanoj por diskuti siajn asociajn problemojn. Sed tio apenaŭ interesas la “eksteran mondon”, kaj por krokodili, aligatori kaj kajmani oni ne bezonas E-on. Kun tre malmultaj esceptoj oni ne povas profesie apliki kaj utiligi E-on, kaj tiuj, kiuj profesie okupiĝas pri E-o, ne vere produktas novajn plusvalorojn por E-o mem, sed nur rutine administras asociojn, pli malpli sen senco kaj sen celo. Ankaŭ turismi oni povas pli bone sen E-o. Do, al la Eo-movado mankas ĉiurilate la seriozeco. La Eo-movado tro forte faras la impreson de iom ridinda libertempa plezur- kaj amuz-movado, kun trajtoj de protestmovado kaj savmovado (aŭ pacmovado), en kiu ĉiu ajn strangulo, kutime ne kvalifikita por tia ofico, povas ludi la rolon de prezidanto, ĝenerala sekretario, direktoro, ĉefredaktoro, konsulo, profesoro, ktp. aŭ nomi sin tia. Se E-o estonte do volos ludi pli seriozan rolon, ĝi devos emancipiĝi de la pseŭdaj, ĥimeraj kaj blufaj strukturoj kaj adopti la strukturojn de la “ekstera mondo”.

Mankas nuntempe ankaŭ la reala merkato por novaj libroj, kiu terure stagnas,87 kaj mankas la atento al novaj intelektaj kaj kulturaj produktoj en E-o (kiel eble ankoraŭ en pli forta grado antaŭ 1990). La indiferenteco en la Eo-movado verŝajne jam en tiu grado progresis, ke neniu, nek e-istoj, nek nee-istoj, plu reale interesiĝas pri nove skribitaj verkoj io ajn alia produktita en la lingvo E-o, ĉar tiu ĉi lingvo estas ĝenerale konsiderata kiel pseŭdo-lingvo sen ajna signifo kaj prestiĝo ie ajn krom en la Eo-movado. Sed kion fari, se la malmultaj Eo-eldonejoj eĉ ne plu volas riski produkti librojn en E-o ? Investi tempon kaj monon en la verkadon kaj produktadon de tiaj libroj apenaŭ plu havas sencon kaj ne valoras la penon kaj la monon, ĉar ili malbone vendiĝas kaj estas apenaŭ reale atentataj, legataj kaj diskutataj de la Eo-movadanoj mem. La furorlistoj de Eo-librovendejoj montras, ke la e-istoj ŝajne preferas aĉeti grandparte malmultekostajn banalaĵojn kaj bagatelaĵojn.88 Tiel, la Eo-literaturo, al kiu mankas novaj talentaj kaj interesaj verkistoj, kaj kiu jam nun ŝimas en la keloj de bibliotekaj arkivoj kaj stokiĝas nevendita en la libroservoj de la Eo-movado por atendi iaman forĵetadon, rapide eksmodiĝos, degeneros kaj malaperos, formortos.89 Alia problemo de la Eo-movado estas, ke multaj e-istoj kutime mem nur malofte utiligas kaj aplikas E-on, krom en kongresoj kaj dum la korespondado.
Esperanton ne detruis unuavice la naiveco, idealismo, utopiismo aŭ la iluzioj de la e-istoj, sed ĝin ruinigis antaŭ ĉio la unuflanka fanfarona, blufa kaj subjektivisma propagandismo, la informa primitivismo (sur la nivelo de ‘budoj’, ‘standoj’ kaj ‘flugfolioj’, T-ĉemizoj, glumarkoj, insignoj, verdaj steloj, stultetaj kantoj ktp.), la kultura sensubstanceco, la ideologia malhonesteco kaj la politika hipokriteco de la Eo-movado kaj la diletanteco de la Eo-agado, kiu fariĝis grandparte sensenca. Por la renoviĝo de E-o esence estus bezonataj la rezigno pri la ĝisnunaj propaganda idiotismo, idea sektemo, fuŝa kaj anarkiema amatoreco, ideologia maldekstremo, politika oportunismo, malhonesteco antaŭ la historio. Ĉio tio estis kaj estas veneno por la reputacio de E-o kaj interlingvistiko. Ankaŭ la nebula intermiksado de E-o kun diversaj aliaj kuriozaj ideologioj, politikaj, filozofiaj, sociaj kaj religiaj, devus esti forlasita por eviti la impreson, ke E-o estas speco de savarmeo aŭ religia sekto, kiu predikas la pacon, amikecon kaj amon (kiuj en si mem estas belaj valoroj, sed por la apliko de E-o devus ludi, laŭ mia opinio, en principo neniun rolon, ĉar unuavice E-o estas nur lingvo kaj ne filozofio aŭ ideologio, krom tio la pacon, amikecon kaj amon predikas jam aliaj por tiuj taskoj pli koncernataj movadoj90). Kiam E-o estos ‘purigita’ de tiuj ideologiaj elementoj kaj influoj kaj kiam la e-istoj komprenis, ke ili nur ĝenas la veran progreson de E-o, tiam oni eble povos serioze konsideri E-on kaj diskuti pri ĝi sur nova fundamento.
Precipe la negativa evoluo de la membro-nombroj estas aparte timiga: Se UEA perdas ĉiujare 200-400 individuajn membrojn, kaj tia opcio estas tute reala, oni devas timi, ke plej malfrue post 10-20 jaroj UEA restos en principo sen individuaj membroj. Tio validos por la Eo-movado, se ĝi ne kapablos oferti pli utilajn servojn, pli interesajn ideojn kaj pli allogan programon por la membroj, novaj kaj malnovaj kaj tiel renovigi sin deinterne.91 Se UEA (kaj la landaj asocioj) ne sukcesos reale anstataŭi la malnovajn membrojn kaj realtigi la membro-nombron, tiukaze povas esti, ke la ĝenerala erozio okazos eĉ pli rapide. En tio cetere estas komplete duarange, kiu estas kaj estos la prezidanto de UEA, – iu dua Privat, Lapenna aŭ Tonkin probable ne plu aperos.92 La iom putra sistemo UEA kun ties intelekte malaltnivela kaj propagandeca informstilo kaj subevoluinta interna diskutkulturo povas bone plufunkcii tiom longe ke ekzistos la mono por financi ĝin, eĉ se tio havas neniun sencon; tio koncernas precipe la

87 La evoluon de la Eo-libroproduktado vd. http://sezonoj.ru/2013/02/libroj2012/#more-3791. Laŭ tiu ĉi statistiko oni povas konkludi, ke la libroproduktado montras tendencojn de reduktiĝo “aŭ” stagnado, malgraŭ mirinde pli alta paĝonombro en 2012 rilate al la antaŭa jaro (sed ne rilate al 2010). En grava daŭra krizo troviĝas lernolibroj/vortaroj, originala kaj traduka beletroj (kvankam minimuma pliboniĝo je kelkaj titoloj rilate al la antaŭa jaro), interlingvistiko, historio/movado, scienco kaj tekniko, kiuj ludas preskaŭ neniun rolon. Oficiale ekzistas 78 eldonejoj.
88 Vd. ekzemple http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz137.htm kaj http://katalogo.uea.org/index.php?st=list. La „furorlistoj“ de la sekvaj jaroj, kiuj estis publikigitaj en presitaj revuoj, montris similajn trajtojn. UEA kontestadas tiun impreson per la klarigo, ke tiuj furolistoj respegulos nur parton de la vendoj dum difinita momento, ekzemple en UK, kaj ke dumjare la klientoj aĉetas ankaŭ aliajn kaj ne nur “bagatelajn” librojn.
89 Estas bele, ke oni ciferecigis tiujn verkojn listigitajn ekzemple sur http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj#books, sed kiu emas legi tiujn malnovajn tekstojn? Aliflanke mankas la plimulto de la moderna literaturo en Eo-traduko.
90 Restas la problemo solvi kion fari kun la Fakaj Asocioj de la Eo-movado pri religio, filozofio, ktp. Prefere ili utiligu E-on nur por privataj celoj.
91 Eĉ Tonkin ŝajne jam seniluziiĝis kaj trovis necese mallaŭdi la “konsterne tradician kongresan programon” de la hanoja UK (La Ondo de Esperanto 2/2013, p. 16).
92 La cignokanton pri UEA Tonkin prezentis per sia prelego en Roterdamo en novembro 2012. Kun Fettes kiel prezidanto ekzistas la danĝero, ke UEA povus fariĝi komplete sensignifa organizaĵo. Pri la dilemo rilate la elekton de nova prezidanto vd. http://www.liberafolio.org/2012/fettes-ebla-sekva-prezidanto-de-uea kaj http://sezonoj.ru/2013/01/kz-2.

funkciigon de la Centra Oficejo en Roterdamo, kiu faras la tutan praktikan laboron de UEA (pro kio ĝi certe meritas ne nur kritikon, sed ankaŭ laŭdon kaj dankon) per salajritaj dungitoj (kiujn, kiel konate, la Eo-movado ĝenerale ne povas permesi al si, ĉar mankas sufiĉaj monrimedoj). Sanaj financoj esence dependos de la membro- kaj kongres-kotizoj, kiuj malpliiĝos, se la membraro kaj partoprenantaro ŝrumpos. Ŝajnas, ke UEA timas reformojn kiel la diablo timas la konsekritan akvon, ekzemple por redukti diversajn administrajn dimensiojn kaj balastajn strukturojn,93 por gajni pli da kapacitoj sur la kampoj de la altnivelaj kaj profesiecaj informado, organizado kaj eldonado. Kuraĝaj reform-paŝoj estus bonvenaj! 94 Malgraŭ tiuj negativaj tendencoj, probable ankaŭ en estonteco dise tra la mondo aperos unuopaj e-istoj kaj okazos agadoj kaj kongresoj kun kelkdek aŭ kelkcent e-istoj, tiel ke la Eo-movado pluekzistos, kvankam kvante kaj kvalite sur tre malalta nivelo kaj grandparte ekster kaj sen la “ekstera mondo”, kio estas eraro. Kiel ajn, sen antaŭa reala kaj objektiva analizado de la aktuala situacio kaj de la ekzistantaj problemoj de la Eo-movado kaj sen ekzamenado de realaj reform- kaj transform-scenaroj apenaŭ havas sencon daŭrigi la Eo-agadon laŭ la ĝisnunaj kutimoj kaj kriterioj, metodoj kaj strategioj, proponitaj de UEA.95 Ĉi tiu analizo devus esti farita nun, kune kun fakuloj (eventuale eksteraj) kaj kun la eltiro de la ĝustaj konkludoj. Antaŭ ol pensi pri iu ajn politika agnosko aŭ lerneja enkonduko, la lingvo E-o devus unue pruvi siajn realan produktivecon, kulturan potencon (aŭ valoron), sian praktikan utilon, siajn lingvan maturecon kaj altan intelektan nivelon kaj ke ĝi kapablas krei realajn plusvalorojn. Tio la lingvo povas fari sen socia movado, ĉar E-o devus priservi kaj kontentigi unuavice pli altnivelajn utilojn kaj bezonojn ekster la kutimaj kafoklaĉo, amikara kunestado kaj semajnfina, somera/vintra, festotaga aŭ novjara turismo, kie E-o ĝis nun funkciis grandparte nur kiel preteksto, kvazaŭ kiel ludilo por infanoj. Tio estas malserioza por universala projekto, kiu havas pli altnivelajn ambiciojn. E-o devus esti levita sur intelekte kaj kulture pli altan nivelon! Tiam, novaj potencialaj publikoj, interesataj pri E-o, eventuale povus esti allogitaj kaj rikoltitaj inter verkistoj kaj publicistoj, kiuj ŝatus diskonigi sian verkaron pere de E-o, aŭ inter sciencistoj, kiuj eventuale rekomencus interesiĝi pri E-o kaj interlingvistiko. Tiam eble ankaŭ nacilingvaj eldonistoj pretus aperigi interesajn verkojn pri interlingvistikaj temoj.96 Per aliaj vortoj: E-o povos ludi realan rolon nur kiam la “ekstera mondo”, t.e. kiam la ‘neesperantistoj’ ĝin komencos reale percepti kaj utiligi kaj kiam E-o funkcios ne nur teorie, sed ankaŭ praktike kiel reala lingvo de la kulturo kaj civilizo. Kiel dirite: Prefere sen Eo-movado kaj sen e-istoj, ĉar per sia dubinda agado ili nur ĝenas kaj malhelpas la progreson de E-o. Sociaj utopioj realiĝas, kiam ekzistas la reala bezono por ilia realiĝo. Ĉu iam ekzistos la reala bezono por la enkonduko de planlingvo laŭ la imago de la e-istoj, oni ne povas antaŭdiri, kvankam oni povas forte dubi. Plej verŝajne tiun ideon oni proponos ankaŭ en estonteco, ĉar ŝajnas, ke la ideo mem pri “komuna lingvo” apartenas al la rezervujo de homaj idealoj, kvankam nuntempe la periodo por la amasa Eo-apogmovado ŝajnas esti forpasinta, Kiel ajn la historio finiĝos, ŝajnas, ke la Eo-movado estos devigata iusence iel reinventi sin mem, por ke Esperanto fariĝu vere bona lingvo, konforme al la modernaj sociaj bezonoj, kaj laŭ la malnova moto: Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia (Zamenhof).
* * *
Dum pli ol 30 jaroj de sia vivo (ekde 1979) la aŭtoro de ĉi tiuj hipotezoj investis (volonte kaj libervole) ne malmulte da tempo por Esperanto kaj interlingvistiko. Kompreneble li neniam estis naiva kaj kredis je la ‘fina venko’ de E-o, aŭ je la ‘lingva justeco97 kaj paco’ en la mondo per E-o, kaj li ankaŭ neniam kredis je la danĝereco de la angla lingvo. Sed li utiligis E-on ĉefe por praktikaj bezonoj kaj celoj, en ligo kun siaj studado kaj profesio, sed ankaŭ por la hobio, libertempo kaj turismo, kaj por verkado. Li ankaŭ tute ne bedaŭras, ke li okupiĝis pri E-o. Tamen, iam en sia vivo oni atingas certan limon, ĉe kiu oni demandas sin pri la senco de iu okupiĝo. La konkludo estas: E-o faris neniujn substancajn progresojn (precipe post 1990) kaj intelekte-kulture povas promesi nenion novan, kion oni povus konsideri

93 Mi pensas unuavice al la administrado de la enorma kvanto de UEA-kontoj kaj la tenadon de Landaj kaj Fakaj Asocioj.
94 Konsiderindajn proponojn por reformoj de UEA faris ankaŭ Nikola Rašić.
95 Mian kritikon de la lastatempe proponita Strategia Vizio de UEA vd. sub http://www.planlingvoj.ch/UEA-strategio.pdf.
96 Kiel tio lastatempe okazis ĉe la eldonejoj Harrassowitz en Germanio, Nomos kaj Austeria en Pollando.
97 La mondo restus same justa aŭ maljusta kun aŭ sen la enkonduko de Esperanto, ĉar la problemoj de la justeco en la mondo ne dependas de la “lingva problemo”.


interesa.98 Pro seniluziiĝo pri la magraj rezultoj el tiu investado de tempo, energio kaj mono, la aŭtoro decidis rezigni pri la afero. Ĉiukaze li almenaŭ ne plu emas partopreni Eo-aranĝojn tiom longe ke ili havas nenion interesan por trakti kaj fari. Lige kun tio post 2007 li eksmembriĝis el ĉiuj Eo-organizaĵoj, ĉesigis pagi kotizojn kaj do en principo forlasis la Eo-movadon. El UEA li eksiĝis post kiam ĝi akceptis altan honoran ordenon de la vjetnama registaro (julio 2012), kion li trovas neakceptebla el la vidpunktoj de movadaj neŭtraleco, ideologio kaj politiko.99 Lia espero, ke aperos novaj, pli interesaj kaj valoraj e-istoj, kun kiuj eblas utile diskuti kaj racie kunlabori, estis draste trompita. Anstataŭ hipokritado, pugolekado, flatado, plaĉado kaj oportunismo, la aŭtoro do elektis la malpli agrablan vojon de la substanca kritikado, kontraŭstarado kaj konfrontado. Por ricevi la liberecon por la kritikado, li devis persone distanciĝi de ĉio e-ista kaj praktike de ĉiuj e-istoj. Sed ĉar li ŝatas la lingvon Esperanto, li eble daŭrigos verki en ĉi tiu lingvo. Sed ankaŭ tiu aktiveco senkompate estos ĉesigita, kiam maturiĝos la konvinko, ke ankaŭ tio perdis sian sencon kaj utilon.


© Finredaktita kaj publikigita la 1an de decembro 2012 sur www.planlingvoj.ch, www.zamenhof.ch. Iomete prilaborita kaj aktualigita en februaro 2013.

La teksto povas esti republikigita en ajnaj revuoj, festlibroj kaj sur retpaĝoj, kun indiko de la origina fonto.

PS La teksto ne estis verkita kiel venĝo aŭ finkalkulo kun unuopaj personoj, sed kun la intenco kritiki la eraran strategion de la Eo-movado kaj la sensencan Eo-propagandon. La ĉefaj intencoj estas atingi, ke la pensmaniero de la e-istoj ŝanĝiĝu, ke ilia strategio estu modifita kaj ke la ĝisnuna sektema maniero en la laboro kaj informado estu forlasita. Ĉi-okaze mi devas tuj diri, ke mi estas sufiĉe pesimisma rilate tiujn intencojn kaj esperojn, ĉar ŝajnas al mi, ke la Eo-movado estis lanĉita kaj ekzistas ĝuste por apliki, praktiki kaj vivi tiun sekteman manieron de la agado kaj argumentado kiel ni konas ĝin ĝis nun. Despli ke mi ne vidas novajn personecojn, kiuj povus ŝanĝi la praktikojn de la e-istoj en la de mi intencita direkto (fakte la plimulto de la iamaj kritikantoj forlasis la Eo-movadon). Ŝajnas, ke estas malfacile imagi alitipan Eo-movadon, kaj povas esti, ke alia Eo-movado ne povas ekzisti kaj ne eblas, kvankam mi opinias, ke la “valoroj“, implicite kaj eksplicite menciitaj en ĉi tiu hipotezaro, povus esti difinitaj kaj efektivigitaj ankaŭ sur pli racia fundamento. Sed oni devas konscii, ke la e-istoj, kiuj imagas la praktikadon kaj enkondukon de E-o laŭ mia maniero kaj kiuj argumentas simile kiel mi, prezentas evidente treege malgrandan malplimulton, dum la t.n. “ĝisostaj finvenkistoj“ ŝajne formas la grandegan plimulton de la e-istaro, la gvidantaron de UEA kaj de ties Landaj kaj Fakaj Asocioj (kvankam en tiuj asocioj ekzistas finvenkistoj kun nuancitaj vidpunktoj). Ĉar povas esti, ke la e-istoj mem ne kredas je la “fina venko“ kaj ke ili kontentiĝas pri la hobia-turisma praktikado de E-o, kiun ili povas plene realigi kadre de la libertempa plezurmovado, en kiu ĉiuj strangaĵoj kaj absurdaĵoj estas eblaj kaj permesitaj. Eĉ instrui ion ajn al tiu publiko perdis sian sencon, kaj la klerigaj klopodoj en tiuj medioj grandskale fiaskis. Tio ŝajnas esti finfine la plej kerna kaj plej esenca problemo de E-o. La aŭtoro, kiu venis al la konkludo, ke la tuta “finvenkisma” propagando havas neniun sencon kaj kondukis al neniuj sukceso kaj progreso de E-o, prilaboradis la hipotezaron dum proksimume unu jaro, kun prilaborado en februaro 2013. La 13 hipotezoj servas al la aŭtoro kiel bazo por pluobservi la movadon kaj mezuri ĝiajn progresojn aŭ ĝian degeneron. En tiu senco, li relegos ilin post unu jaro por kontroli, ĉu io ŝanĝiĝis en la Eo-movado. Pri rekomendoj al la adreso de la Eo-movado la aŭtoro rezignis, ĉar ili estas implice dedukteblaj el la hipotezaro mem. Konkretajn sugestojn li donas en la sube prezentitaj rezoluci-proponojn. La Eo-movado devas mem eltiri la ĝustajn konkludojn el tiu kritiko.
Plej lasta rimarko: Post la legado de la supre prezentita teksto iuj legantoj eble opinias, ke estas malvere kaj malĝuste kion la aŭtoro skribis. Iuj estas verŝajne eĉ senlime konsternitaj pri la opinioj, eldiroj kaj asertoj, kiujn ili trovis en tiuj hipotezoj. Tio estas tute normala reago. Sed, juĝu mem. Mi estas certa, ke multajn punktojn supre menciitajn vi neniam pripensis kiel e-isto. Post iom da meditado povas esti, ke vi venos al similaj opinioj kaj konkludoj. La celo de miaj hipotezoj ne estas ruinigi la validan mondkoncepton de certaj e-istoj, kiuj ĝis nun sincere kredis tiujn ‘mitojn’, same kiel kredantoj de
98 La eterna teda litanio, ripetata de la ĉiam samaj e-istoj pri laŭdiraj sukcesoj de E-o, kiu aperas ĉiujare en la unua numero de La Ondo de Esperanto, montras, ke la Eo-movado fakte havas nenion vere interesan por oferti al la publiko, ankaŭ ne al la malnova e-ista.
99 La akcepto de tiu vjetnama medalo estis ankaŭ la decida motivo, kial la aŭtoro retiris la manuskripton de sia libro pri Ferdinand kaj Hector Hodler, kiun li speciale kompilis laŭ mendo de UEA, sed kies eldonon UEA ial daŭre prokrastis, favore al aliaj eldonaĵoj. La enhavo kaj antaŭparolo al tiu libro estas troveblaj sub http://www.planlingvoj.ch/Hector_Hodler_lia_vivo_verko_enhavo.pdf.

religiaj eklezioj kredas mitojn de sia institucio. La celo estas konduki, eble eĉ iusence eduki tiujn e-istojn al pli sobra, pli realisma kaj pli objektiva konsiderado de la problemoj de la Esperanto-movado kaj de E-o mem.
* * *
Aldonaĵo:
PRINCIPAJ IDEOJ POR VERKI NOVTIPAJN ESPERANTO-REZOLUCIOJN
ALTERNATIVA MODELO POR TEKSTO POR KONGRESA REZOLUCIO (Hanojo 2012)
Daŭrigante kaj flegante la spiritan heredaĵon kaj la humanismajn ideojn kaj tradiciojn de L.L. Zamenhof kaj aliaj internaciistoj kaj pacistoj kiel Hector Hodler, Edmond Privat, Ivo Lapenna, Andreo Cseh, Tibor Sekelj, Nguyen Minh Kinh kaj de aliaj gravaj personecoj de la internacia Esperanto-movado, Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras per rezolucio alprenita de la partoprenantoj de la 97a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta inter X kaj Y en Hanojo: 1. Esperantistoj el la tuta mondo esprimas sian ĝojon kaj dankemon, ke ili havis la raran okazon vojaĝi al Vjetnamio por partopreni la 97an Universalan Kongreson de Esperanto kaj ke ili povis renkontiĝi kun vjetnamaj kaj aliaj aziaj esperantistoj. 2. Alilandaj esperantistoj deklaras sian solidarecon kun la vjetnamaj esperantistoj kaj laŭ siaj ebloj kaj per siaj fortoj klopodas ilin helpi kaj subteni en la poresperanta agado. UEA klopodas sur pli alta nivelo inkluzivi la vjetnaman Esperanto-movadon en la internacian kunlaboron. Tiucele, ĝi nomumis specialan komisiiton de UEA, kiu helpas la disponigon de utilaj rimedoj por lernado kaj utiligado de Esperanto kiel lingvo en scienco, kulturo, klerigo, ekonomio, teknologio, interlingvistiko kaj aliaj kampoj kaj branĉoj. Precipe la Honoraj Membroj de UEA esprimas sian intereson stimuli la internacian kunlaboron kun individuaj vjetnamaj kaj aliaj aziaj esperantistoj per konkretaj agadoj. 3. UEA sugestas al la vjetnamaj esperantistoj daŭrigi la eldonadon de la vjetnama literaturo en Esperanto kadre de la Fremdlingva Eldonejo en Hanojo kaj petas la vjetnaman registaron apogi Esperanton en formo de disponigo de financaj rimedoj tiucele. 4. UEA invitas la vjetnamajn esperantistojn partopreni en la laboro pri Strategia Plano de UEA kaj en la aktiveco kadre de la fakaj komisionoj de UEA, same en la Komitato de UEA. UEA estus kontenta kaj sentus sin honorita foje povi engaĝi estraranon el Vjetnamio. 5. UEA kuraĝigas la esperantistojn en Vjetnamio pli ofte utiligi la interreton por efektivigi siajn kontaktojn per Esperanto kun alilandaj esperantistoj. Por tiu celo UEA rekomendas aktive utiligi la Delegitan Reton de la Jarlibro de UEA. 6. Kiel organizaĵo, kiu adoptis en sia Statuto paragrafon pri homaj rajtoj, sekvante la principaron de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj de 1948, UEA, kiu mem ne estas homrajta, sed esence plurisma kaj en principo politike neŭtrala organizaĵo, insistas pri la deviga neceso ĉiurilate respektadi la homajn rajtojn de la civitanoj en ĉiuj landoj de la mondo, inkluzive de la rajtoj de la esperantistoj, al kiu ajn socia tendenco ili apartenas, kaj precipe de etnaj kaj religiaj minoritatoj. 7. Kiel neregistara organizaĵo en “konsulta partnereco” kun Unesko, UEA celas intensigi sian kunlaboron kun aliaj neregistaraj organizaĵoj en la mondo, kiuj sekvas similajn celojn kiel UEA, kaj volonte kunlaborus ankaŭ kun organizaĵoj de la vjetnama civilsocia. 8. Memorante la historion de Vjetnamio, UEA alte estimas la heroecon de la vjetnama popolo dum ties naciliberiga batalo, neniam forgesas la multnombrajn viktimojn, kiujn ĉiuflanke kaŭzis la siatempaj konfliktoj, militoj kaj amasteroro. UEA esprimas sian kontenton pri la solidareco kun la vjetnama popolo, kiu en la 60aj kaj 70aj jaroj okazis en la propraj vicoj de diversaj flankoj de la tutmonda esperantistaro, kaj en “Okcidento” kaj “Oriento”. UEA deziras al la tuta vjetnama nacio pacan kaj prosperan estontecon. 9. UEA dankas al la vjetnama registaro pro la invito kaj kunorganizado de la 97a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, dankas pro la ĉeesto de s-ino vicprezidanto XY en la kongresa inaŭguro kaj dankas pro la atribuo de alta ŝtata distingo “Medalo de Amikeco”, pro kio UEA sentas sin honorita.100 Kun granda ĝojo ni ricevis la konfirmon, ke la gvidanto de la vjetnama revolucio, Ho Chi Minh, estas konsiderata de Vjetnamio kiel unua esperantisto de la lando. 10. UEA ĝojas kaj esperas revidi vjetnamajn esperantistojn dum la venontaj Universalaj Kongresoj, kiuj okazos en la jaroj 2013 kaj 2014 en Rejkjaviko kaj Bonaero.101
* * *
ALTERNATIVA MODELO POR TEKSTO POR KONGRESA REZOLUCIO (Kopenhago 2011) Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras per rezolucio alprenita de la partoprenantoj de la 96a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta inter X kaj Y en Kopenhago (Danlando): 1. Esperantistoj el 66 landoj kunvenis en Kopenhago inter alie por diskuti, kadre de la kongresa temo, pri “Internacia Jaro de la Junularo: dialogo kaj interkompreno”. En la koncerna debato estis substrekita la tradicie grava kontribo de la junularo al la socio, kiu devos alfronti novajn defiojn ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp. La kongresanoj estas konvinkitaj, ke en tiu intergeneracia debato ankaŭ la esperantistoj povus fari signifan kontribuon per siaj unikaj spertoj pri lingvaj demandoj. 2. Kongresante en unu el la plej modernaj landoj de la mondo kun sia alte evoluintaj demokratio kaj interhoma toleremo, la esperantistoj, kiuj reprezentas movadon kun la tradicioj de la intergenta toleremo kaj amikeco inter la homoj sendepende de ties nacieco, raso, sekso, religio kaj sociaj demandoj, sentas sin spirite hejme en Danlando kaj vere ĝuas la idee stimulan etoson de la libereco kaj de la internacieco, kiuj regas en tiu apudmaraj lando kaj urbo Kopenhago. 3. Kiel interlingvistoj ni deziras aparte atentigi pri la signifa historia rolo de la mondfamaj danaj lingvosciencistoj Rasmus Christian Rask (1787-1832) kaj precipe Otto Jespersen (1860-1943), kiu estis frua subtenanto de Esperanto kaj poste kreis la internacian planlingvon Novial. 4. Aparte ni deziras mencii la ekzemplon de unu pola sinjorino, kiu estas nerekte ligita kun Esperanto kaj kiu vivas ekde 1971 kun sia familio en Kopenhago: Felicja Raszkin-Nowak (*1924). Ŝia onklo estis la fama esperantisto Jakobo Szapiro en Bjalistoko, kiu perforte pereis dum la holokaŭsto. Sinjorino Raszkin verkis mirindan memorlibron, kies titolo estas Mia Stelo kaj kiu imprese rakontas la historion de ŝia familio en la bjalistoka geto kaj de ŝia kortuŝa sorto mem. Post la apero en la pola, angla, dana, germana kaj hebrea (?) lingvoj, la libro estis tradukita ankaŭ al Esperanto, en kiu ĝi aperis ĉi-jare. 5. En la konscio, ke la angla lingvo ludas en Skandinavio kaj Baltio gravan rolon por la komunikado inter la diversetnaj popoloj, ni deziras, ke ankaŭ Esperanto povus esti pli ofte utiligata en tiu mondoparto kiel lingvo por la ‘neŭtrala’ kaj egala konversacio inter homoj, t.e. kiel lingvo, kiu ne estas


100 La aŭtoro opinias, ke UEA tamen devus nepre rezigni pri la akcepto de medaloj kaj distingoj de fremdaj ŝtatoj, t.e. ke en UEA tiu praktiko devus esti malpermesita kaj sekve neebla.
101 Eble la tono de ĉi tiu rezolucio estas iom troigita. Mi ne postulas, ke la teksto devus esti precize tia, sed mi donas nur ideojn por novtipa verkado de rezolucioj, kiuj celas sincerecon, honestecon kaj konkretecon kaj evitas hipokritecon, oportunismon kaj neniondirecon. Tio validas ankaŭ por la aliaj landaj kazoj.

ligita al konkreta etno. Tiucele la esperantistoj esperas plifortigi la kontaktojn kun diversaj reprezentantoj de la politiko, ekonomio kaj civilsocio de la Dana Reĝlando.
* * *
ALTERNATIVA MODELO POR TEKSTO POR KONGRESA REZOLUCIO (Havano 2010) Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras per rezolucio alprenita de la partoprenantoj de la 95a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta inter X kaj Y en Havano (Kubo): 1. Esperantistoj el la tuta mondo esprimas sian ĝojon, ke la Universala Kongreso de Esperanto povis okazi por la dua fojo en Kubo. Kun nostalgio ni memoras la grandioze sukcesintan 75an Universalan Kongreson de Esperanto en la sama urbo antaŭ 20 jaroj, kiu inkluzivis varmajn akceptojn fare de ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, kiu deklaris sin “soldato de Esperanto”. 2. Sentante sin kiel internaciistoj kaj pacaktivuloj, la tutmonda esperantistaro estas tre kontenta, ke de 1983 ekzistas ankaŭ Kuba Esperanto-Asocio, kiun UEA konsideras integra kaj nemalhavebla parto de la internacia Esperanto-movado. 3. En la Jaro de la Interproksimiĝo de Kulturoj, la kultura diverseco de Kubo kaj de la Kariba Insularo permesas al la Esperanto-movado konstrui spiritan kaj praktikan ponton inter Ameriko kaj aliaj kontinentoj. Kiel homoj, kiuj sentas sin ankaŭ kiel mondcivitanoj kaj kosmopolitoj, ni esperantistoj forte esperas, ke en estonteco la kubanoj povos pli ofte vojaĝi eksterlanden por fortigi siajn reciprokajn kontaktojn internaciajn trans la kontinentoj, landlimoj kaj ideologiaj blokoj.102 4. Por efektivigi la celaron kaj taskaron kiel neregistara, politike neŭtrala organizaĵo kaj oficiala partnero de Unesko, esence gravas por UEA paragrafo 5 de ĝia Statuto, kun jena teksto, pri kiu UEA ĉiukaze insistas kaj tial ŝatus formale atentigi: “UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.” Ĉi tiujn principojn UEA egale kaj senescepte aplikas en ĉiuj landoj de la mondo, kie ĝi havas Landajn Asociojn kaj individuajn membrojn, sendepende de la politika sistemo aŭ religia kredo. 5. UEA dankas al la registaro de Kubo pro la diversrilata apogo de la Esperanto-movado en Kubo kaj deziras al Raúl kaj Fidel Castro kaj al la ceteraj respondecaj personecoj de la kuba politiko fortan sanon kaj prosperan estontecon de Kubo.103
* * *
102 La ‚miraklo’ de la vojaĝlibereco por kubanoj ja fakte estis anoncita de la kuba registaro en 2012. Do, la Eo-movado maltrafis la okazon por antaŭvidi aŭ almenaŭ antaŭsenti kaj antaŭstimuli ĝin.
103 Ĉe tiaj frazoj ne temas pri hipokrita flatado, sed pri normala esprimo de ĝentileco kadre de la internacia diplomatio rilate al personoj, kiuj apogis/as la Eo-movadon kaj elpaŝis kun aparta kontribuo, eĉ se en la kazo de Fidel Castro temas pri iom speciala politikisto, kiun oni povas admiri aŭ abomeni.

ALTERNATIVA MODELO POR TEKSTO POR KONGRESA REZOLUCIO (Bjalistoko 2009) Daŭrigante la spiritan heredaĵon de L.L. Zamenhof, de ties filino Lidja Zamenhof kaj de la nepo Louis C. Zaleski-Zamenhof, Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras per rezolucio alprenita de la partoprenantoj de la 94a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta inter X kaj Y en Bjalistoko (Pollando): 1. Esperantistoj el la tuta mondo esprimas sian kontenton, ke la Universala Kongreso de Esperanto povas ĉijare okazi jam la 7an fojon en Pollando: Post Krakovo 1912 kaj 1931, Gdansko 1927, Varsovio 1937, 1959 kaj 1987 ĝi nun okazas en Bjalistoko, la naskiĝurbo de L.L. Zamenhof. Fiere ni memoras, ke la 72a Universala Kongreso de Esperanto, kiu en 1987 okazis en Varsovio kun preskaŭ 6000 partoprenantoj, estis la plej granda en la historio de la kongresoj de UEA kaj formis kulminon en la historio de la Esperanto-movado. 2. Post multaj jardekoj, la Universala Kongreso de Esperanto okazas en libera Pollando. Kiel internacia neregistara organizaĵo, devigita al la alvoko pri la respektado de la homaj rajtoj en la mondo, UEA esprimas sian kontenton, ke post multaj jarcentoj de la subpremado kaj ekspluatado fare de najbaraj naciismaj kaj ŝovinismaj grandpotencoj, Pollando finfine liberiĝis de la politika totalismo kaj ideologia ekstremismo, kiu kaŭzis milionojn da senkulpaj mortintoj kaj kies viktimoj fariĝis nelaste ankaŭ anoj de la familio Zamenhof mem, kiuj suferis aŭ en la varsovia geto aŭ pereis sur la kampoj de Palmiry kaj Petrasze aŭ en la koncentrejo de Treblinka dum la dua mondmilito, kiu aparte kruele trafis Pollandon, kun teruraj sekvoj. 3. En la nomo de la Esperanto-movado, la Estraro de UEA bedaŭras la tragikan sorton de ĉiuj pollandaj esperantistoj, kiuj suferis sub la kondiĉoj de la antisemitismo kaj ideologia totalismo kaj tial devis forlasi Pollandon aŭ kiuj estis diskriminaciitaj kaj subpremitaj en la periodo de la komunisma diktaturo, ĉar ili havis alian opinion ol la politikaj regantoj. UEA petas pardonon ĉe ĉiuj tiuj esperantistoj kaj iliaj familianoj, parencoj kaj posteuloj, ke ĝi ne sufiĉe atentis ilian sorton, ne helpis aŭ povis helpi al ili en malfacilaj vivekzistaj situacioj. 4. Por konformi al la historia vero ni deziras substreki, ke L.L. Zamenhof neniam konsideris sin polo, sed insistis, ke oni nomu lin “ruslanda hebreo”. La esperantistoj konsideras, ke se Zamenhof ne estintus “hebreo el la getto”, li verŝajne ne estus veninta al la ideo krei Esperanton; do Esperanto probable ne ekzistus sen la judeco de L.L. Zamenhof. 5. Pollando estas konsiderata kiel patrujo de Esperanto. Sur tiu pola tero vivis kaj agadis multaj elstaraj kaj eminentaj personecoj de la scienco kaj kulturo, kiuj ne konsideris sin mem esperantistoj, sed bone konis Esperanton kaj scipovis alte taksi la eblecojn kaj valorojn de Esperanto. Por rememorigi kaj honori ilin ni deziras aparte mencii la nomojn de la sekvantaj noblaj sinjorinoj kaj sinjoroj: Prof. Dr. Kazimierz Ajdukiewicz (1890-1963), Prof. Dr. Józef Chałasiński (1904-1979), Prof. Dr. Ing. Janusz Groszkowski (1898-1984), Prof. Dr. Stefan Hausbrandt, Prof. Dr. Stanisław Helsztyński (1891-1986), Prof. Dr. Ing. Józef Hurwic, Physikochemiker, Prof. Dr. Laura Kaufman, Prof. Dr. Zenon Klemensiewicz (1891-1969), Prof. Dr. Leszek Kołakowski (1927-2009), Prof. Dr. Tadeusz Kotarbiński (1886-1981), Dr. Ing. Stanisław Kozłowski, Prof. Dr. Edward Lipiński (1888-1986), Prof. Dr. Zofia Lissa (1908-1980), Prof. Dr. Jerzy Loth (1880-1967), Prof. Dr. h.c. Helena Nieć (1894-1979), Prof. Dr. Józef Piątowski, Prof. Dr. Zdzisław Raabe (1909-1972), Prof. Dr. Adam Schaff (1913-2006), Prof. Dr. Witold Taszycki (1898-1979), Dr. Jan Żabiński (1897-1974), Alina (1907-1993) kaj Czesław Centkiewicz (1905-1996), Jan Dobraczyński (1910-1994), Dr. phil. Mieczysław Jastrun (t.e. Mojsze Agatsztajn, Dr. phil. Zenon Kosidowski (1898-1978), Maria Kownacka (1894-1982), Stanisław Jerzy Lec (1909-1966), Artur Międzyrzecki (1922-1996), Janina Porazińska (1888-1971), Józef Prutkowski (1915-1981), Halina Rudnicka (1909-1982), Prof. Ada Sari (t.e. Jadwiga Szayer, 1886-1968), Prof. Jan Marcin Szancer (1902-1973), Antoni Uniechowski (1903-1976), Melchior Wańkowicz (1892-1974), Wiktor Woroszylski (1927-1996), Stanisław Zieliński (1917-1995), Wojciech Żukrowski (1916-2000). Al ĉi tiu listo de eminentuloj ni deziras aldoni la nomon de Prof. Dr. Odo(n) Bujwid (1857-1942), kiu estis elstara pionira sciencisto kaj esperantisto de la intermilita tempo. 6. La internacia Esperanto-movado konsideras la urbon Bjalistoko, la naskiĝurbon de L.L. Zamenhof, kiel simbolon de Esperanto kaj ĝojas, ke la civitanoj kaj estroj de ĉi tiu unika kosmopolita urbo neniam forgesis la gravan historian rolon, kiun ĝi ludis por L.L. Zamenhof, kiam li kreis Esperanton kaj la Homaranismon, en kiu fontas la “interna ideo” de Esperanto kaj la tuta Esperantismo mem. 7. UEA dankas al la registaro kaj la politikaj instancoj de Pollando pro la multrilata kaj multfaceta apogo de Esperanto, kiun la Esperanto-movado ricevis ekde la jaro 1918, kiam la pola ŝtato estis refondita. UEA same dankas pro la atento de la urbaj aŭtoritatoj de Bjalistoko pri diversaj projektoj, ligitaj kun Esperanto (kiel la starigo de Centro Zamenhof kaj la propono, ke la Bjalistoka Universitato ricevu la nomon de L.L. Zamenhof) kaj esperas, ke tiuj iniciatoj bone efektiviĝos kaj prosperos. 8. UEA kaj la Esperanto-movado sentas sin tre honoritaj pro la parlamenta rezolucio de la 12a de junio 2008, en kiu la pola parlamento (Sejmo) omaĝis la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kiel daŭriganto de la verko de L.L. Zamenhof kaj donis sian subtenon al la kandidateco de UEA por la Nobel-premio pri paco. 9. UEA kaj la kongresintoj de Bjalistoko petas Polan Radion daŭrigi la elsendojn en Esperanto. 10. UEA kaj la tuta internacia Esperanto-movado deziras al la polaj esperantistoj pliajn sukcesojn kaj gloron en la estonteco kaj esperas, ke la Universala Kongreso de Esperanto baldaŭ denove povos okazi en Pollando.


 

la aŭtoro de la artikolo estas Andreas Künzli, lic. phil. http://www.planlingvoj.ch/

tiu ĉi artikolo estis publicita en 2012

sekva artikolo "Memorando Nova Esperanto-movado" aperis en septembro 2014

Kiu deziras subteni tiun ĉi Strategian Planon de la (dume fikcia) „Nova Esperanto-Movado“, tiu povas deponi sian nomon aŭ subskribon ĉe kuenzli@osteuropa.ch. (Ne estas mirige, se neniu deziros subteni ĝin, sed oni neniam plu riproĉu al A. Künzli, ke li ne havis ideojn por plibonigi la situacion de la Eo-movado kaj ĉi-irilate ne faris proponojn kaj sugestojn).

 

la tutan supre menciitan tekston vi povas deŝuti en PDF-formato ĉi tie

http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář